学译园地 |
Lerni Tradukadon |
六秒
一个女人和一个男人在一座桥上。
|
Ses Sekundoj
Gu Yuke
Sur la ponto staris viro kaj virino. La virino alproksimiĝis al la viro kaj diris, “Lasu min ami vin.” Post momenta stuporo, li sin turnis kaj demandis, “Kion vi diris? Mi ne komprenas.” Ŝi retroiris unu paŝon, “Mi jam diris. Vi devus aŭdi.” “Jes, mi aŭdis, sed mi ne komprenas.” “Tion eĉ infano povas kompreni. Ne ŝajnigu vin nekomprenema.” Ŝi aspektis maltrankvile. Kuntirinte siajn brovojn, li pripensis unu minuton, “Ni pentos pri tiuj aferoj, kiujn ni ne bone traktas.” “Jes vere.” Li sin sentis faciligita. “Ĉu vi bonvolus diri tion al mi? mi timas diveni malprave.” “Ne, vi mem faru decidon.” Ŝi donis al li nenian ŝancon elturniĝi. Li ruĝiĝis de maltrankvilo, “Mi timas, ke mi divenas malprave…” “Vi devas fari elekton.” “Se mi eraras pri tio, mi pentas dum la tuta vivo…” Ŝi ĵetis ekrigardon al la brakhorloĝon. “Mi donas al vi tri sekundojn.” “Sed…” “…unu…” Ŝi vidis lin ŝtone stari tie. “…du…” Ŝajnis, ke li ne intencas ekparoli. “…tri…” Ŝi sin turnis kaj foriris en la direkto al la alia fino de la ponto. Li ŝin sekvis. Ne turnante sian kapon, ŝi daŭrigis paŝadon. Li kuris kelkajn paŝojn kaj haltis, dirante, “Mi ŝajne komprenas.” “Oho, sed jam malfrue.” Ŝi prezentis koleran mienon. “Ĉu vi diris, ke vi min amas?” “Jes, sed jam malfrue. Tri sekundoj jam forpasis.” Ŝi haltis siajn paŝojn. Senpoveco skribiĝis sur lia vizaĝo. “Ĉu vere ne estas rimedo por savi tion?” “Mi ne scias. Mi ankoraŭ ne eltrovas rimedon por savi.” Rigardante ŝiajn okulojn, li enpensiĝis duonminuton antaŭ ol li iris al la mezo de la ponto. “Se mi amas vin en la vera senco, mi saltu malsupren de ĉi tie.” Li ekrigardis la torentantan fluon sube. “Ĉu necesas?” Ŝi sin montris konfuzita. “Ĉar mi amas vin, mi ne povas perdi vin,” li diris laŭtvoĉe. “Sed…” “Vi nur havas tri sekundojn.” Li fermis siajn okulojn. Ŝi mirigite rigardis al li. “…unu…” “…du…” Li transigis la balustradon de la ponto. “…tri…” Li malsuprensaltis kaj ŝi stupore rigardis. “Ve, mi intencis, ke vi retenu min.” Ŝi faligis larmojn. “La abomenindaj tri sekundoj senigis la vivon de mia amato.” Ŝi malsuprensaltis de la sama loko. Sur la ponto troviĝis neniu animo. esperantigis Liu Liu |