学译园地 |
Lerni Tradukadon |
家里来电:“父亲获释,速回。”他很不情愿地请了假。 |
Ricevinte la telegramon el la hejmo, kiu legiĝis “patro liberigita rapidu reveni”, li tre nevolonte petis forpermeson. Multajn jarojn la patrino sole subtenis lian malriĉe disiĝantan hejmon. Lia unuavido falis sur siajn geparojn starantajn ĉe la pordo, kiuj mienis ĝojplene. Alproksimiĝante, li klare vidis la vizaĝon de la patro, palan, malgrasan kaj maljuniĝantan pro longa restado en mallumo de prizono. La patro etendis manon al li, sed li redonis abomenindan rigardon kaj retiris sian manon kvazaŭ elektrofrapite. Li rimarkis la malĝojajn okulojn de la patrino. Post vespermanĝo, malheliĝis kaj momenton poste la luno ekaperis. La aŭtuna ĉielo aspektis tre klara. Lunlumo disŝutiĝis malsupren senrezerve. Sidante sur la draŝejo antaŭ la domo, li sentis iom da frideco, precipe sur la postkranio ĵus razita. Li ĝin palpis permane. La patro metis surtuton sur liajn ŝultrojn kaj sidiĝis sur la benkon, ne malproksime de li. La tutan tempon li ne ĵetis ekrigardon al sia patro. Senmove sidante, li fikse rigardis la indige nigran monton antaŭan. La patro suĉadis tabakpipon, rigardante sammaniere. La patrino, sin apogante al pordokadro, rigardis senparole dum momento kaj retiriĝis. La luno kliniĝis pli okcidenten kaj malvarmo pliiĝis. Kvankam portante surtuton sur la ŝultroj, li nevole ektremis pro nokta frosto. Li stariĝis kaj eniris la domon. Vidinte tion, la patro ankaŭ lin sekvis. Nur du tagojn li restis en la hejmo, interparolante kun neniu. La trian tagon, post matenmanĝo, li, sidinte momenton, pririgardis sian patrinon kaj foriris, kun tiu surtuto sur siaj ŝultroj. Kiam la lerneja libertempo venis, li skribis leteron al la hejmo, dirante, ke li ne reirios al la hejmo por Printempa Festo kaj perlaboros en la butiko proksima al la lernejo. Du jaroj forpasis kaj li ne hejmeniris eĉ unu fojon. Li prunteprenis monon por pagi sian kotizon kaj perlaboris iom da mono sin vivteni. Nelonge post komenco de la unua semestro de la kvara jaro en universitato, li ricevis telegramon el la hejmo, legiĝantan “Patrino serioze malsana rapidu reveni”. Kiam li atingis la hejmon, li trovis, ke la patrino kuŝas en la lito, kun buŝo jen malfermetanta jen fermetanta. Li alproksimiĝis al ŝia lito kaj surgenuiĝis. Malferminte siajn okulojn, ŝi palpis lian kapon per sia kruda mano. Ŝiaj malklaraj larmoj glitis malsupren al la kapkuseno. Post longa momento, ŝi diris, “Vi donu pardonon al li…” La aŭtuna vento sible disblovis flavajn foliojn sur la tuta monto. Post enterigo de la patrino, li estis preta reveni al la lernejo. Irinte nemalproksime de sia hejmo, li turnis sian kapon kaj trovis sian patron sidanta ĉe la sojlo kun la kapo ĉirkaŭprenanta per ambaŭ manoj. Tre baldaŭ li diplomiĝis kaj oficiĝis. La ritmo de la vivo forgesigis lin pri la pasinteco. Unu monaton antaŭ la Printempa Festo, li kaj lia amikino geedziĝis en la preĝejo de la gubernia urbo. Ĝuste antaŭvespere de la Printempa Festo, la patro ricevis lian leteron, en kiu li diris, “Mi jam edziĝis.” La patro sensone iris al la draŝejo. Kaŭrante tie silente, li klinis sian kapon malsupren antaŭ sia brusto. Ĉirkaŭe aŭdiĝis eksplodoj de petardoj… Ĉiumonate li poŝtsendis monon al la hejmo, sed neniun fojon li hejmeniris. …… En la aŭtuna vento rapidanta tra la stratoj de la urbo, li hasteme reiris hejmen. “Kio okazas?” li demandis al sia edzino. “La telegramo de via najbaro diras, ke via patro estas mortonta kaj ke vi reiru hejmen rapide.” Post kelkaj jaroj, la domo aspektis des pli kaduke. La patro kuŝis en la lito, nepovante paroli. Alproksimiĝinte, li montris sian edzinon apud si. La patro movetis sian buŝangulon kaj fikse rigardis lin… Post nelonge, la patro forpasis. Li enterigis lin sur la monto, tuj apud la tombo de la patrino. Tiam la aŭtuna vento urĝis kaj flavaj folioj kirliĝis sur la montoj. Ordigante la postlasaĵojn de la patro, li trovis, ke la patro ne elspezis eĉ unu groŝon de la mono de li sendita. Tiko fulmis sur lia vizaĝo. Reveninte al la urbo, li ree suriris la normalan trakon de sia vivo. Post nelonge li ekhavis infanon, kio des pli lin kontentigis kaj ĝojigis. …… Palpebrume tridek jaroj forpasis. La postiĝinta montvilaĝo ŝanĝiĝis preskaŭ neniom. Antaŭ la disfalinta domo, maljunulo staris tie longan tempon. Vesperkrepusko alproksimiĝis kaj malheliĝis iom post iom. Sur la montsupro, antaŭ la tombo droninta en sovaĝaj herboj, la maljunulo staris kun malnova surtuto sur siaj ŝultroj. La vento malorde blovis liajn blankajn harojn. “Paĉjo,pardonu min,” li plorsingultis, kun larmoj fluantaj sur la maljuna vizaĝo. La aŭtuna vento, sible trakurante la monton, blovfaligis la flavajn foliojn restantajn sur la branĉojn.
elĉinigis Elerno
|