学译园地 |
Lerni Tradukadon |
我为记忆做了手术
元宵节的清晨是美好的,因为柔和而湿润的空气和清幽的鸟鸣。我来到移动通信,把手机号码换了,从此我不会再接到他的来电。 |
Yu Yun Ĉio estis bona en la frua mateno de la Lanterna Festo: softa kaj malseketa aero, klara kaj delikata ĉirpado de birdoj. Mi iris al telefonservo kaj ŝanĝis la telefonnumeron de mia poŝtelefonilo, tiel ke mi decidis ne plu ricevi liajn telefonvokojn. Kun laca korpo, mi veturis per taksio al la kliniko, kie troviĝis la plej moderna maŝino en la mondo, kiu povis senigi la memoron, kiun vi ne plu konservis. Al miaj frapetoj sur la pordo respondis maljuna virino kun blankaj haroj kaj sana vizaĝo. Ridetante, ŝi diris, “Jen vi venas! Kuŝu tien.” Mi kviete kuŝiĝis. La litkovrilo ne estis pale blanka kiel en hospitalo, sed komforte helruĝa kun delikata aromo. Kiam mi kuŝiĝis, en mian vidon sin prezentis blua ĉielo ekster la fenestro, peco da verda herbejo kaj malklare videbla rojo en malproksimo. Apud la fenestro staris kelkaj baŝoujoj akompanate de basaj galimati-similaj ĉirpadoj de sennomaj birdoj. Mi laŭdis, “Estas vere komforte ĉi tie.” Legante mian personan informon tra presbiopaj okulvitroj, ŝi diris, “Jes ja. Ni esperas, ke tiuj homoj, kiuj volas senigi sian memoron, povas pasigi mallongajn kaj neordinarajn kelkajn minutojn en la malstreĉita kaj trankvila medio.” Post paŭzeto, ŝi levis la kapon kaj direktis sian rigardon al mi, “Ĉu vi decidas meti tiun personon en forgeson? Sciu, ke, se vi senigos tiun pecon de rememoro, vi ne plu povos rememorigi ĉiujn tagojn, en kiuj vi estis kun li.” Ĵetinte mian rigardon senparole al la pejzaĝo en malproksimo, mi senemocie respondis, “Tiel, mi forgesas ĝojon kaj samtempe suferojn. Ju pli da ĝojoj mi estas donita, des pli da pezaj suferoj min vundas. Mi ne povas elteni tiujn suferojn, tiel ke mi volas kovri ilin per ĝojoj.” Rigardante milde al mi, ŝi malrapide diris, “Do, ni komencu.” Ŝi konektis kelkajn elektrajn dratojn al mia kapo kaj ŝaltis muzikon tiel leĝeran, ke mi emis endormiĝi. Ŝia voĉo ŝajne alŝvebis el la alia ekstremo de la terglobo, “Ĉu la persono, kiun vi volas forgesi, estas nomata Fu Hong?” Mi subite trovis, ke mi ne havas eĉ forton por paroli, kaj mia korpo moliĝas kvazaŭ preta fandiĝi. La nomo, kiun ŝi menciis, montriĝis tre klare al mi. Dummomente la tempdaŭro de tri jaroj fulmis antaŭ miaj okuloj filmsimile. Tiuj ĝojaj ridvoĉoj dolore tremetigis mian koron, kaj tiuj malgajaj ploroj preskaŭ disŝiris miajn pulmojn. Nepovante eldiri vortojn, mi nur sentis, ke miaj okuloj malsekiĝas kaj larmoj elfontas, malsekigante miajn harojn kaj orelojn. Senesprime kaj senmove, mi nur konsciis, ke miaj larmoj fluas senĉese. Subite mi ekŝvebas kaj falas sur verdan herbejon. Eĉ lin mi vidas sunumanta ankoraŭ kun tiama rideto. Hezitante, ĉu mi donas saluton al li, mi vidas konatan figuron alproksimiĝi, kaj mi haste min kaŝas malantaŭ arbo. Ĉu tio ne estas mi mem? Jes, estas mi. Mi aŭdas lin kaj tiun min interparoli pri ĝojoj kaj malĝojoj dum ĉi tiuj tri jaroj. Li diras al tiu mi, “Mi faris tiel multe por vi, sed vi ne tiel zorgis pri mi kiel mi esperis. Mi volas vian rekompencon.” Poste li listigas, kvazaŭ elmontrus siajn valoraĵojn unu post alia, la aferojn faritajn de li al ŝi, kiujn li konsideras indajn je ŝia rekompenco. Li tamen papilie mencias la suferojn, kiujn li kaŭzas al ŝi. Li parolas pri ŝia ĉiufoja kolereksplodo kaj pri sia miskulpiĝo. Li tamen donas ektuŝon pri siaj nekonvinkeblaj revenĝoj. Post longa silentado, tiu mi trankvile diris, “Via amo sin montras tre egoisma. Ĉar vi konsideras, ke vi jam faris multe por nenio kaj ricevis multe da miskulpiĝoj, do metu finon al viaj suferoj.” Dirinte tiujn vortojn, tiu mi sinturne foriris… En stuporo, mi nur volus foriri, timante, ke li trovas mian ĉeeston, sed mi ne povas movi miajn paŝojn. Kiam mi maltrankviliĝas, subita ekblovo levas min, kaj mi perdas mian konscion. “Malfermu viajn okulojn, malfermu viajn okulojn…” aŭdiĝis softa voĉo ĉe mia orelo. Mi penis malfermi miajn okulojn kaj vidis, ke maljuna virino kun blankaj haroj kaj sana vizaĝo afable pririgardas min. Mi sentis iom da kapturniĝo. “Kio okazas al mi?” mi rigardis al ŝi nekomprene. “Parto de via memoro estas sukcese senigita,” ŝi diris. Ho, mi subite revenis al mia konscio. Mi venis ĉi tien por operacio senigi mian memoron. “Ĉu vi konas Fu Hong?” ŝi demandis. “Kiel orelagaca nomo! Ĉu li estas verkisto?” mi diris, rigardante al ŝi, post kiam mi leviĝis el lito kaj surportis ŝuojn. Mi ŝajne aŭdis pri Fu Hong kiel verkisto. Skuinte la kapon, ŝi enskribis ion en mia persona informo kaj diris, rigardante al mi, “Bone, ne penu pripensi ion aŭ alion plu, nek vi povas revivigi vian rememoron. Ek de nun, reiru al lernejo por daŭrigi vian lernadon. Kontaktu min, kiam vi havas problemojn.” “Konsentite. Dankon.” Post tiu respondo, mi malfermis la pordon kaj foriris. Deposte, mi vivis simplan kaj ĝojan vivon. Kvankam kelkfoje mi sentis ion mankantan en la koro, tia sento tamen foriĝis dum kelkaj sekundoj kaj nenio grava min ĝenis. Iutage mi renkontis strangaĵon: iu viro, nekonata de mi, petis min eliri el la klasĉambro kaj alparolis ĉe la pordo de klasĉambro amason da vortoj nekompreneblaj al mi, la ĉefa enhavo de kiuj estis, ke mi estas lia amatino kaj li volas repaciĝi kun mi. Mi ne kontraŭdiris, ĉar mi konsideris, ke li prenis min kiel aliulon. Mi diris al li, “Vi certe eraras pri rekonado. Mi ne konas vin.” Kaj post tio, mi reiris en la klasĉambron por daŭrigi la lecionon. Mi aŭdis lin malespere diri, “Vi vere estas ignorema pri mia amo al vi!” Demandante de miaj kunlernantoj pri tio, kio okazis, mi respondis, “La viro eble malsukcesis en amafero, kaj li prenis min kiel sian amatinon. Terure. Nuntempe, okazas ĉiaj strangaĵoj.” La viro neniel volis forlasi kaj ni informis policistojn. Poste, miaj amikinoj rakontis al mi, ke tiu viro, nomata Fu Hong, estas blankakoluma laboristo, kiu laboras aliloke. Laŭ nia diveno, eble io okazas al lia menso. Vere kompatinda.
tradukis Vejdo
|