学译园地

Lerni

Tradukadon


                                           领导

刘国芳

一个小偷在领导办公室行窃,但这个贼不走运,贼才进去不久,领导就来了。随同领导一起走进办公室的,还有领导的司机。两人开门进了办公室,开了灯,便看见那个贼了。两人立即明白这是一个贼。司机反应很快,立即蹿过去,要捉住贼。但坐在办公桌前的那个贼一点也不害怕,贼大喝一声说:“你做什么?”

  司机被贼一喝,竟不敢蹿过去,只站在那儿。站了一会,司机还是反应过来,知道眼前是个贼,司机于是咦了一声,嘲讽起贼来,司机说:“看你现在的样子,倒像个领导啰?”

  贼说:“我现在就是领导。”

  司机看看贼,这个贼不是那种贼眉鼠眼的样子,倒像个领导。贼这时又开口了,口气也像个领导,贼说:“这里没你什么事了,你出去。”

  司机说:“凭什么?”

  贼说:“我在抽屉里翻到你们领导很多隐私,就凭这些,你在这里,是不是想刺探你们领导的隐私。”

  这句话把司机镇住了,司机看看领导,真出去了。

  司机出去了,就剩下领导一个人站在办公室里。贼看了看领导,还指了指边上的沙发,跟领导说:“站着做什么,坐呀?”

  领导一直没开口,但现在领导开口了,领导说:“好像你真是领导似的?”

  贼说:“我现在就有权做你的领导。”

  领导说:“凭什么?”

  贼说:“凭你抽屉里的那些东西。”

  领导没说什么,但真按贼的指示坐了下来。

  领导坐下来后,贼开始说话了,那口气仍像个领导,贼说:“你看看你们这些领导干部都在做些什么,抽屉里放着的都是女人写来的情书,还有跟女人照的照片,那么亲热地搂在一起,伤风败俗呀。”

  贼又说:“这些东西要是让别人或者你老婆看见,你这个领导也当不成了。”

  领导这时也不像个领导了,领导在贼说过后竟点了点头。贼当然看见了领导点头,贼挺了挺身子,继续说:“你走到这一步也不容易,我不想害你,所以我不会把这些东西公布出去。”

  领导又点头,还说:“谢谢!”

  贼说:“可是我不能空手而回。”

  领导说:“那是那是。”

  领导说着,很自然地从身上拿出钱包并给了贼600块钱,但贼嫌少,贼看着领导说:“就这一点点钱?”

  领导说:“我身上只有这些。”

  贼说:“那把你司机叫进来,司机身上一般都有钱。”

  领导便喊了司机进来,还问他说:“你身上带了钱么?”

  司机说:“有1000块。”

  领导说:“都给他。”

  司机没动。

  贼说:“领导跟你说话你没有听到吗?”

  领导再说:“把你身上的钱都给他。”

  司机便拿出皮包,把1000块钱给了贼。

  贼接过钱,起身走了。

  贼走了后,领导才回到自己办公桌前。随后,领导看了看几个抽屉。这一看,领导发现自己上当了。因为,那个贼根本没有把他的抽屉撬开。也就是说,那个贼根本没有看到他抽屉里的东西。看明白这点后,领导急忙跟司机说:“快捉住那家伙。”

  司机急忙往外面跑。

  可是,外面黑乎乎的,贼早就无影无踪了。

 

Estro kaj Ŝtelisto
Liu Guofang

telisto, malbonŝanca, renkontis revennantan estron, kiam li priŝtelis ties oficejon. Kune kun la estro eniris lia ŝoforo. Kiam ili malfermis la pordon de la oficejo kaj ŝaltis la lampon, ili vidis la ŝteliston. Ili ambaŭ tuj komprenis, kio okazas. Rapidmova, la ŝoforo tuj sin ĵetis antaŭen por kapti la ŝteliston. Sed neniom da timo ekhavis la ŝtelisto, kiu sidis ĉe la ofictablo, kaj li eligis laŭtvoĉan krion, “Kion vi volas fari?”

  Ĉe la kriado, la ŝoforo eĉ ne kuraĝis antaŭeniri, kaj haltis. Post momento, la ŝoforo refariĝis klarkapa kaj sciis, ke antaŭ liaj okuloj estas ŝtelisto. Do, kun malestima ekkrio, li komencis primokis la ŝteliston, “Vi eĉ aspektis kiel mia eestro, ĉu?”

  La ŝtelisto respondis, “Mi ja estas via estro nun.”

  Post kelka pririgardado, la ŝoforo ŝajne sentis, ke la ŝtelisto vere aspektas kiel estro, sed ne kiel la tipa ŝtelisto, kiun oni priskribas. Tiam la ŝtelisto, kun aŭtoritata tono de estro, komencis alparoli, “Tio ne koncernas vin. Vi foriru.”

  La ŝoforo demandis, “Kial?”

  La ŝtelisto daŭrigis, “Mi jam trovis multajn privatajn sekretojn de via estro en lia tirkesto. Jen la kialo. Ĉu vi volas informiĝi pri tiuj sekretoj de via estro per via ĉeesto ĉi tie?

  Tiuj vortoj senparoligis la ŝoforon. Ĵetinte sian ekrigardon al sia estro, li foriris.

  Post la foriro de la ŝoforo, la estro staris sola en la oficejo. Ekrigardinte al la estro, la ŝtelisto fingromontris apudan sofon, dirante al la estro, “Kial vi staras tie? Sidiĝu!”

  La estro estis tenanta sian buŝon fermata, sed nun li ekparolis, “Ŝajnas, ke vi vere estas estro, ĉu ne?”

  La ŝtelisto diris, “Nun mi havas rajton vin estri.”

  La estro kontraŭdiris, “Per kio?”

  “Per tiuj aĵoj en via tirkesto.”

  Senparole, li sidiĝis laŭ la ordono de la ŝtelisto.

  Post lia sidiĝo, la ŝtelisto komencis instrui kun la estreska tono, “Rigardu, kion vi superuloj faras. Via tirkesto plenas je amleteroj de virinoj, kaj fotoj, sur kiuj vi kaj virinoj intime brakumas! Kia mor-veneniga skandalo!”

  Li daŭrigis, “Se tiaĵojn vidus aliaj kaj via edzino, vi certe ne povus daŭrigi vian oficon.”

  Ĉe tiuj vortoj eĉ kapjesadis la estro, kiu tiam jam perdis sian aŭtoritaton. Vidinte lian kapjesadon, la ŝtelisto, elstariginte sian bruston, daŭrigis, “Estas ne facile por vi okupi ĉi tiun pozicion. Mi ne lasos tiaĵojn publike konataj, ĉar mi ne volas fari malfavoron al vi.”

   La estro kapjesis refoje, dirante, “Dankon!”

  La ŝtelisto plue diris, “Sed mi neeble foriros kun malplenaj manoj.”

  La estro eĥis, “Neeble, neeble.”

  Dirante, la estro nature elpoŝigis sian monujon kaj donis 600 yuan al la ŝtelisto. Malkontente, tiu riproĉis al li, “Nur tiel malmulte da mono?”

  La estro respondis, “Mi kunportas nur tiom.”

  La ŝtelisto ordonis, “Envoku vian ŝoforo. Ofte la ŝoforo kunportas monon por vi.”

  La estro envokis sian ŝoforon kaj demandis, “Ĉu vi kunportas monon?”

  “Jes, 1000 yuan.”

  “Do, donu ĉiom al li.”

  La ŝoforo ne faris movon.

  La ŝtelisto diris, “Ĉu vi ne aŭdis la vortojn de via estro?”

  La estro ripetis sian ordonon, “Donu ĉiom, kiom vi kunportas.”

  La ŝoforo elpoŝigis sian monujon kaj donis 1000 yuan al la ŝtelisto.

Ricevinte monon, la ŝtelisto leviĝis kaj foriris.

  Post lia foriro, la estro revenis al sia ofictablo. Li ekzamenis tirkestojn. Ĉimomente  li trovis sin trompita, ĉar la ŝtelisto tute ne sukcesis perforte malfermi tiujn tirkestojn, tio estas, li tute ne povis vidi tion, kio sin kaŝis en tirkestoj. Reveninte al sia klara kompreno pri la situacio, li hasteme urĝis sian ŝoforon, dirante, “Kaptu tiun ulaĉon rapide.”

  Tiu hastis eksteren. Tamen, regis peĉe nigra nokto. La ŝtelisto jam malaperis senspure.

 

                                                                  esperantigis Samio

 

                                                                      返回目录