学译园地

Lerni

Tradukadon


                                

                                  

 

          巴 金 怎 样 学 外 语

 

  巴金以写小说与散文驰名,其实他也是一位相当出色的翻译家,曾翻译过屠格涅夫的《父与子》、克鲁泡特金的《告青年》等外文书五十多种。尽管他自称“自己并不精通一种外语,我只是懂一点皮毛”,实际上他还是熟悉和能运用世界语等多种外语。直到晚年,他还以八十余岁高龄,孜孜不倦地翻译赫尔岑的回忆录《往事与随想》。

那么,巴金究竟是怎样学外语的呢?大致说来,可有三点:

首先,严格要求。巴金从1924年开始学世界语,对自己的要求非常严格,规定自己每天读一小时,从不间断,一本接一本地读。在学习和阅读中每遇生字,他就求助字典,一个字也不放过。他当时有一本英国爱丁堡出版的《世界语 — 英语小字典》,在阅读世界语课本和文学作品时,就是一个字一个字地求助这本字典硬啃,才逐步掌握的。

其次,经常运用。巴金在学习世界语过程中,还非常注意运用。因为光看不用,难以进步,因而他就经常用世界语通信和写文章,久而久之,也就更牢固地掌握了该外语的功能。

再次,重视字典。谁都知道,学外语如果没有相关的好字典,那就寸步难行,而巴金似乎比其他人更重视字典。如他1953年10月6日在给妻子萧珊的一封信中就写到:“请打电话给赵家璧,请他留意如国际有英波或波英、英罗或罗英、英匈或匈英字典请他替我买下。我在北京时听说国际到过已卖完了,我只买到英保和保英的。英捷和捷英的曾买过送给我了。总之请你们留意,有好字典都替我买下。”所谓“国际”是指北京的国际书店。其对外语的重视程度,由此可见一斑。

因为巴金在学外语上能严格要求,经常运用,又重视字典,所以才使他成为一位学贯中西而又掌握多种外语的大作家。

                             林乐明 译自《新民晚报》

 

      Kiel Bakin Lernas
        Fremdajn Lingvojn

 

 

   Bakin estas konata pro siaj romanoj kaj prozoj. Fakte li ankaŭ estas tre elstara tradukisto. Li tradukis pli ol 50 librojn el fremdaj lingvoj, kiaj romanon “Patroj kaj Filoj” verkitan de Ivan Sergeeviĉ Turgenev kaj artikolon “Nefermita letero al la junularo” verkitan de Pegr Alekseeviĉ Krobotkine. Kvankam li diris, "Mi ne vere scipovas ajnan fremdlingvon, sed havas nur supraĵan konon pri ili." , efektive li bone konis kaj povis uzi plurajn fremdlingvojn, kia Esperanto. Ĝis siaj lastaj jaroj, eĉ en la granda aĝo de pli ol 80 jaroj, li ankoraŭ senlace tradukis rememoraĵon “Pasintaĵo kaj Hazardaj Pensoj” verkitan de Aleksandr Ivanoviĉ Gercen. 

    Do, kiel  Bakin lernis fremdlingvojn ? Resume estas tri punktoj:
    Unue, rigora postulo. Je la jaro 1924, kiam Bakin eklernis Esperanton, li starigis al si tre rigoran postulon, ke li legu unu horon ĉiutage, neniam interrompe kaj ekzempleron post ekzemplero. Renkontinte novan vorton en la lernado kaj legado, li tuj konsultis vortaron kaj ne forlasis eĉ unu vorton. Li siatempe havis etvortaron “Esperanta-anglan Vortaron” eldonitan en Edinburgo de Anglujo. Legante esperantan lernolibron kaj literaturajn verkojn, li alkroĉiĝis al tiu vortareto kaj pene lernis vorton post vorto, tiel ke li posedis iom post iom Esperanton.
     Due, ofta uzado. Bakin donis grandan atenton al uzado dum sia lernado de Esperanto. Ĉar legado sen uzado malfacile progresas
tial li ofte korespondis kaj verkis artikolojn en Esperanto. Trapasinte sufiĉe longan tempon li bonege posedis la lingvon.
    Trie
serioza atento al uzado de vortaro. Ĉiuj scias, ke, se oni ne havas  bonan koncernan vortaron en lernado de fremdlingvo, estas malfacile fari  unu paŝon antaŭen. Ĉirilate, Bakin verŝajne donis pli seriozan atenton al uzado de vortaro ol aliaj lernantoj. Ekzemple, en la letero al sia edzino datita je la 16-a de oktobro, 1953,  li skribis: “Bonvole telefone petu al Zhao Jiabi, ke li aĉetu por mi vortarojn angla-polan, angla-rumanan aŭ rumana-anglan, angla-hungaran aŭ hungara-anglan en Guoji. Kiam mi restadis en Pekino, mi aŭdis, ke elĉerpiĝis tiuspecaj vortaroj, kvankam Guoji vendis ilin. Kaj mi nur aĉetis  vortarojn angla-bulgaran kaj bulgara-anglan. Li donacis al mi vortarojn angla-ĉehan kaj ĉeha-anglan, kiujn li aĉetis. Unuvorte bonvole atentu, ke se troviĝus bonaj vortaroj, bonvolu aĉeti ilin por mi." Tiel nomata “Guoji” aludas ĉi tie al Internacia Librejo en Pekino. El tio oni povas vidi, kiel grandan atenton li donas al fremdaj lingvoj.
    Bakin povis fariĝi granda verkisto, kiu posedis sciojn de ambaŭ ĉina kaj okcidenta kulturoj, kaj samtempe plurajn fremdajn lingvojn pro siaj rigora postulo al si mem, ofta uzado de scioj, kiujn li lernis, kaj serioza atento al uzado de vortaroj en lernado de fremdaj lingvoj.

                                                     

                                                           esperantigis  Lin Leming

                                                                      返回目录