学译园地 |
Lerni Tradukadon |
小尘土
没有人相信,这个故事邻居小尘土讲了不止一百遍,他说有一位盲人,对吹笛子着了魔,还硬说是他从此有了飘渺的爱情。 |
Mia najbaro Polvulo diris, ke li jam rakontis tiun anekdoton ne malpli ol cent fojojn, sed neniu kredis pri tio. En lia insista priskribado en la rakonto, blindulo estas absorbita de flutludado kaj el tio havigis al si svagan amon. Kun ruĝetaj okuloj, Polvulo ofte kraĉis en sian manon kaj rekulpis sian manikon por fari veton al tiuj, kiuj ne kredis lin. Ĉu vi aĉetu por mi botelon da vino kaj kilogramon da kuirita viando, se tio estas vera? Posttagemeze de tiu tago, mi ne faris veton kun Polvulo, sed mi aĉetis kilogramon da kuirita porkkapa viando kaj botelon da alkoholaĵo. Laŭ la zigzaga vojeto kun humida aero, Polvulo diris al mi, ke la loĝejo,kies mastron mi volas viziti, estas proksima. En la tegoldomo apud la rivero, mi laŭdezire vidis tiun blindulon. Tirante me je la mano, Polvulo petis, ke mi priskribu la dancistinon por li. Mi kapjesis. Mi donacis al la blindulo la fluton, kiun mi speciale aĉetis en la muzikila butiko. Li ne rifuzis. Post iom da pripenso, li diris, "Mi pensas, ke vi volas min ludi fluton? Ĝi estas tre valora donaco!"Mi iom levis mian korpon kaj hasteme respondis, "Mi preferas naciajn muzikilojn, sed mi ne havis ŝancon por lerni. Hodiaŭ mi venas ĉi tien por aŭdi vian muzikon!"Alnaĝis apenaŭ videbla rideto al lia vizaĝo. Kun klinita kapo, li ekpalpis kaj elprenis fluton el la litrando.Vere rara estis la fluto, farita el jado, kiu briletis verde en la nesufiĉe prilumigita ĉambro.Li diris, ke oni devas bruligi inceson, ĉiufoje kiam li ludas fluton, kaj demandis, ĉu mi kutimiĝas al la odoro de incenso. Mi hasteme respondis, "Laŭ via plaĉo!" La fluta muziko softe kaj malrapide fluas kiel fadenoj tra miajn travivajxojn kaj mian menson, kondukante min al la blanko neniam nekonata de mi. Mi vidas la plej belan knabinon, kiu tordas sian sveltan figuron ĝuste antaŭ miaj okuloj. Mi ne sciis, kiam li jam ĉesis fluti, mi tamen ne povis eltiri min el la ĝuado de mirinda situacio. Mi ekpuŝis Polvulon, kiu tuj vekiĝis kaj eligis ekkrion. Ankoraŭ kun larmoj en la okuloj, li proksimigis sian korpon al mi, dirante, ke li ĉiufoje certe gajnas la veton pri la blindulo. Irante survoje, mi aŭdis la babilon de apudstarantoj, "Eblas, ke tiuj du viroj vizitis la frenezulon." "Frenezulo?" mi demandis strange, "Kiu estas frenezulo?" "Tiu estas la blindulo. Ĉu tage aŭ nokte, li senĉese flutadas," diris maljuna virino. "Vere ĝena! La samajn melodiojn li flutadas. Oni diras, ke li flutadas por lia amatino! Sensencaĵo! Kiu knabino volontas edziniĝi al blinda frenezulo!" Survoje mi sentis min melankolia. Tiel belsona fluta muziko eĉ kaŭzis malagrablaĵon al tiuj babilantoj. Kiam ni revenis al la loĝejo de Polvulo, li daŭrigis, "Ĉu vi volas scii, pri kio la blindulo okupiĝis antaŭe, frato?" Tiuj vortoj tuj vekis mian scivolemon. Li diris, "Mi rakontu al vi, se vi regalos min per alia botelo da vino!" Sciante pri lia ŝerco, mi ĵetis koleretan ekrigardon al li, "Fripono, vi ne scias la kialon ĝis kiam vi ebriĝos pro alkoholaĵo!" Kun serioza mieno, li bruligis cigaredon kaj diris emocie, kun larmoj en la okuloj, "Antaŭ longe, la blindulo enamiĝis al knabino, kiu estis lerta en flutado kaj ellernigis al li flutadon. Poste mi aŭdis, ke ŝi irigos lin por partopreni en konkurso. Divenu, kio okazos?" Pro maltrankvilo, mi piedfrapis lin, "Fripono, se vi denove interrompas vian rakontadon, mi ĵetos vin en Huangpujiang-riveron kiel nutraĵon por fiŝoj"
"Sciu, ke la knabino suferis de osta kancero. Kiel kruela tio
estas por bela knabino! Oni eĉ volas amputi ŝiajn ambaŭ gambojn
formortintajn! Sed, ŝi kaŝis sian malsanon kaj, kun granda doloro,
ellernigis la blindulon en flutado." Kiam li diris tiujn vortojn, liaj
larmoj perlis senbride. elĉinigis Samio
|