学译园地

Lerni

Tradukadon


         

         鸭子

 

去年春天,我那12岁的儿子摔伤了腿,远在乡下的母亲听说了,就抓了两只鸭子,颠簸了20公里山路,来看他的宝贝孙子。

母亲走后,我对妻子说:你把鸭子杀了吧。妻子面有难色,我一看没辙,就唤来食堂的老张,吩咐说:张师傅,你把这两只鸭子拎去喂着吧,兴许还能下蛋哩。老张唯唯诺诺,说:好肥的两只鸭子!

月末的一天晚上,张师傅敲门起来了,他拎着一个塑料篮,上面盖着一条白毛巾。我很疑惑:张师傅,你……张师傅掀起篮子上的毛巾说:刘经理,我把您的鸭子拎回去后,喂了些残羹剩饭,第二天就开始下蛋了!妻子喜出望外:是吗?张师傅毕恭毕敬地说:可不是吗!您数一数,有60枚哩!以后的每一个月末,我家都能准时收到老张送来的60枚鸭蛋。

腊月初十,是母亲的生日。我和妻、儿提着一篮子个头大分量足的鸭蛋为母亲祝寿。母亲欣喜万分,说:你们领着孩子来热闹热闹就得了,还买鸭蛋干啥?妻子说:妈,这鸭蛋还是您上次拎去的鸭子下的呢!母亲笑着说:你们甭骗我了,那次我拎去的是两只公鸭子!

 

 

Anasoj

Printempe de lasta jaro, mia 12-jara filo vundis sian kruron pro stumblofalo. Aŭdinte tion, mia patrino, kiu loĝas en la kamparo, alvenis por viziti sian trezoran nepon, kun du anasoj en mano, post 20-kilometra piedirado laŭ malebena montvojo.

Post ŝia foriro, mi diris al mia edzino, "Mortigu la anasojn!" Ŝi montris heziton. Mi sciis, ke ŝi ne volontas tion fari. Kaj mi venigis Majstron Zhang en manĝejo kaj diris, "Majstro Zhang, forportu ĉi tiuj du anasojn por bredi. Eble ili ellasos ovojn." Maljuna Zhang jesis, "Kiel grasaj anasoj!"

Unu tagon ĉe la fino de la monato, li frapis sur mia pordo. Li kunportis korbon kovritan per blanka lavtuko. Mi naskis nekompremon, dirante, "Majstro Zhang, vi..." Levinte la lavtukon, li diris, "Direktoro Liu, post kiam mi forportis viajn anasojn, mi manĝigis ilin per kelka manĝrestaĵo. La duan tagon ili eĉ komencis ellasi ovojn!" Mia edzino kaptiĝis de ĝojo, "Ĉu jes?" Li respektoplene respondis, "Kial ne! Kalkulu, tie ĉi estas 60 pecoj!" Poste, ĉe la fino de ĉiu monato, ni ricevis po 60 ovojn senditajn de Maljuna Zhang ĝustatempe.

La deka de la dekdua monato laŭ ĉina kalendaro estis la naskiĝtago de mia patrino. Miaj edzino, filo kaj mi hejmeniris por celebri la tagon per granda korbo plena je grandaj anasovoj. Kun granda ĝojo, mia patrino diris, "Jam sufiĉas por vi tri veni por celebri la tagon. Kial vi aĉetis anasovojn?" Mia edzino diris, "Panjo, tiuj anasovoj estas ellasitaj de la anasoj, kiujn vi kunportis al ni lastfoje." Ridetante, la patrino diris, "Ne trompu min. La anasoj, kiujn mi donis al vi, estas viraj!"

                                                                    tradukis Liangmin

                                                                      返回目录