学译园地

Lerni

Tradukadon


 

无言的责任

canyoufeeling

  一个很普通的下午,一不小心的干柴烈火,他得到了她。

  她在他胸前留下一大摊不用交税的眼泪后,枕着他的手臂徐徐睡去。

  他没有抹掉,只是静静地看着她恬静满足的脸。他不敢乱动,生怕弄醒她破坏眼前这幅唯美和偕的画面,尽管手很麻。

  泪很凉,他的心这样说。于是,他紧紧抱住她。

  良久,两人相拥而醒。

  ——你要对我负责哦。她说。

  ——嗯!他也回答。

  那一天,他没有洗澡,换了条内裤。

  品尝过一次禁果,爱情自然不断升温,他们也开始肆无忌惮起来。

  有一天,她作呕。到医院一查,她有了三个月的身孕。

  得知后,她害怕,她惊慌失措,磕磕碰碰回到家,微笑着闪过父母的目光,仓惶躲进自己的房间。在房里呆了漫长的白天,夜深人静,她偷偷拿起电话拨给一周没有联系的他。

  电话通了。他接的电话,还有些睡不醒。

  ——怎么办,我怀孕了。她小声说。

  一阵沉默后,电话那头的他似乎打了个激灵。

  ——怎么可能!

  ——那现在怎么办?

  又是一阵沉默。

  ——只能……打掉……吧。他的声音有些异样。

  ——可是,我没钱。

  ——明天我拿给你,你下午放学后在校门口等我。

  ——你后天能陪我去么,我……我怕。她顿了顿,还是问了他。

  电话那头静了,周围静了,她的心也静了。

  ——对不起,我后天有事。他好不容易说了话,却强差人意。

  ——那大后天呢?她不死心。

  ——也有事,我……

  啪!她挂了电话,不想听他解释,躲进被窝哭了一夜。

  第二天,两个人的见面如同蜻蜒点水一般。她接过他手中的钱,转过身,头也不回地跑了。十几秒,没有说一句话。

  他呆在原地,无力地放下想要抓住她的手。他心酸,因为他看见她那双很漂亮的大眼睛,如今又红又肿。他心痛,因为他看见她转身时的点点晶莹闪光,那是眼泪。

  泪还是很凉,他的心这样说。于是,他跑去追她。

  她却如一尾小鱼,游进茫茫人海,只在他心头,留下一串清漪的残影。

  此后,他不敢去找她,而她,自然也不会来找他。

  两人形同陌路。

  时间一晃,丢了两本不是同年生的日历。

  她跟两年前一样,只不过,有了新的男朋友。

  男友对她很好,但她却冷冷淡淡。两年前的事,让她难以忘怀,毕竟有些痛,难免伴随一生。

  一个很普通的星期天,她挽着男友,漫步在清静的海岸边。

  淡笑间,喝完了两瓶矿泉水,她说她去丢。

  走到垃圾箱旁,她正想丢进去,忽然身后传来一把熟悉的声音。

  ——小姐,能把矿泉水瓶给我吗?

  她转过身,竟然是他!

  他穿着一件旧上衣,那是她以前买给他的,一条洗得发了白的牛仔裤,手提着几个透明塑料袋,里面满满装的都是矿泉水瓶。他比两年前瘦多了,但精神奕奕。

  他也没想到眼前这个漂亮女人就是她!

  愕然无言中,尴尬不言而喻。

  ——你还好吗?好一会儿,他笑着问。

  ——嗯,你呢?

  ——马马虎虎。

  又是无言。心里太多话想说,太多问题想问,大概就是这样子吧。不知从何说起的。

  ——你……不是要读大学么,怎么……怎么变成这样了?她有些说不出口。

  ——为了还债。他直言不讳。

  ——还债?她有些惊讶。

  ——嗯,我现在在一家工厂打工,星期天就来拣拣东西卖,一天能有二十来块钱呢!他傻傻地笑着。

  她看着他知足的样子,心里却酸酸的。

  ——伯父伯母还好吧?她问。

  一丝阴影掠过他的双眼,他低下了头,她突然意识到问了不该问的事。

  ——那天和你分开后不久,我爸就撒手人间,我妈也一病不起,那次没有陪你去,是我爸刚进医院,没人照顾……为了还那一大笔医药债和供我弟上学,我不得不打几份工。他咬着唇说。

  她愣住了,他简单的几句话,却复杂得让她来不及思索。

  ——对了,我有样东西一直想给你。他唐突地说。

  他放下手里的东西,从脖子上摘下一条挂着一个小瓶子的项链。

  ——这……这是……她接过项链。

  ——里面装的是我的眼泪……你那时流在我身上的眼泪,一直都是我的责任,对……对不起,在你最痛苦的时候我却没能尽到我的责任,没能陪在你身边,我……我把眼泪还给你,我不配拥有它。他哽咽着说。

  她的大眼睛迷离了,泪水最终还是没能停留在眼圈中。

  ——你没事吧?男友在远处叫她。

  她没有回答。

  ——我,我该走了,再见。他匆匆地说。

  她看着他拿起地上的塑料袋,带着孤单的背影,消失在街道口。她本想喊住他,却发觉嘴里发不出声音。

  ——你怎么了?男友走了过来。

  ——没事。她说。

  ——那你怎么哭了?男友奇怪地问。

  ——爱哭就哭。她释怀了。

  ——额……男友一头雾水。

——别想太多啦,我没事,女人你是永远不会懂的。她抹去泪水,笑着说。

  说完,她挽起男友,拖着他往前跑去。

  ——喂喂,你吃了兴奋剂啊?男友大呼。

  ——呵呵,你管不着。对了,你以后要对我负责哦!她幸福地笑着。

  ——额……

 

                   Senvorta Devo

 

En ordinara postagmezo, li akiris ŝin pro neregebla impulso de gejunuloj.

Post kiam ŝi faligis multe da senvaloraj larmoj sur lian bruston, ŝi endormiĝis sur lia brako.

Ne viŝinte ŝiajn larmojn, li nur direktis sian rigardon al ŝia trankvila kaj kontenta mieno. Kvankam li sentis sian brakon sensenta, li ne kuraĝis eĉ moviĝi, tiel ke la bela kaj harmonia bildo daŭru pli longe.

Larmoj estas tre malvarmaj, li diris en la koro. Kaj li firme brakumis ŝin.

Post longe, ili ambaŭ vekiĝis brakumante unu la alian.

"Vi devas plenumi vian devon al mi," ŝi diris.

"Em, jes," li respondis.

Tiutage li ne banis sin kaj nur ŝanĝis sian kalsonon.

Post la unuafoja amludo, la amo inter ili nature pli varmiĝis kaj ili agis tute senbride.

Iutage, ŝi sentis vomemon. La ekzameno en hospitalo montris, ke li gravediĝas jam je tri monatoj.

Sciiĝinte pri tio, ŝi sentis timon kaj eĉ panikon, kaj ŝi stumble revenis hejmen. Ridetante, ŝi evitis la rigardon de la patro kaj eniris sian ĉambron.

En la ĉambro ŝi restis la tutan tagon. En la profunda nokto, ŝi telefonis al li, kiun ŝi jam ne kontaktis unu semajnon.

La telefono konektiĝis. Li respondis la telefonvokon, ankoraŭ kun dormemo.

  "Kion fari? Mi jam gravediĝas," ŝi diris subvoĉe.

  Post momenta silento, li ŝajne ektremis ĉe la alia fino de telefono.

  "Ĉu eble?"

  "Kion ni faru nun?"

  Denove momenta silento.

  "Ŝajne, ni povas...nur... abortigi ... ĝin," lia voĉo iom ŝanĝis.

  "Sed mi ne havas monon."

  "Mi donos al vi morgaŭ. Atendu min posttagmeze ĉe la lerneja pordo, kiam vi finos viajn lecionojn."

  "Ĉu vi povos akompani min posttagmeze postmorgaŭ? Mi...timas..." ŝi elmetis la demandon al li post paŭzo.

  Silentiĝis ĉe la alia fino de telefono. Ankaŭ regis silento ĉirkaŭ ŝi kaj en ŝia koro.

  "Pardonon. Mi havos aferon morgaŭ," li malfacile diris tiujn vortojn kontraŭvole.

  "Do, la tago post postmorgaŭ?" ŝi ne rezignis.

  "Ankaŭ mi havos aferon, mi..."

  Pa! Ŝi faligis aŭdilon. Ŝi ne volis aŭskulti lian klarigon. Ŝi longe ploradis sub litkovrilo.

La sekvan tagon,  ili havis mallongan kaj malagrablan renkontiĝon. Preninte la monon el lia mano, ŝi sin turnis, kaj forkuris eĉ sen returni la kapon. Por pli ol dek sekundoj, ŝi ne eligis vorton.

  Starante senmove, li faligis sian manon, per kiu li volus kapti ŝian manon. Li sentis korpikon, ĉar li vidis, ke la paro de ŝiaj grandaj kaj belaj okuloj jam fariĝis ruĝaj kaj ŝvelintaj, kaj li ankaŭ  sentis kordoloron, ĉar li vidis kristalan brilon en ŝiaj okuloj -- ŝiaj larmoj.

 La larmoj estas malvarmaj, li diris en la koro.Kaj li postkuris ŝin.

  Kiel fiŝeto, ŝi malaperis en homamaso, postlasinte ondetojn en lia koro.

  Kaj poste, li ne plu sin turnis al ŝi, kaj ŝiaflanke, ŝi nature ne donis nenian viziton al li. De tiam ili ŝajne fariĝis fremduloj.

   En palpebrumado, multe da tempo forpasis preter ŝi kaj li.

   Kiel du jarojn antaŭe, ŝi restis sama, krom havigi al si novan amaton.

   La amato montri sian komplezon, sed ŝi aspektis apatie. Estis vere malfacile por ŝi forgesi la epizodon okazintan antaŭ du jaroj, ĉar iom da doloro ankoraŭ restis en ŝia koro, la doloro, kiu eble estis akompanonta ŝin dumvive.  Iun ordinaran dimanĉon, ŝi kaj ŝia amato, brako en brako, promenis ĉe kvieta marbordo.

  Ride interparolante, ili fintrinkis du botelojn da minerala akvo. Ŝi petis, ke ŝi iru forĵeti la malplenajn botelojn.

  Kiam li alproksimiĝis al rubkesto kaj pretis ĵeti ilin en ĝin, subite alblovis konata voĉo el malantaŭ ŝia dorso.

  "Ĉu vi povus doni al mi tiujn botelon, fraŭlino?"

  Sin turninte, ŝi trovis neniun alian ol li.

Li sin vestis per malnova jako, kiun ŝi aĉetis por li, kaj per bovista pantalono blankiĝinta pro longa lavado, kaj en mano li prenis kelkajn travideblajn plastikajn sakojn plenajn je boteloj de minerala akvo. Li aspektis multe pli malgrasa ol du jarojn antaŭe, sed vigle.

   Ankaŭ ekster lia atendo, la bela virino antaŭ li estis neniu alia ol ŝi!

   Senvorteco pro surprizo kaŭzis al ili videblan embarason.

   "Ĉu vi fartas bone?" li ridetante demandis post iom da paŭzo.

   "Em jes, kaj vi?"

   "Pli malpli bone."

   Senparoleco denove. Ŝajnas tiel, ke, kiam oni havas multon por diri aŭ por demandi, ili ne scias, de kie komenci.

   "Ĉu vi...ne... volis lerni...en universitato? Kial, kial... vi fariĝis tia?" Ŝi apenaŭ eldiris tiujn vortojn.

   "Por repagi ŝuldon," li respondis senrezerve.

   "Repagi ŝuldon?" Ŝi iom surpriziĝis.

   "Em jes, mi dungiĝas en fabriko. Dimanĉe mi venas ĉi tie por kolekti fatrason por vendi. Tuttage mi povas perlabori pli ol dudek yuanojn!" Li stulte ridetis.

   Vidante lian memkontentan aspekton, ŝi sentis amarecon en la koro.

   "Ĉu viaj gepatroj fartas bone?" ŝi demandis.

Malhela ombreto fulmis en liaj okuloj, kaj li mallevis la kapon. Ŝi tuj konsciis, ke ŝi faris kelkajn demandojn al li, kiujn ŝi ne devis fari.

"Tiun tagon, kiam mi foriris de vi, mia patro forlasis la mondon kaj mia patrino malsaniĝis kaj neniam resaniĝis. Tiufoje, mi ne akompanis vin, ĉar mia patro nelonge enhospitaliĝis kaj neniu zorgis pri li... Por repagi la ŝuldon de kuraca kosto kaj helpi mian fraton daŭre lerni, mi devis dungiĝi kelkloke," li diris, mordetante siajn lipojn.

  Ŝi stuporiĝis, ĉar ŝi ne havis sufiĉan tempon por pensi pri liaj ŝajne simplaj  sed konfuzitaj vortoj.

 "Hej, mi volas doni al vi aĵon," li diris abrupte.

 Demetinte kion li havas en la mano, li deprenis de ĉirkaŭ sia kolo kolĉenon kun boteleto pendanta.

  "Tio ĉi... estas..." Ŝi ĝin akceptis.

  "En ĝi troviĝas miaj larmoj... kaj viaj larmoj, kiuj tiam falis sur mia korpo. Ĉiam estas mia kulpo. Par...donon... Mi ne plenumis mian devon, kiam en troviĝis en plej granda sufero. Mi ne akompanis vin... Nun mi redonas al vi larmojn. Mi ne rajtas posedi ilin," li diris plorsingulte.

  Ŝiaj okuloj nebuliĝis. La larmoj ne sukcesis restadi en ŝiaj okuloj.

  "Nenio okazas al vi, ĉu?" kriis ŝia amato de malproksime.

  Ŝi ne respondis.

  "Mi, mi devas foriri. Ĝis!" li diris hasteme.
   Ŝi vidis, ke li levas el la tero plastikajn sakojn kaj malaperas ĉe la stratangulo kun sia soleca dorsfiguro. Ŝi volus voĉe haltigi lin, sed ŝi ne povis eligi sonon.
     "Kio okazas al vi?" Ŝia amato alproksimiĝis.
     "Nenio," ŝi respondis.   
     "Kial vi ekploras? demandis ŝia amato.
     "Mi ploras, kiam ajn mi volas," ŝi sin sentis faciligita.
      "Em..." Li troviĝis en nebulo.
     "Ne pripensu multe. Nenio okazis al mi. Neniam vi povas legi virinon," ŝi ridete diris, forviŝinte larmojn.
     Ĉe tio, ŝi prenis lian brakon kaj antaŭen kuris, trenante lin.
     "Hej, hej, kio ekscitas vin ĝis tia grado?" li kriis.
     "Tio ne koncernas vin. Ho, poste vi devos plenumi vian devon pri mi!" ŝi diris kun feliĉa rideto.
     "Em..." 

                                                           tradukis  Samio

 

                                                                      返回目录