学译园地 |
Lerni Tradukadon |
温 温
我上班的单位离家较远,骑自行车大约一个小时的路程.每次上下班都会经过一个小菜场.说是菜场,其实就是一条龙的路摊,卖菜的大都是附近乡下的农民,卖的菜大部分是自己种出来的,一般都比市中心的农贸市场新鲜,也便宜.我下班经过时,总要下车,然后一路扫描过去,看到合适的,就顺便买点.
|
Wen Wen
Inter miaj hejmo kaj laborejo estas iom longa distanco, kiu bezonas ĉirkaŭ unu horon de biciklado. Ĉiufoje, kiam mi iras al kaj el laboro, mi trapasas bazaron, kie oni vendas legomojn sur standoj laŭ ambaŭ flankoj de la vojo. La plejparto de la legom-vendantoj estas kamparanoj el ĉirkaŭa kamparo. La legomoj, kiujn ili vendas, estas plantitaj de ili mem, kaj, ĝenerale, estas pli freŝaj kaj malmultekostaj ol tiuj en legombutikoj en urbcentro. Kiam mi trapasas tiun bazaron post mia laboro, mi ĉiam debicikliĝas kaj pririgardas laŭvoje. Je vido de legomoj, kiuj taŭgas laŭ mia deziro, mi aĉetas iom. Iun vesperon de lastjara somero, Kiam mi alproksimiĝis al la fino de la bazaro, mi vidis du infanojn kaŭri inter homamaso, kiuj evidente estis gefratoj, unu el ili 11-12-jara knabino, kaj alia 7-8-jara knabo. Antaŭ ili metiĝis bambua korbeto , kiu entenis 1-2 kilogramojn da verdaj paprikoj. La ŝvitaj makuloj sur iliaj vizĝoj kaj korpoj sin montris, ke ili jam restis tie longan tempon. Kiam la knabino vidis min, ŝi timplene demandis, "Ĉu vi volas aĉeti iom, franjo?" Post tio, ŝi mallevis sian kapon. "Kiom kostas unu kilogramo?" "Du yuan-oj," ŝi respondis , ne kuraĝante levi sian kapon. "Estas multekoste. Pro longa sunumado, tiuj paprikoj jam ne estas freŝaj." "Do, 80 centimoj." Mi ekridetis, "Ĉu vi faras vendadon la unuan fojon?" "Jes. Panjo diris, ke la lerneja kotizo estos pagita per la mono el legom-vendado," respondis ŝi mallaŭte kun mallevita kapo. "Ankaŭ mi.Mi baldaŭ komencos viziti lernejon," diris laŭte kaj fiere la knabo, forviŝante la ŝviterojn de sur la vizaĝo. "Kiel saĝa knabo! Mi aĉetu la tuton da paprikoj." La knabo tuj hurae eksaltis, "Franjo, ni povas rehejmeniri!" La sekvan tagon, mi refoje vidis la gefratojn en la sama tempo ĉe la sama loko. La knabino ankoraŭ timplene demandis, "Ĉu vi ankoraŭ aĉetos iom?" Ridetante, mi diris, "Jes. Vi povas rehejmeniri." Iom post iom aĉeti iliajn legomojn fariĝis mia tasko, kiun mi devis plenumi ĉiutage. Okaze, kiam mi ne vidis ilin, mi ĉiam ĉirkaŭrigardis por serĉi ilin en la homamaso, kaj post kiam mi certigis min, ke ili forestas, mi revenis hejmen. La legoma korbo iom post iom fariĝis pli granda kaj entenis pli da legomspecoj. Ĉiufoje mi aĉetis kiel eble pli multe, kaj plejofte eĉ la tuton da iliaj legomoj. Rezultis, ke mia familianoj plendis kontraŭ mi plurajn fojojn pri tio, sed mi sentis min ĝoja fari tian aĉeton. Ĉirkaŭ la fino de aŭgusto, mi forveturis aliloken pro laboro kaj, kiam mi revenis, jam estis la mezo de septembro. Tiutage, kiam mi trapasis la legom-bazaro, mi mire trovis, ke la knabino sin lokas en la sama loko, kaj krie ofertis legomojn en du grandaj korboj antaŭ ŝi. Vidinte min, ŝi laŭte salutis, "Franjo, jen vi revenas!" Mi demandis al ŝi, "Kial vi forestas de lernejo? Ĉu hodiaŭ estas ripoztago?" "Mi jam ĉesis lernadon, ĉar panjo diris, ke la mono akirita de universitata studento estas malpli multa ol tiu de vendisto. Mi stuporiĝis... esperantigis Liangmin
|