学译园地

Lerni

Tradukadon



                          

客厅里的爆炸

白小易

 

主人沏好茶,把茶碗放在客人面前的小几上,盖上盖儿。当然还带着那甜脆的碰击声。接着,主人又想起了什么,随手把暖瓶往地上一搁。他匆匆进了屋里。而且马上传出开柜门的翻东西的声响。

  作客的父女俩呆在客厅里。10岁的女儿站在窗户那儿看花。父亲的手指刚刚触到茶碗那细细的把儿--忽然,叭的一声,跟着是绝望的碎裂声。

  --地板上的暖瓶倒了。女孩也吓了一跳,猛地回过头来。事情尽管极简单,但这近乎是一个奇迹:父女俩一点儿也没碰它。的的确确没碰它。而主人把它放在那儿时,虽然有点摇晃,可是并没有马上就倒哇。

  暖瓶的爆炸声把主人从里屋揪出来。他的手里攥着一盒方糖。一进客厅,主人下意识地瞅着热气腾腾的地板,脱口说了声:

  "没关系!没关系!"

  那父亲似乎马上要做出什么表示,但他控制住了。

  "太对不起了,"他说,"我把它碰了。"

  "没关系。"主人又一次表示这无所谓。

  从主人家出来,女儿问:"爸,是你碰的吗?"

  "……我离得最近。"爸爸说。

  "可你没碰!那会儿我刚巧在瞧你玻璃上的影儿。你一动也没动。"

  爸爸笑了。"那你说怎么办?"

  "暖瓶是自己倒的!地板不平。李叔叔放下时就晃,晃来晃去就倒了。爸,你为啥说是你……"

  "这,你李叔叔怎么能看见?"

  "可以告诉他呀。"

  "不行啊,孩子,"爸爸说,"还是说我碰的,听起来更顺溜些。有时候,你简直不明白是怎么回事,你说得越是真的,也越像假的,越让人不能相信。"

  女儿沉默了许久。"只能这样吗?"

  "只好这样。"

 

Eksplodsono en Salono

Bai Xiaoyi

Infektinte teon, la mastro metis tetasojn sur tableton antaŭ gastoj, kaj tinte kovris la tasojn per kovriloj. Ekpensinte pri ion, li starigis la termobotelon sur la tero kaj hasteme eniris la ĉambron. Tuj aŭdiĝis sonoj de malfermado de ŝranka pordo kaj priserĉado en ŝranko.

La gastoj, patro kaj filino, atendis en la salono. La dek-jara filino spektis florojn, starante ĉe fenestro. Kiam la fingroj de la patro apenaŭ tuŝetis la maldikan tenilon de la taso, subite sonis eksplodado kaj sekvis malesperaj disrompiĝaj kraketoj.

Okazis, ke la termobotelo falis sur la teron. Surpriziĝinte, la knabino tuj turnis sian kapon. Kvankam la afero estis simpla, tio ŝajnis tre stranga, ĉar neniu el patro kaj filino vere tuŝis ĝin. Kiam la mastro ĝin metis tien, ĝi iome ŝanceliĝis, sed ĝi ne falis.

La krakego elirigis la mastron el la ĉambro. Kun skatolo da kuba sukero, li subkonscie ĵetis ekrigardon al la vaporleviĝanta tero, dirante senkulpige, “Ne gravas! Ne gravas!”

La patro volis eligi kelkajn vortojn, sed bridis la buŝon.

“Pardonon al mi,” li diris, “estas mi, kiu puŝis ĝin.”

“Ne gravas,” la mastro ripetis la pardoneman frazon.

Forlasinte la hejmon de la mastro, la filino demandis, “Ĉu vi vere ĝin tuŝis, paĉjo?”

“… mi estis plej proksima al ĝi,” diris la patro.

“Sed vi ne tuŝis ĝin! Tiam mi ĝuste pririgardis vian figuron sur la fenestra vitro. Vi neniom moviĝis.”

La patro ekridetis. “Do, kion mi faru, laŭ via opinio?”

“La termobotelo falis per si mem. La planko ne tute estas ebena. Kiam onklo Li starigis ĝin sur la planko, ĝi senĉese skuetiĝis kaj pro tio ĝi mem falis. Paĉjo, kial vi diris, ke vi…?”

“Ĉu tion onklo Li povus vidi…”

“Vi povus diri al li la veron.”

“Neeble. Mia infano,” diris la patro, “se mi diras, ke mi tuŝis ĝin, tio aŭdiĝis nature. Kelkfoje, oni simple ne komprenis, kiel okazis la afero. Ju pli vi priskriba la aferon laŭ la fakto, des pli via klarigado ŝajnas malvera kaj des malpli oni kredas vin.”

La filino silentis longe. “Ĉu vi devas fari tiamaniere?”

“Jes.”

                                                                     tradukis  Samio

 

                                                                      返回目录