学译园地

Lerni

Tradukadon


                      

                             

                                        父亲的呼噜

韦    洪

   我在县城里工作,平时由于工作忙很少回乡下老家。一天,父亲打电话对我说:今天是你大姑70岁大寿,大姑希望你带孩子回来一趟。我放下电话就和四岁的孩子出发了。

    大姑家在一个离县城30多公里远的小山村里。由于路途远,来的客人又多,大姑就对父亲说:“今晚你一家三代就同睡一张床吧。父亲和孩子先睡去了,我还在和大姑说家常话。忽然,大姑奇怪地问我:你父亲往常睡觉时打呼噜声如雷鸣,今晚怎么一点声音也没有?我说:也许还没睡着吧?在我的记忆里,父亲只要睡着了必然打呼噜,而且声音特别大。母亲有时也笑着对我说:你父亲的呼噜声可以吓死小偷。
   
要睡觉了,我轻手轻脚地进了房间。父亲侧身睡在床上,孩子的头就枕在他爷爷的臂弯上睡得很香。我发觉父亲比先前瘦多了。忽然父亲说:睡啦。还挪了挪身子。我说:你还没睡啊。我上了床,小心地和衣躺下,尽量不接触父亲的肌体。20 多年没有和父亲同睡在一张床上了,儿时躺在父母身边睡觉时那种温馨的感觉找不到了,我和父亲之间似乎隔着一道看不到的沟。一夜无语。朦胧中,我隐约听到父亲翻身、低咳、轻摇蒲葵扇的声音。

    天亮的时候,我醒了。孩子还在睡,胸口上盖着一床毛毯。父亲已不在床上了,我赶紧起床。在厨房里,我听见大姑问父亲:你现在睡觉不打呼噜了?父亲说:改习惯了。大姑说:昨晚实在没办法,让你一家三代挤一床。父亲说:大姐,说什么客套话呢,睡得还蛮舒服哩。再说啊,能一家三代同睡一床也许就只有这么一次,真难得啊,我心里高兴哩。

后来,我问母亲:老爸现在睡觉不打呼噜了?母亲笑着说;还不是一样,一睡着就打呼噜,声音如雷。听了母亲的话,我心一颤。那一晚父亲竟是一夜不眠啊。无声的父爱,终生难忘。



                          

 

               Ronkado de la Patro

Wei Hong

 

   Pro tio, ke mi laboras en urbeto, mi malofte revenas al mia hejmloko en la kamparo. Iun tagon, mia patro telefonis al mi, “Hodiaŭ estas la 70-a naskiĝtago de via onklino. Ŝi esperas, ke vi revenu kun via infano.”Apenaŭ mi demetis aŭdilon, mi ekiris kune kun mia infano.

   La hejmo de mia onklino troviĝas en malgranda vilaĝo 30 kilometrojn malproksime de la urbeto. Pro longa veturado kaj multaj vizitantoj, mia onklino diris al mia patro, “Ĉinokte vi kaj viaj filo kaj nepo dormu sur la sama lito.”La patro kaj mia infano iris dormi, dum mi kaj mia onkilno ankoraŭ babiladis pri hejmaj aferoj. Subite la onklino mirplene demandis, “Kutime via patro ronkas tondre, kial li faras nenian sonon ĉinokte?”

Mi respondis, “Eble li ankoraŭ ne endormiĝas.”

En mia memoro, se la patro endormiĝas, li certe ronkas, plie kun tre laŭta sono. Kelktempe la patrino ridete diris al mi, “la ronksono de via patro povas timigi ŝteliston ĝis morto.”

   Dormiĝonte, mi iris katpaŝe en la ĉambron. La patro kuŝis sur la flanko kaj la infano profunde dormis kun la kapo apogita sur la brako de mia patro. Mi trovis, ke la patro estas multe pli malgrasa ol antaŭe. Subite la dormanta patro diris, “Dormu.” Li ekmovis sian korpon. Mi demandis, “Ĉu vi ankoraŭ ne endormiĝis?”

Enlitiĝinte, mi zorgeme kuŝiĝis sen malbutonumado kaj provis ne tuŝi lian korpon. Jam pli ol dudek jarojn mi ne kuŝis kun la patro en la sama lito. Mi jam ne trovis la korvarmigan senton spertitan dum mia knabeco, kiam mi kuŝis kun gepatroj flank-ĉe-flanke. Ŝajnis, ke sternas nevidebla fosego inter mi kaj la patro. Tra la tuta nokto mi restis senparola. En mallumo mi malklare aŭdis la sonojn de liaj turniĝado, subvoĉa tusado kaj svingado de ventumilo el tifaaj folioj.

   Ĉe tagiĝo, mi vekiĝis, dum la infano ankoraŭ dormis kun lana kovrilo sur la korpo. La patro jam ne troviĝis en la lito. Mi tuj ellitiĝis. En kuirejo, mi aŭdis mian onklinon demandi al mia patro, “Ĉu vi ne ronkas nun?”

Mia patro respondis, “Mi jam ŝanĝis mian kutimon.”

“Mi vere ne povis fari alion ol lasi vin tri kune dormi en la sama lito lastnokte,” ŝi diris.

“Kial vi diris tion ceremonie, franjo? Mi dormis tre komforte. Kaj krome, estas malfacile por ni tri kune dormi en la sama lito! Mi tre ĝojas pri tio.”

Poste, mi demandis al mia patrino, “Ĉu mia patron ne plu ronkas?”

“Jes, same kiel antaŭe. Tuj kiam li endormiĝas, li tondre ekronkas,” ridete diris mia patrino.

Aŭdinte tiujn vortojn, mi sentis ektremon en la koro. Tra tiu nokto mia patro eĉ ne endormiĝis momenton. La senvoĉa patra amo estas neforgesebla por mi.

 

                                                                                               elĉinigis Fangfang

            
 

                                                                                                                  返回目录