学译园地

Lerni

Tradukadon


胖子和瘦子

                                    冯骥才

    这城里,胖子和瘦子是一对朋友。一个胖得出奇,一个瘦得惊人。这胖子等于瘦子四个左右。

    那时,胖子走红运。当官儿必需是胖子,画家专画胖子,女人也要挑胖男人做丈夫。人人说胖子块头足,身壮力不亏,能显出真正的男人气。于是就出现愈 胖愈好的趋势。这位本城最胖的胖子就受到格外重视,人们都向他讨教胖身术。

他的照片,言论,轶事,到处争抢刊载。其中他的两句发胖经验:“多吃多睡, 动不如静。”被全城人当做口头禅与座右铭。照这两句话去做,果真见效!本城的胖子就愈来愈多,但一时胖不起来有鼓腮挺肚、假装胖子的也不乏其人。一 次,胖子被一群记者纠缠住,非请他说一说发胖的秘决不可,他信口说一句:要衣松带宽!”当日全城加肥衣服就被抢购一空。各种腰带滞销了。此刻,任何 有能耐的大导演、演员、球星、发明家、魔术大师、特异功能者,都压不过胖子的名气。

    某日,胖子兴致勃勃地去找老朋友瘦子。他见瘦子依旧细骨伶仃,便伸出肉磙儿一般的食指直对瘦子的肋骨说:

    “现在城里人人都学我,你是我的好朋友,为什么反不学我?天下还有比你更瘦的人吗?

    瘦子淡淡一笑,颇含自负地说:

    “别看你一时走红,等你过了劲儿,就该轮到我了。不信,走着瞧吧!”

    过一年,真有了变化。不知哪来一种说法:人胖,发喘,出汗,行动不便,脂肪囤积多,容易患血管病,有百害而无一利。当人们对一种东西的好奇与兴致 渐渐淡了,相反的东西就现出魅力。这说法即刻象一阵风吹遍全城,跟着,有人在报纸上发表整版文章,日《瘦子好!》。文章扬瘦抑胖,议论周密,又十分有理。他说,瘦子灵便,体轻,占用空间小,心脏负担也小,不易患血管病;据统计,长寿的人中,百分之九十八是瘦子,百分之一是不胖不瘦的,只有一个胖子,看来胖子长寿纯属偶然。

    自此,人们又开始关心瘦身法了,那个一直被世人世间遗忘的瘦子,终于被 人们当做一件稀世的宝贝发现了。瘦子的经验刚好与胖子的相反。他要人们:节食、素食、少吃糖,不喝啤酒,早起打拳,饭后散步,生命在于运动……于是,原先写文章称颂胖子的那些人,又笔锋一转,纷纷撰文,引经据典,有理有据,证实瘦子的经验如何宝贵、可靠和正确。并赞美瘦子是“当代人最佳体重”, “最符合时代要求的体重”,“典型形象”等等。报刊上有关胖子的报道一下子不见了。瘦子象片羽毛,一阵风,上了天。他的照片、轶事、经验、趣闻、言论、访问记、报告文学,象漫天飞花,风靡一时。

    这天,瘦子在街上遇见胖子。胖子被冷落了,灰头灰脑,无精打采,他感慨地对瘦子说:

    “当初你的话还真说对了,早知听你的话,提早设法变瘦,如今一下子很难瘦下去!

    瘦子听了,摇了摇他干树枝般的确良手指说:

    “不!你应该保持这样,说不定哪天又时兴胖子了!”

 

Grasulo kaj Malgrasulo

Feng Jicai

  En ĉi tiu urbo, Grasulo kaj Malgrasulo estis amikoj. La korpo de Grasulo, kiu mirige dikis, kvaroble egalis al tiu de Malgrasulo, kiu surprizige magris.

  Tiam, Grasulo estis bonŝanca. La altranguloj devis esti grasuloj, pentristoj senescepte pentris portretojn de grasuloj, kaj eĉ virinoj elektis grasulojn kiel siajn edzojn. Oni diris, ke grasaj homoj povas prezenti la veran virecon, ĉar ili havas kolosan korpon kaj fortan energion. Sekve ekaperis la tendenco: ju pli dikkorpa, des pli bona. Grasulo, la plej dika homo en la urbo, rikoltis ekstreman priatenton. Oni venis al li por informiĝi kiel grasiĝi; liaj fotoj, rimarkoj, anekdotoj vete publikiĝis. Interalie, li malkaŝis du pecojn da sperto de sia pligrasiĝo: pli da dormado kaj pli da manĝado, kaj senmovemo pli bonas ol aktivemo. Tiujn vortojn ĉiuj urbanoj elbuŝigis kiam ili parolis, kaj rigardis kiel moton. Se oni sekvis tiujn konsilojn, efiko ekriveliĝis vere! Pro tio, grasuloj pli kaj pli multiĝis, kaj eĉ iuj, kiuj ne povis grasiĝi por momento, afektis sian grasiĝon per blovitaj vangoj kaj pufigita ventro.

  Iufoje, Grasulo estis ĝenata de grupo da ĵurnalistoj kaj tiuj devigis lin eldiri la sekreton de grasiĝo. Li laŭvole diris, “Necesas surhavi lozan veston kaj malstreĉitan zonon.” Ĝuste pro tiuj vortoj, la lozaj vestaĵoj tuj elvendiĝis kaj diversaj specoj de zonoj stagnis en vendado. Tiumomente la famon de Grasulo superis tiu de reĝisoroj, aktoroj, pilkosteloj, inventistoj, magiistoj kaj homoj kun speciala kapablo.

  Iutage, Grasulo gaje iris viziti sian malnovan amikon Malgrasulo. Vidante lin boneca, li, per sia graskarna fingro, montras al la riboj de Malgrasulo, dirante, “Nun ĉiuj urbanoj sekvas mian ekzemplon. Kial vi, kiel mia bona amiko, ne fari la samon? Ĉu estas homo pli malgrasa ol vi en la mondo?”

  Malgrasulo, kun apenaŭ videbla rideto, diris memfide, “Via bonŝanco estas portempa. Ĝis kiam via influo forpasos, jen mia vico venos. Atendu kaj vidu.”

  Post unu jaro, vere okazis ŝanĝo. Cirkulis diraĵo oni ne sciis de kie: grasuloj ofte emas spiregi, ŝviti kaj movmalfacila; tro da akumulita graso kondukas al angiaj malsanoj; kaj cent malutiloj paras kun nur unu utilo. Kiam malpliiĝis la kuriozeco kaj intereso de oni pri unu aĵo, ĝia malaĵo montris sian magipovon. Kiel blovo de vento, tiu diraĵo flugis tra la tuta urbo. Tuj sekve aperis en ĵurnalo la tutpaĝa artikolo Estas Bone Fariĝi Malgrasuloj. Kun tre logika rezonado, ĝi pravige laŭdis malgrasecon kaj mallaŭdis grasecon, kaj komentis: malgrasuloj estas movfacilaj, malpezaj, okupante malgrandan spaco; iliaj koroj eltenas malgrandan premon, tiel ke estas malfacile por ili suferi angiajn malsanojn; statistike, el longvivaj homoj, 98 pocentoj estas malgrasuloj, 1 pocento nek grasaj kaj nek malgrasaj homoj, kaj nur 1 pocento grasuloj, tial estas okaza fenomeno, ke grasuloj longe vivas.

  Ekde tiam, oni komencis doni atenton al malgrasiĝo. Finfine Malgrasulo, kiu ĉiam dronis en onia forgeso, estis eltrovita kvazaŭ kiel rara trezoro.

  La sperto de malgrasiĝo estis ĝuste mala kontraŭ tiu de grasiĝo, kies recepto jenas: limigo de manĝaĵoj, vegetara dieto, malmulte da sukero, nedrinkado de biero, matena boksado, postmanĝa promenado, sportekzercado... Pro tio, tiuj, kiuj verkis artikolojn por laŭdi grasulojn, komencis konvertiĝi al laŭdantoj de malgrasuloj. Ili skribis amason da eseoj kun multaj citaĵoj por pruvi kiel valora, fidinda kaj prava estas la sperto de malgrasiĝo. Ili ŝutis sur malgrasulojn tiajn flataĵojn kiaj “la plej bona korpopezo”, “la korpopezo plej konforma al la demando de la epoko” kaj “tipaj figuroj”. La sciigoj pri grasuloj malaperis tute el ĵurnaloj. Malgrasulo, kiel vento, laŭdite, soris al la ĉielo. Kaj neĝere flirtis liaj fotoj, anekdotoj, spertoj, interesaj novaĵoj, rimarkoj, intervjuoj kaj raportaĵoj.

  Iutage, Malgrasulo renkontiĝis kun Grasulo surstrate. Tiu, kiu sentis sin forlasita, malgaja kaj malvigla, kortuŝite diris al Malgrasulo, “Viaj vortoj estas pravaj. Se mi sekvus vian konsilon tiutempe kaj min malgrasigus! Nun estas malfacile por mi igi min maldika.”

  Ĉe tiuj vortoj, Malgrasulo, svingante sian fingron similan al seka branĉeto, admonis, “Ne! Vi devas teni vin tia. Kiu scias, je kiu tempo oni adoros grasecon!”

                                                            elĉinigis Liu Mingbai

 

                                                                      返回目录