学译园地 |
Lerni Tradukadon |
鹰的世界 摩 萨
1
云的海洋
|
La Mond' de l' Aglo Mosa 1. kiam la fenikso ora en la brulo matenruĝa jan celante al la suno flugas sur vojaĝo sinofera l’ aglo ĉe neĝmonto frosta flugas al silento
2 l’ aglo la poemo tre penetra jungas la sencsituacio vasta ŝvebas super horizont’ de skribpapero
3 l’ alto fluga estas ja sufero tian alton kuraĝec’ alcelas l’ alton l’ agl’ pendigas sur mizeran flugiparon
4 l’ agl’ senvoĉe glitas sombre la inspiro flugas tra krepusk’ poema
5 la ŝtalecaj plumoj en aerfluoj de la vento etendiĝas, puncaj sovaĝrozoj en flagranta ombr’ malhela alrigardas l’ aglan grandiozon
6 en prestidigita sonĝo en lunnokt’ de l’ sonĝo l’ agl’ per vera flugo ŝvenas tra la rememor’ dormanta
7 la ĉielo mistera nuba maro tajdo ondbrilanta la totemo de ĉiel’ kaj maro pere de la vento inkrustiĝas sur la agla flugilparo
8 kiam la obskura ombro fluga malaperas en ĉiela bluo sin dissolvas en nemezurebla foro l’ aglo kiel mia pensfadeno jen fandiĝas en kviet’ solena
9 frosto en aero alta konkretigas fridon l’ agl’ fariĝas sankta pro soleco eĉ kriĉado trista ankaŭ povas ja elvoki la deziron kaj kuraĝon
10 l’ agl’ kelktempe splenas des pli en veter’ melankolia ĉiuj malplenaĵoj ĉagreniĝas dume l’ okuloj aglaj skribas larĝe la tempestan jeson
11 l’ agl’ vagflugas en okulokavoj distas la rigardoj kiel aŭtunveno sed printemp’ malantaŭ la pupiloj proksimas tre al mia koro
12 vol’ ŝtaleca ingas tra la korpo superŝvebas jarojn, historion en sublimaj pensoj jen sin trovas la neĝpint’ fajranta l’ aglo sidas en la kavo kun glacipendaĵoj elĉinigis Hongjia |