学译园地

Lerni

Tradukadon


收藏我们的爱情

                        杨轻抒                            

   

    在我们这个小城市,倘过了30还不结婚,要不是“自然条件”比如长相、生理缺陷,动了佛心有出家当和尚的念头(我们这儿庙多和尚多),再不然,一定就是脑子出了毛病。

    谢天谢地,以上三种我一样都没沾上边,因为就在满30那年我结了婚。

    谢天谢地不如谢你家太太。阿清说,要不是我视死如归嫁了你,你至今仍光棍一条。

    我连连称是,忙不迭给阿清打躬。

    阿清是我太太。

    但仔细比较,结婚和没结婚各有妙处。结了婚有家就有了热饭吃,出远门就有了一份令人羡慕的牵挂和思念,在外面受了伤就可以回家慢慢舔,这是结婚的好处。

    不结婚潇洒。一个人吃饱了全家不饿,满世界疯跑没人满世界追着骂,想懒点就懒点,比如早晨从被窝里钻出来--只要人钻出来就成,至于被子嘛,嘿嘿......

我常常这样笑,我是说结婚以后。结婚前这样笑有点像刽子手,阴险无比;结婚后这样笑就纯粹是一副死皮赖脸的模样了--总是因为做错了什么事才这种笑法罢。这种笑,我相信百分之九十九的已婚男人都不会陌生。

我就常常这样笑。

我这样笑是因为阿清忒整洁,总是要我把被子叠得像刀削斧劈的豆腐一般。我说不用了吧?这是家里又不是军营,你是我太太我不是你班里的兵。

    阿清冲我冷笑一声。

    阿清冷笑时最让我绝望,比起我们领导在我们面前声嘶力竭跳得像只大猴子可怕多了,我只好嘿嘿地笑,

但我仍一头钻进了被窝。

我真不明白阿清为什么喜欢这种清黛色碎花床单,这种床单很漂亮,我承认;但我发现这种床单也很容易迷惑人,比如床单上杂物。就不容易看清。当然,也包括一些不是杂物的,像头发。

头发不是杂物,至少我是这样认为的。我曾经在一本书上看到过一篇关于头发的文章,说一根头发就是一个人的缩影,从一根头发可以推断出这个人的生理、性格等诸多方面的特点--换言之,一根头发就是一个人的化身。

这种说法有几分道理我不知道,但我宁愿相信它是真的。我们每天都在掉头发,其实我觉得这就是上帝在告诉我们,我们每天都在向死亡靠近;或者上帝在慈祥地提醒我们:“珍惜生命吧!”

我把被盖顶在头上,睁上了眼睛,在床单上使劲地找昨夜落下的头发,

你在干什么?

阿清突然一声断喝,我猛地一哆嗦。

--阿清什么时候又回来了呢?

......嘿嘿.......

阿清使劲掀开我头上的被子,我立即暴露在了光天化日之下。

我十分尴尬。

阿清看见了我手中笔记本。

--

......

阿清不由分说一把夺过我手中的笔记本翻开,说,你居然敢--

话只说了一半,阿清愣住了。

笔记本上每一页都是一根根用胶水固定着的长发,每一页数量不等,那都是我每天起床后在床单上找到的。

阿清的手凝住了,身子一动不动,但我还是看见了她的肩微微的颤动。

那一刻我很想告诉阿清,我一直以拥有她而庆幸。尽管我们性格中有这样那样的不合,尽管我们也吵架,也斗气,但男人再坚强也离不了家,家是一个男人做男人的一股底气。是她让我拥有了家,也让我由此变得更加坚强,我心里一直对她深怀感激。我是一个普通平凡的男人。我一无所有,我所能做的,就是比常人更加倍地珍惜这一切,包括珍惜她的每一根掉下的头发。因为每一根头发都是她缩影。每一根头发都是一个她。也许到了暮年,就是叶芝在《当我们老了》那首诗里写的那个时候,那时,我会将这些头发编成一只美丽的花环,轻轻地戴在她的头上,然后在她的耳边悄悄说一声:我们的爱情都收拾好了......

--可是,我什么都没说

真的,那一刻我什么都没说出来.

 

Enpaki Nian Amon

Yang Qingshu 

 En nia urbeto, se oni ne edziĝas super la aĝo de 30 jaroj, estas certe, ke ili ne havas bonajn “naturajn kondiĉojn” tiajn, kiaj malbela aspekto kaj psikologiaj mankoj, aŭ ili inklinas fariĝi bonzoj (ĉe ni estas multaj temploj kaj bonzoj), aŭ io okazas al ilia cerbo.

  Dankon al Ĉielo! Mi jam edziĝis ĝuste en la jaro kiam mi ĵus atingis la aĝon de 30 jaroj, ĉar feliĉe la supre-menciitaj tri kazoj ne falis sur min.

  Vi preferas danki vian edzinon ol Ĉielon, Qing diris. Se mi ne firme decidus edziniĝi al vi, vi ankoraŭ estus fraŭlo ĝis nun.

  Mi jesis senĉese, kaj riverencadis al Ĉjing.

  Ĉjing estas mia edzino.

  Se oni faras zorgeman komparon, oni trovas, ke edzeco kaj fraŭleco havas siajn proprajn avantaĝojn. Edzeco signifas, ke vi ekhavas varman manĝon; ke vi kunportas enviindan hejmsopiron kiam vi vojaĝas foren; kaj ke, se vundita ekstere, vi povas hejmeniri por leki vian vundon trankvile. Tiuj estas la avantaĝoj de edzeco.

  Fraŭleco signifas senzorgecon. Se vi sate manĝas, via tuta familio satiĝas; se vi volas senkonsidere veturi tien kaj ĉi tien tra la mondo, neniu, vin sekvante, vin sakris; se vi estas mallaborema, tio ne gravas, ekzemple, kiam matene vi vin elŝovas el la litkovrilo, ĉio estas farita se vi persone eliĝas sen... Se paroli pri litkovrilo, hehe...

  Post mia edziĝo, mi ofte ridas tiamaniere. Se mi ridus antaŭ la edziĝo, la rida maniero elspirus murdecon kaj insidecon; tamen post la edziĝo, la rida maniero prezentas senhonteman kaj obstineman aspekton — mi ridas tiamaniere, ĉar mi faras ion malpravan. Mi kredas, ke tia rido ne estas fremda al 99 procentoj de edzigitaj viroj.

  Mi ofte ridas tiamaniere.

  Mi ridas tiel, pro tio, ke Ĉjing estas purema kaj ordigema, kaj ĉiam devigas min faldi la litkovrilon nete kaj rektlinie, kvazaŭ hakita per glavo. Ĉu necesas? Mi demandas. Tio estas en hejmo, sed ne en kantonmento. Vi estas mia edzino, kaj mi ne estas soldato en via subplotono.

Ŝi rikanas kontraŭ mi.

Ŝia rikano pleje senesperigas min. Kompare kun tiuj gvidantoj, kiuj histerie instrukcias kiel grandaj simioj, ŝi estas multe pli timiga ol ili. Ĉe tio, mi vole nevole hehe-as, kaj mi ankoraŭ ensovas min en litkovrilon.

Mi vere ne komprenas kial Ĉjing ŝatas la litkovrilon kun disŝutitaj floretoj sur hele nigra koloro. Mi konfesas, ke tiaspeca litkovrilo estas tre bela, sed mi trovas, ke ĝi ankaŭ konfuzigas. Ekzemple, vi ne povas distingi diversspecajn aĵetojn sur ĝi, kompreneble, kelkfoje aliajn kia haroj.

Almenaŭ, mi konsideras, ke haroj ne apartenas al tiuj diversspecaj aĵetoj. Mi iam legis artikolon pri haroj. Ĝi diris, ke unu haro servas kiel miniaturo de persono, kaj el unu haro oni povas supoze eltiri ies karakterizaĵojn en psiko, temperamento k.a. Alivorte, unu haro estas enkarniĝo de unu persono.

Mi ne scias, ĉu la aserto estas iom praviga aŭ ne, sed mi preferas, ke ĝi estu vera. Ĉiutage niaj haroj forfaliĝas, fakte, tamen mi kredas, ke Dio diras al ni, ke ni iras pli kaj pli proksimen al la morto kun ĉiu tago, aŭ Dio bonkore atentigas al ni “trezori la vivon1”

Kovrinte mian kapon per litkovrilo, mi larĝigas miajn okulojn por serĉi harojn falintajn sur la littuko.

Kion vi faras?

Ĉe la subita demando de Ĉjing, mi ektremis.

Kiam vi revnis, Ĉjing?

Mi... hehe...

Ŝi forte levis la litkovrilon el mia kapo kaj mi tuj eksponiĝis en brila lumo.

Mi tre embarasiĝis.

Ŝi vidis notlibron en mia mano.

Vi...

Mi...

Antaŭ ol mi diris ion, ŝi deprenis ĝin el mia mano. Diru, vi eĉ kuraĝus...

Ŝi ŝtoniĝis antaŭ ol fini la parolon.

Sur po paĝo de la notlibro algluiĝis longaj haroj, pli aŭ malpli en nombro, kiujn mi trovas sur la littuko post kiam mi ellitiĝas ĉiumatene.

Ŝia mano fiksiĝis kaj ŝia korpo senmoviĝis, tamen mi vidis la tremetojn de ŝiaj ŝultroj.

Tiumomente, mi emis diri al ŝi, ke mi ĉiam kovas feliĉan kaj fieran senton pro mia posedo de ŝi. Kvankam ekzistas tiaj kaj ĉi tiaj neakordoj en niaj temperamentoj, kaj kvankam okazis kvereloj kaj malpacemoj, eĉ la plej firmaj viroj ne povas elŝiri el la hejmo, ĉar la hejmo provizas forton al tiuj homoj, kiuj volas fariĝi veraj viroj. Estas ŝi, kiu donis al mi hejmon, kaj pro tio mi fariĝas pli firma kaj profunde dankema al ŝi. Mi estas nur ordinara viro. Mi havas nenion. Tio, kion mi povas fari, estas trezori ĉi cion, inkluzive ŝian ĉiun falintan haron eĉ pli ol aliuloj, ĉar ŝia ĉiu haro estas ŝia miniaturo kaj ĉiu haro estas ŝia memo. Eble, kiam ni troviĝos en kaduka aĝo, ĝuste kiel tiu tempdaŭro priskribita de Yeats en la poemo Kiam ni maljuniĝos, Tiam mi plektos belan florkronon per tiuj haroj, ĝentile surportigos ĝin sur ŝian kapon, kaj flustros ĉe ŝia orelo: nia amo estas jam enpakita...

Sed mi nenion diris, vere, tiumomente mi diris nenion.

                                                  tradukis  Yang Fang

 

                                                                        返回目录