学译园地

Lerni

Tradukadon


年     华

王 蒙

 

  星期天,几个老同学聚会,一个个叹息不已。第一个说:“我家的房子太窄小了,三口人只住着二十平方米,看呀,我愁得头发全白了。”

    第二个人说:“几十年过去了,我的工作一直不顺心,而且我一直与顶头上司搞不好关系,这不,我气得一口牙全掉光了。”

   

第三个人说:“房子窄,与上司关系搞不好,又有什么关系?我这几十年全用来结婚离婚了,打一次离婚官司我老一回,看,我的腰都直不起来了,我成了大罗锅了。”

    第四个人说:“你们都比我幸福多了,去年,我的女儿死了,今年,我老伴又过去了,我现在有心脏病、胃病、肾病、肝病、妇女病-------这不,我的脸上已经全都是皱纹了。”

    老王说:“我是最幸运的,我的房子一直很宽绰,我的工作一直很理想,我与上司的关系一直很好,我的老伴对我一百一,我的家庭成员个个身体健康,我不愁,不急;可是你们看看,我也与你们一样老了。

 

Vivjaroj
Wang Meng

 

  Dimanĉe kuniĝis kelkaj kunlernintoj, kiuj preskaŭ ĉiuj suspiris senĉese. La unua plendis, “Mia familio loĝas en tre mallarĝa ĉambro. Tri anoj de mia familio okupas nur pli ol dudek kvadratajn metrojn. Jen pro tio mi maltrankviliĝas tiel ke miaj haroj fariĝis blankaj.”

  La dua diris, “Dum kelkdek jaroj, mi ne laboras glate kaj laŭdezire, kaj mi ĉiam tenas nebonan rilaton kun miaj superuloj. Jen pro tio mi koleriĝas tiel ke miaj dentoj forfalis tute.”

  La tria prenis la temon, “Gravas nek mallarĝa ĉambro nek nebona rilato kun superuloj. Mi pasigis ĉi tiujn kelkdekojn da jaroj por edziĝi kaj eksedziĝi. Ĉiufoje kiam mi implikiĝis en leĝa kazo de divorco, mi fariĝis ankoraŭ pli maljuna. Jen nun mi ne povas rektigi mian dorson kaj mi jam fariĝis ĝibulo.”

  La kvara lamentis, “Vi ĉiuj estas pli feliĉa ol mi. Lastjare, mia filino mortis, kaj ĉijare, mia maljuna kunulo forpasis, kaj mi nun suferas je malsanoj en koro, stomako, lieno, hepato kaj tiuj de virinoj... Jen mia vizaĝo plene kovriĝas per faltoj.”

  Vangĉjo asertis, “Mi estas la plej feliĉa. Mi loĝas en larĝa ĉambro, mia laboro iras laŭ mia deziro, mi ĉiam tenas bonan rilaton kun miaj superuloj, mia maljuna kunulino traktas min tutkore, ĉiuj anoj de mia familio estas en bona sanstato, kaj mi nek maltrankviliĝas nek ĉagreniĝas. Tamen, rigardu, samkiel vi ĉiuj, mi ankaŭ maljuniĝis.”
                                                        elinigis   Yu Wen

 

                                                                      返回目录