学译园地 |
Lerni Tradukadon |
鞋 居国鼎
到哪儿去?大人问洋。
|
Ŝuoj Ju Guoding “Kien vi iras?” plenkreskulo demandis al Jang. Li ne estis la patro de Yang. Tiu, kvar- aŭ kvin-jara, estis trompe kolportita ĉi tien. “Mi iras pisi,” Jang jam ellernis fabriki mensogon. “Pisu en sputujon endome,” La plenkreskulo, kiu ne generis siajn proprajn gefilojn, timis, ke Jang eskapis. Kiam li iris al la hejmo de ŝuisto, vidante la ŝuojn por infanoj, Jang tuj naskis ideon en la menso. Tiuj ŝuoj estis elfaritaj per diverskoloraj feloj, similaj al abstraktaj pentraĵoj: laŭaspekte katsimila, tigrosimila aŭ monstrosimila. “Mi volas rigardi ŝu-faradon,” li volis iri tien refoje. La ŝuisto estas malproksima parenco... kaj plie li ne povos superrigardi Jang dumvive. La plenkreskulo konsentis. * * * Haj faris ĉion honeste sen ajna fuŝado. Tamen nuntempe, “honesteco” senutilas. Ĝi helpas nek riĉiĝi nek teni lian edzinon lojala. Haj insistis pri vartado de Jang kaj la jugejo favore donis Jang al li per verdikto. Preskaŭ samtempe, Jang, same honesta kiel sia patro, estis trompe foririgita. Haj lavis sian vizaĝon per larmoj. Ofte li iris al privata ŝu-vendejo tre malproksima de sia hejmo kaj staris tie ŝtoniĝinte, ĉar li promesis aĉeti tiaspecajn ŝuojn tie. Hodiaŭ la ŝuoj elĉerpiĝis pro bona vendado. Li sentis sennoman ĉagrenon. “Vi venis ĉi tien multfoje... Ĉu vi volas aĉeti ŝuojn?” Haj skuis sian kapon, faligante kelkajn larmgutojn. “Tiaspecaj ŝuoj tuj alportiĝos... Ili estas produkto por prova vendado... Mia vendejo estas ununura en vendado de tiaspecaj ŝuoj...” La vendistino ripetis tiujn vortojn multfoje. Dum ŝia parolado, triciklo alveturis, plena je infanaj ŝuoj kun abstraktaj desegnoj, proksimume ok kestoj da ili. Haj fikse rigardis tricikliston malŝarĝi kestojn. La triciklisto malŝarĝis la lastan keston. Jen tre peza kesto! La kovrilo de la kesto estis puŝmalfermita de knaba kapo. Jang! Surprizite Haj sin ĵetis kriante. “Mi scias, ke vi certe venas por aĉeti ŝuojn. Vi neiam mensogis,” diris Jang plorante. elĉinigis Hongjia |