学译园地 |
Lerni Tradukadon |
蚂蚁的故事
|
finfine formik’ surgrimpas la orelon elefantan — mirige la vojaĝo penlabora
la elefant’ damninda ne sentemas laŭkutime ne koleriĝas la formiko ĉar ŝi, en amo, tenas sin alloga
delonge l’ elefant’ fariĝis jen idolo ŝia koncernas tio l’ sonĝon de l’ formiko kaj la kutimon lian fali teren por dormado
sur la herbejo la formiko tiutage promenis, ĝoja senkompare eĉ ne sciante pluvatakon
vekiĝis la formiko falintaj herbfolioj ĉirkaŭ ŝi mem pezege premis ĝis ŝi ja anhelis
ŝi elbaraktis el herbfolioj foriris de la grup’ por serĉi l’ elefanton ŝi volas al li diri sian voton
ŝi kredas sin sola amatin’ por l’ elefanto starante sur orelo lia misprenis ŝi la tondron kiel sian ternon
ĉielo apartenas al mi, diris ŝi la tero apartenas al mi, ŝi aldonis, mi devas lokon ja okupi en arbaro!
oreloj senutilaj. li ankoraŭ apatiis kaj skuis sian kapon ĝuste ĉe ĉi-tempo senspuris la formiko kune kun allogo ŝia...
elĉinigis Xu Wenlin
|