学译园地 |
Lerni Tradukadon |
似水流年 |
Lou He torenta pluvo mi fermis la ombrelon sub alero por ŝirmi, en klimato sude de Yangzi-rivero sin trovis kelkaj homoj senmovema ja kiel skizo kontraŭ la arbaro malpliĝinta l’ arbaro havas bluan sangon kun la fatalo nesondebla kaj teror’ stel-nokta Oh, ne, obstino mia malsan’ knabeca mia estas jen tempo fluas kiel akvo
en la aero ies fingr’ moviĝis riparis mia patr’ radioricevilo hejme radiaj ondoj pendis super la vilaĝo malplena satenaĵo aŭ melankolia nokta sonorilo jen flora branĉo malpeziĝis formalaj karno kaj burĝonoj la patro prenis ilojn, batis kaj martelis magneto sendis sonojn tro olda la kantisto elprenis karnan korpon li el tiu kanto jen tempo fluas kiel akvo
klasĉambre vic’ kaj vico da lernantoj kaj intermita voĉ’ de instruisto solecaj okulgloboj liaj, rondaj kaj malgrandaj similis al flosantaj tefolioj en la akvo ĉu la klasĉambro ebenaĵ’ fariĝos? aspekto vasta ĝia kaj la voĉo hieraŭa elŝoviĝis unu kap’, dirante: kotonon la postkvardekjaran ĉiuj pluku irante greg’ da ŝafoj iĝis ŝtonoj irante grup’ da homoj iĝis kotoneroj atendis ili ĉiuj — in’ graveda aperos kiel nubo jen tempo fluas kiel akvo elĉinigis Zhu Defang |