学译园地 |
Lerni Tradukadon |
现 在 |
Liu Qingquan nun estas la ok-naŭ-a en mateno, ioma miskompren’ okazas inter mi kaj via suno. la ĉiel’ nur altas iom pli ol la domfirsto, plendas buboj pri la negrimpabla alto. l’ alteco fikse min rigardas je rigardo mia: kiel vi scias, ke la tempo kreskas?
nun legas mi la manuskriptojn de novicoj, nun ĉe la podio via instruist’ dormetas. mi legas de komenco ĝis la fino, intrig’ altira ne sin trovas; mi ŝajne jen komprenas l’ elnodiĝon kaj iun paŭzon tuj malantaŭ l’ elnodiĝo.
la pluvo malgrandiĝas, tio, kio iras tien, reen jen estas la konataj kaj malsanoj kaj potencaj tusoj de gvidantoj. vi sidas seriozmiene, mi nenian honestecon sentas. malgrandiĝanta kaj pli granda pluvoj falas kune, simbol’ de sango-ŝvit’ perdiĝas.
nun koro malleviĝas plien, nun monero povas ja eksciti vian avidemon. kun kelkaj plendoj mi korektas frazojn; la kora apati’ signifas idiotan romantikon, mi eĉ travidas vin tra l’ forstrekitaj vortoj.
ioma laco, iom da konfuziteco... ĉi-momenteta obstineco indas je prizorgo. enkore vi karesas timon kontraŭ la feliĉo, kaj mi bambuan korbon tenas prirevante akvon. Do loĝas vi en vian etan domon, vian ĝardenon mi ne plu enmetas en la zorgon.
nun mia oficej’ fariĝas la azilo frusomera, cikadoj ĉirpas ja senpove ekster mia ĉambro. vizaĝe al la flaviĝintaj verdaj herboj, ĉu povas mi apreci senhasteme, esprimi miajn amkompaton, respektecon kaj maldegnon?
ekhontas mi se vi komprenas mian penson; mi ekus de komenco se subite falus ja mallumo: labori pene kaj amikiĝi kun vi kor-sincere. elĉinigis Kong Leiming
|