学译园地

Lerni

Tradukadon


 
卖狗皮膏药和买狗皮膏药的

徐东平


  “列位,在家靠父母,出门靠朋友,今天兄弟我远道而来,借了列位这块风水宝地。我玩几手,各位老伯大妈、兄弟姐妹要是看得顺眼了,劳您大驾,张开您宝贵的手,给兄弟我拍几下子,亮开您的金嗓子,给兄弟我叫声好。
  (他从地上拣起一块青石)
  “瞧,诸位,这是一块青石,一块昆仑山上的青石,你看是真的不?
  (一姑娘点了点头)
  “你看是真的不?
  (一小孩子摸了摸,笑笑,点了点头)
  “好,我马上把他掰开。
  (一男青年嚷了一句)
  “什么?掰不开?掰不开我是你的儿子。嗳--嗳(声调由低变高)好,各位,呱叽呱叽。
  (围观者稀拉拉地拍了几下)


  “谢谢,谢谢。那位可能要问了,你耍几下子恐怕要认真讨钱了。不,不用担心,我要是要钱的话就养野爸爸。瞧,我说的不是,那位要走了。
  (要走的姑娘不好意思地又回来了)


  “诸位,不必担心,兄弟千里而来,寻的是名山大川,找的是各位尊贵的朋友。我只为推销产品做广告而来。玩得好,各位叫声好;玩得不好,您赶我滚蛋。诸位,请看--
  (他翻开一本相册)


  “这《八百罗汉》里头撞石碑的和尚是谁,不是别人,正是小哥哥我。对,言归正传--
  (他又从地上拣起一块青石)


  “我要用这个中指将它钻个眼。方世玉用的是二指禅,我用的是一指禅。方世玉是谁?
  (观众议论纷纷)
  “对了,方世玉乃南少林俗家弟子,刀枪不入,万夫莫敌,是我中华武林的一位奇才。那位可能要问了,方世玉用的是二指禅,你用一指禅,岂不比方大师还强吗?不是!我得钻三下,第一次钻不通,请原谅;第二次钻不通,让我再来一次;第三次钻不通,我把妹子嫁给你。嗳--嗳(声调由低变高),各位,不必担心,这是我丹田之气不足,没关系,各位请看。
  (他举起一个大饭盒,打开)
  “这是什么?这叫梨膏糖,好,吃上半块。
  (他咬啐咽了下去)
  “那位可能要问了,这东西啥用场?不瞞你说,我的老祖宗是皇上的太医,这老爷子积了几十年大成才研制了它!康熙为什么长寿?雍正为什么武艺超群,全靠的它。好了,闲话少说,臭屁少放,还是把石头钻通为正事。嗳--嗳(声调由低变高),睢,钻了一半了......
  (群众嚷嚷)


  “什么?我知道你要急着问梨膏糖的事了,别急,容兄弟慢慢道来。梨膏糖究竟何用呢?各位老伯,假如你夜喘气虚,咳嗽不止,神情迟钝,没关系,吃它六块,仅仅一个疗程,包你青春重来,晚年得子;各位大哥,老弟,假如你夜有盗,遗精成习,房事不爽,没关系,吃它八块,包你称心如意,夜夜风流;各位老姨,姐妹,假如你身下淋漓,见红不止,月经不调,不坐不怀,没关系,吃它二十四块,七个疗程,包你喜笑颜开,称心如意。好,我接着把石头钻通,这是最后一次了。
  (一观众嚷嚷)
  “噢,这个还在追问梨膏糖,各位看如果是好?好吧?山不转水转,有各位捧场,我就一步到口,你要问它多少钱一块?对不起,无价之宝你买不到,兄弟我今天只送不卖,卖了钱等于卖老娘。要的请举手。
  (不少人举起了手)


  “行,不过,这里有不诚心要而来起哄的。不信,请问这位小朋友。
  (他指着一个十来岁的孩子)


  

 

 

 

  “你要它干什么?噢,给娘治病,行,收你的钱,给五毛,没有?去借!好了好了,不用真去借,念你孝心一片,白送你一块,兄弟我也是个孝子。请问这个姑娘。
  (他指着一个女青年)


  “看上去你无灾无病,为何要药?噢,给妹妹治病,行,你得掏十块钱。
  (女青年犹豫地递过去十块钱)


  “好,念你姐妹情深,钱还你,药白送。好了,各位朋友,想要的人请蹲下来。我的老天爷,这么多,一,二,三...恐怕有小一百人吧?好,这么办,我要考考诸位,看你真心假心,真心的请你把钱给我掏出来,你(他指着一位女青年),舍得掏三块钱吗?拿来,假如我不还你后悔不后悔?
  (女青年想:反正他会还我钱的,便微微地点了点头)


  “好,给药。你(他指着一位男青年),舍得掏三块钱吗?拿来,假如不还你后悔不后悔?
  (男青年想:反正他会还我的,便慷慨地挥了挥手)
  “......


  “好,承蒙各位关照,这卖药的钱我收了。本人家住中国长江中下游四十七拐弯处A省B县C乡D村往东拐第七家便是敝舍,各位有发现药不除病的毛病,写信来人均可,再见了,各位。”
  (他把钱装进了刚才装药的盒子里,礼貌地鞠了一个躬,离开了)


  (众人好一会才散开,他们都小心地装好药块,彼此不再言明,心照不宣地离开了。那个卖狗皮膏药地方一下子又空旷起来)
 

 

 
Vendanto kaj Aĉetantoj de Ĉarlatandrogo

  Xu Dongping

  "Estimataj gesinjoroj, oni dependas de siaj gepatroj hejme kaj de siaj amikoj ekstere. Hodiaŭ mi, via humila malpliaĝa frato, havas honoron alveni al via trezora loko de malproksime. Jen mi ludas ion por vi. Se tio plaĉas al vi, geonkloj kaj gefratoj, bonvolu aplaŭdi per viaj honoraj manoj kaj hurai per via ora gorĝo por mi, via humila frateto."
  (Li prenis ŝtonpecon de sur la tero.)
  "Rigardu, gesinjoroj. Tio ja estas vera ŝtono, ŝtono el Kunlun Montaro. Rigardu, ĉu tio estas vera?"
  (Knabino kapjesis.)
  "Ĉu tio estas vera?"
  (Knabo ektuŝis ĝin kaj kapbalancis kun rideto.)
  "Nu, mi duigos ĝin permane."
  (Junulo laŭte diris ion.)
  "Kio? Mi ne kapablas? Se mi ne kapablus, mi do estu damnita. Haj--haaaj!(La tono pli kaj pli altiĝis.) Bone. Gesinjoroj, aplaŭdu."
        (Malmulte da ĉirkaŭrigardatoj malforte klakis siajn manojn.)
  "Dankon, dankon. Eble iu el vi demandus, ĉu mi postulos monon por tio. Ne. Ne maltrankviliĝu. Se mi postulos monon, mi do estu bastardo sen patro. Nu, ĉu mi diris malprave? Iu volas foriri."
  (La forironta knabino ekhontis kaj revenis.)
  "Gesinjoroj! Ne estu maltrankvila. Mi, via humuila frato, venas de loko fora je mil kilometroj por ĝui la famajn montojn kaj riverojn, kaj por renkontiĝi kun vi honoraj amikoj. Mi venas nur por propagandi pri nia produkto. Se mi ludas bone, hurau por mi. Se mi ludas malbone, forpelu min. Estimataj gesinjoroj, bonvolu rigardi... "
  (Li malfermis fotoalbumon.)
  "Inter 'la okcent arhantoj', la bonzo, kiu frapas la ŝtonan steleon per sia kapo estas neniu alia ol mi, via frateto. Jes. Mi eldiru mian intencon senĉirkaŭfraze —
  (Li prenis ŝtonon de la tero.)
  "Mi truigos ĝin per mia montrafingro. Fang Shiyu (Fang Ŝiju) uzis du fingroj dum mi uzu unu. Kiu estas Fang Shiyu?"
  (La ĉirkaŭrigardantoj ekmurmuris pri tio.)
  "Prave. Fang Shiyu estis la laika disĉiplo de la Suda Shaolin Templo. Lin la tranĉiloj kaj lancoj ne povus vundi kaj mil viroj ne povus venki. Li ja vere estis eminentulo de la uŝuistoj en nia lando. Eble iu demandus, ke Fang Shiyu uzis du fingrojn dum vi unu, ĉu vi estas pli kapabla ol Majstro Fang? Ne. Mi ja devas truigi ĝin trifoje. Se mi ne povos fari tion unuafoje, bonvolu pardoni min. Se mi ne povos truigi ĝin duafoje, lasu min provi ankoraŭfoje. Se mi ne povos truigi ĝin triafoje, mi ekzinigu mian malpliaĝan fratinon al vi. Haaj-haaj" (La tono pli kaj pli altiĝis.)
  "Ne maltrankviliĝu, gesinjoroj. Ne sufiĉas la esencaĵo en mia dantian-punkto. Tio ne gravas. Rigardu vi ĉiuj."
  (Li levis grandan manĝaĵskatolon kaj malfermis ĝin.)
  "Kio estas tio? Tio estas medikamento el pira kremo. Nu, mi manĝu duonpecon."
  (Li maĉis kaj englutis.)
  "Eble vi demandos, por kio utilas tio. Mi ne kaŝos tion de vi. Mia prapraavo estis la palaca kuracisto por imperiestro. Tiu maljunulo inventis ĝin post eksperimentado de kelkdekaj jaroj. Pro kio Lia Imperiestra Moŝto Kangxi (Kangŝji) vivis tiel longe? Pro kio Lia Imperiestra Moŝto Yongzhen (Jongĝen) estis tiel eksterordinara pri luktarto? Ĉio dependis de ĝi. Nu, mi ne babilaĉu plu. Mi ja devas unue truigi la ŝtonon. Haj--Haaj--!(La tono pli kaj pli altiĝis.) Jen mi jam truigis duone..."
  (Ekaŭdiĝis murmuro el la ĉirkaŭrigardantoj.)
  "Kio? Mi scias, ke vi malpacienciĝas por la informo pri la medikamento el pira kremo. Ne malpacienciĝu. Lasu min, vian frateton, diri al vi malrapide. Por kio finfine utilas tiu ĉi medikamento? Ĉiuj onkloj, se vi suferas de nokta anhelado kaj malfacila spirado, senĉesa tusado, malforteco kaj malvigleco, tio ne gravas. Manĝu ses pecojn, kaj en nur unu kuracperiodo juneco revenos al vi, kaj vi ja povos eĉ generi idojn dum via maljunueco. Ĉiuj fratoj, se vi suferas de nokta ŝvitado kaj kutima polucio, kaj malplezura sekskuniĝado, tio ne gravas. Manĝu ok pecojn kaj vi kontentiĝos pri via fortikeco kaj ĉiunokta seksĝuado. Ĉiuj onklinoj kaj fratinoj, se vi suferas de troa blankelfluo kaj sangellaso, menstrua malreguleco, kaj negravedeco, tio ne gravas. Manĝu dudek kvar pecojn. En nur sep kuracperiodoj vi resaniĝos kaj ĝuos vian kontentiĝon. Bone, lasu min daŭre truigi la ŝtonon. Tio estas la lasta fojo."
  (Rigardanto krietis.)
  "Ho, gesinjoroj, tiu ankoraŭ volas informiĝi pri la medikamento el pira kremo. Kion mi faru laŭ vi? Bone. Kiel proverbo diras, montoj ne moviĝas, dum nenia akvo ne fluas — kian hazardon ni havas renkontiĝi ĉi tie. Ĉar vi ĉiuj subtenas mian ludadon, mi do malkaŝu min al vi. Al la demando, kiom kostas ĉiu peco, mi devas diri pardonon. Ĉar ĝi estas senpreza valoraĵo, kiun vi ne povas aĉeti je ajna prezo. Hodiaŭ anstataŭ elvendi mi nur disdonacas. Se mi vendos ilin, tio ja signifas, ke mi forvendos mian maljunan patrinon. Tiuj volas la medikamenton, levu vian manon."
  (Ne malmultaj homoj levis sian manon.)
  "Bone, tamen ĉi tie estas iuj malsinceraj nur por trompi. Ne kredas pri tio? Bonvolu demandi tiun ĉi amiketon."
  (Li perfingre montris knabon ĉirkaŭ-dek-jaran.)
  "Por kio vi petas ĝin? Ho, kuraci malsanon por via patrino. Bone. Mi postulu de vi pagon. Pagu al mi kvindek cendojn. Ne havas? Iru prunti. Bone, bone. Ne plu iru prunti. Pro via fideleco al via patrino mi donacu al vi pecon senpage. Ankaŭ mi estas fidelemulo. Bonvole respondu al mi, knabino."
  (Li montris junulinon.)
  "Vi ja aspektas tute sana, por kio vi petas la medikamenton? Ho, por via fratino. Bone, vi devas pagi dek jŭanojn."
  (La junulino heziteme donis al li dek jŭanojn.)
  "Bone. Pro via amo al la fratino, mi redonu al vi la monon kaj donacu la medikamenton senpage. Nu, ĉiuj amikoj petantaj la medikamenton, kaŭriĝu. Ha, mia ĉielo! Tiel multe. Unu, du, tri... eble ĉirkaŭ cent homoj. Do mi  agu tiel. Mi pruvu, ĉu vi estas sinceraj. La sinceraj elprenu monon. Vi, (Li montris knabinon,) ĉu vi ne domaĝas tri jŭanojn? Donu ĝin al mi. Ĉu vi pentos aŭ ne, se mi ne redonos la monon al vi? "
  (La knabino pensis, ke li certe redonos la monon, kaj kapbalancis.) "Bone. Jen la medikamento. Vi, (Li montris junulon.) Ĉu vi ne domaĝas tri jŭanojn? Donu ĝin al mi. Ĉu vi pentos aŭ ne, se mi ne redonos ĝin al vi? "
  (La junulo pensis, ke li certe redonos, kaj malavare svingis sian manon.)
  "..."
  "Bone. Dankon por la helpo de vi ĉiuj. La monon por la medikamento mi akceptas. Mia humila hejmo estas la sepa domo oriente ĉe la kvardek-sepa kurbiĝo de la granda rivero en la malsupera baseno en la vilaĝo A, Subdistrikto B, Gubernio C, Provinco Ĉ. Se vi trovos, ke la medikamento ne povas elradikigi malsanon, skribu aŭ venu persone al mi. Ĝis revido, gesinjoroj."
  (Li metis la monon en la skatolon, en kiu antaŭe li tenis medikamentojn, ĝentile riverencis kaj foriris.)
  (La homamaso disiĝis post longa momento. Ili zorgeme metis la medikamenton en mansakon aŭ poŝon, diris nenion unu al la alia kaj tiel foriris en silenta kompreno. La loko de vendado fariĝis deove malplena.)

 

                                                            esperantigis Ebudhano

                                                                      返回目录