学译园地

Lerni

Tradukadon


母爱的力量
  
程咏泉

  那年,小弟因为受伤住进了医院,我去陪护。同病房有一个女孩,她是因为车祸住进来的,自住进来的那天起,她就一直昏迷不醒。
 女孩在昏迷中不停地喊着: “妈妈,妈妈!”
 女孩的爸爸手足无措地坐在病床前,神色凄楚地看着女儿痛苦地挣扎,不知该如何帮助女儿,只是不停地哀求医生:  “救救我女儿,救救我女儿!”
  他不知道,医生该用的药都已用了,而病人,有时也是要自救的,能不能活下来,要看她对这个世界是否充满生的渴望。
  一位年轻的护士问那个男人: “女孩的妈妈呢?你为什么不叫她妈妈来?”
  男人埋下头,低低地说: “我们离婚很久了,我找不到她。”
  护士皱了皱眉头,默默地坐下来,轻轻握住女孩冰凉的手柔声说:“女儿乖,妈妈在,妈妈在。”
  男人抬起头,吃惊地看着护士,少顷,脸上流满泪说: “谢谢,谢谢!”
  女孩唤一声“妈妈”,护士答应一声。护士与那个女孩差不多年龄,还没结婚。
  女孩像落水者抓到一根救命稻草般死死攥紧护士的手,呼吸慢慢均匀下来。
  在以后的日子里,那位护士像一位真正的妈妈那样,寸步不离地守在女孩病床前,握着她的手,给她说话、讲故事、轻轻地唱歌……
  直到那女孩完全醒过来。
  医生说: “她能醒过来是个奇迹。”
  女孩说: “我感觉到妈妈用一双温暖的手,一直牵着我,一直牵着我,把我从一个黑黑的冰凉的井里拉上来……”
  人们把赞扬的目光投向那位充满爱心的护士,护士的脸微微红了说:“我记得读过一句名言,母爱可以拯救一切!”
  是啊,我们每一个人脆弱的生命,不都是在母爱的呵护、牵引下坚强起来的吗?母爱的力量就是我们生的力量啊!
  我在感叹母爱伟大的同时,更加钦佩那位年轻的护士奉献母爱的勇气。

 

   Forto de Patrina Amo

 

 Chen Yunquan

 

  Tiujare, mia malpliaĝa frateto enhospitaliĝis pro vundiĝo, kaj mi  prizorgis lin tie. En la sama ĉambro estis knabino, kiu vundiĝis pro trafika akcidento. Ŝi neniam rekonsciiĝis de duonsveno ekde enhospitaliĝo.
  En duonsveno ŝi senĉese vokis, “Panjo! Panjo!”
  Sidante ĉe ŝia lito, ŝia patro malĝojmiene rigardis ŝin baraktanta en doloro, kaj povis trovi nenian metodon por helpi ŝin. Nur aŭdiĝis lia senĉesa petado al kuracisto, “Savu mian filinon, bonvolu savi mian filinon!”
  Li tute ne sciis, ke la kuracisto jam uzis ĉiajn eblajn medikamentojn. Kaj ĉe la flanko de pacientoj, kelkfoje ili bezonas sian propran memsavadon. Ĉu ŝi povas postvivi, tio dependas de ŝia soifo al plua vivo en tiu ĉi mondo.
  Juna flegistino demandis la viron, “Kie estas ŝia patrino? Kial vi ne alvenigas ŝin?”
  Li mallevis sian kapon kaj diris mallaŭte, “Ni jam eksedziĝis delonge, kaj mi neniel kapablis trovi ŝin.”
  La flegistino kuntiris siajn brovojn kaj sidiĝis silente ĉe la knabino. Prenante la malvarman maneton de la knabino en la sia, ŝi diris tenere, “Mia kara, jen panjo estas ĉe vi.”
  La viro levis sian kapon kaj ekrigardis mirigite al la flegistino.Tuj poste, kun dankemaj larmoj sur la vizaĝo, li diris, “Dankon, Dankegon al vi!”
  Ĉiufoje, kiam la knabino vokis “Panjon”, la flegistino respondis al ŝi, kvankam ŝi estis preskaŭ tiel aĝa kiel la knabino kaj ankoraŭ ne edziniĝis.
  La knabino firme tenis la manon de la flegistino kvazaŭ dronanto kaptus lpajlon. Iom post iom ŝia spiro egalritme normaliĝis.
  Ekde tiam, la flegistino kondutis vere kiel ŝia patrino, ĉiam restis ĉe ŝi, prenis ŝian manon en la sia, senĉese alparolis, rakontis kaj kantis tenere al ŝi…
  Tio daŭris ĝis tiam, kiam la knabino rekonsciiĝis el la duonsveno.
  La kuracisto diris, “Vere mirakle, ke ŝi povas rekonsciiĝi.”
  La knabino diris, “Mi sentis, ke mia panjo kondukas, kondukas min ĉiam per siaj varmaj manoj kaj eltiris min el puto malvarma kaj malluma…”
  Oni ĉiuj turnis sian laŭdan rigardon al la amema flegistino. Ŝi diris kun iom ruĝiĝantaj vangoj, “Mi memoras, ke mi iam legis maksimon: Ĉion la patrina amo povas savi!”
  Jes, prave. Ĉu la fragila homa vivo ne fortiĝas pro la kondukado kaj flegado de la amplena patrina? La forto de patrina amo ja estas forto por nia vivo.
  Kiam mi laŭdas la grandecon de la patrina amo, mi des pli admiras al la flegistino ŝian kuraĝon oferi sian patrinan amon.

                                                   elĉinigis   Ebudhano

                                                                      返回目录