学译园地

Lerni

Tradukadon


 

世界语

巴   金

   上一篇《随想》还是在病院里写成的。出院不久我到北欧去了一趟,出国前我又患感冒,到达斯德哥尔摩时,发了支气管炎,有了上次的教训,我就老老实实地对我国驻瑞典使馆的同志讲了。晚上有一位从上海来进修的医生给我治疗。第二天使馆的同志们给我送稀饭、送面条、送水果来,我在旅馆里也感到了家庭的温暖。前一天我下飞机的时候还以为自己到了一个陌生的城市,第二天我却见到了这么多的亲人。在瑞典的首都我住不到两个星期,可是我过得轻松愉快。离开这个由无数个小岛构成,由七十多道桥连接起来的风景如画的和平 城市的时候,我觉得自己是个健康的人。

  我是去出席第六十五届国际世界语大会的。我究竟在什么时候开始学习世界语,我自己也讲不清楚,可能是一九一八年,即五四运动的前一年,也有可能是一九二一年。但是认真地学它,而且继续不断地学下去,却是一九二四年到一九二五年的事情。我在南京上学,课余向上海世界语书店函购了一些书,就一本一本地读下去,书不多,买得到的全读了。因为是自修,专门看书,说话不习惯。后来我到法国常和两三个朋友用世界语通信。一九二八年十二月初我回到上海,住在旅馆里,友人索非来看我,他当时还担任上海世界语学会的秘书或干事一类的职务。他说:“学会的房子空着,你搬过来住几天再说。”我就搬了过去,在鸿兴坊上海世界语学会的屋子里搭起帆布床睡了将近半个月,后来在附近的宝光里租到屋子才离开了鸿兴坊。但从这时起我就做了学会的会员,不久又做了理事,也帮忙做一点工作。我还根据世界语翻译了几本书,如意大利爱·德·亚米西斯的独幕剧《过客之花》、苏联阿·托尔斯泰的剧本《丹东之死》、日本秋田雨雀的独幕剧《骷髅的跳舞》、匈牙利尤利·巴基原著的中篇小说《秋天里的春天》。一直到一九三二年“一·二八”事变,日军的炮火使鸿兴坊化为灰烬,我才搬出了闸北,上海世界语学会终于“消亡”,我也就离开了世界语运动。

  在十年浩劫中“四人帮”用“上海市委”的名义把我打成“不戴帽”的“反革命”,剥夺了我写作的权利。我后来偷偷地搞点翻译,空下来时也翻看家里有的一些世界语书,忘记了的单字又渐渐地熟悉起来,我仿佛回到了青年时代,对世界语的兴趣又浓了。所以我出席了今年举行的国际世界语大会。几十年前我就听人讲起这样的国际大会。在上海世界语学会里我只是偶尔听见人用世界语交谈。现在来到大会会场,会场内外,上上下下,到处都是亲切的笑脸,友好的交谈,从几十个国家来的人讲着同样的语言,而且讲得非常流畅、自然。在会场里人们报告、讨论,用世界语就像用本民族语言那样地纯熟。坐在会场里,我觉得好像在参加和睦家庭的聚会一样。对我来说这是第一次,但是我多年来盼望的、想象的正是这样,我感到遗憾的只是自己不能自由地使用这种语言,它们从别人口里出来像潺潺的流水,或者像不绝的喷泉;有时又很像唱歌或者演奏乐曲,听着听着甚至令人神往,使人陶醉。但是它们从我的嘴里出来,却像一些不曾磨光的石子堵在一处,动不了。不过我并不灰心,我们中国代表团里的年轻人讲得好,讲得熟。他们交了不少新朋友,他们同朋友们谈得很融洽,希望在他们的身上。

  我去北欧前,友人几次劝我不要参加这次大会,甚至在动身前一两天,还有一位朋友劝阻我,他认为我年纪大了,不应当为这样的会奔波。他们都没有想到这些年,我一直关心国际语的问题,经过这次大会,我对世界语的信念更加坚强了。世界语一定会成为全体人类公用的语言。

  中国人把Esperanto称为“世界语”,我认为这种译法很好。经过九十三年的考验,波兰人柴门霍甫大夫创造的Espe ranto成了全世界人民所承认的惟一的“世界语”了。它已经活起来,不断地丰富、发展,成了活的语言。我开始学习世界语的时候只有一本薄薄的卡伯(Kabe)博士的字典,现在我可以使用一千三百页的插图本大字典了。世界语的确在发展,它的用途在扩大,参加大会的一千七百多人中间,像我这样的老年人只占少数,整个会场里充满了朝气,充满了友情。

  在斯德哥尔摩我还有一些瑞典朋友,因此我也有不少会外活动。朋友们见面首先问我关于世界语的事情,他们不大相信它会成为真正的“世界语”。我便向他们宣传,说明我的看法:世界语一定会大发展,但是它并不代替任何民族、任何人民的语言,它只能是在这之外的一种共同使用的辅助语。每个民族都可以用这种辅助语和别的民族交往。我常常想:要是人人都学世界语,那么会出现一种什么样的新形势,新局面!倘使在全世界就像在大会会场一样,那该有多好!世界语是易学易懂的,这是人造语的长处,不仅对于欧洲人,对于我们亚洲人,对其他的民族也是如此。但即使是人造语吧,它既然给人们使用了,活起来了,它就会发展、变化,而且一直发展、变化下去,由简单变为复杂,由贫乏变为丰富、更丰富……而且积累起它的文化遗产……

  从国际世界语大会的会场,回到上海西郊的书斋,静夜里摊开那本厚厚的世界语大字典,我有很多的感想。想到我们的文字改革的工作,我不能不发生一些疑问:难道我们真要废除汉字用汉语拼音来代替吗?难道真要把我们光辉的、丰富的文化遗产封闭起来不让年轻人接触吗?我并不完全反对文字的简化,该淘汰的就淘汰吧,但是文字的发展总是为了更准确地表达人们的复杂思想,决不只是为了使它变为更简单易学。在瑞典、在欧洲、在日本……人们每星期休息两天,难道我们中国人就永远忙得连学习的工夫也没有!忙得连多认一两个字的时间也没有!忙得连复杂的思想也不会有?!我们目前需要的究竟是提高人民的文化水平,还是使我们的文字简单再简单,一定要鬥斗不分、麵面相同?我不明白。在九亿人口的国家里,文字改革是大家的事情,慎重一点,听听大家的意见,总没有害处。

24-08-1980

 

          Pri Esperanto

                     Bakin

La lasta peco de Penseroj estis verkita en malsanulejo. Nelonge post elhospitaliĝo, mi veturis al Norda Eŭropo. Antaŭ mia veturado eksterlanden, mi malvarmumiĝis, kaj kiam mi atingis Stokholmon, mi suferis de bronkito.

Por la malsana turmentado de lasta fojo, mi alparolis al la kamaradoj de la ĉina ambasadorejo en Svedio pri mia nuna malsano. Vespere ŝanhajano, kiu studis tie, venis por kuraci min. La sekvantan tagon, la kamaradoj de la ambasadorejo alportis kaĉon, nudelojn kaj fruktojn al mi. Mi sentis familian varmon eĉ en la hotelo. Antaŭan tagon, kiam mi elflugmaŝiniĝis, mi pensis, ke mi atingis landon tute fremdan al mi. La duan tagon mi jam vidis tiom da karuloj. Kvankam mi loĝis malpli ol du semajnoj en la sveda ĉefurbo, mi vivis senzorge kaj plezure. Ĉe la momento, kiam mi forlasis la pitoreskan kaj pacan urbon konsistantan el sennombraj insuletoj kaj ligitan per pli ol sepdek pontoj, mi eĉ sentis, ke mi estas en bona sano.

Mi veturis tien por ĉeesti la 65-an UK. Nun mi ne estis tiel klara, kiam mi eklernis Esperanton, eble de 1918, la antaŭa jaro de la Movado de la kvara de Majo (1919), aŭ eble de 1921. Tamen mia konstanta kaj serioza lernado de Esperanto okazis dum 1924 kaj 1925. Tiam mi lernis en Nankino. En mia postkursa tempo, mi legis unu post alia librojn poŝte aĉetitajn de Esperanta Librejo en Ŝanhajo, kaj finlegis ĉiujn aĉeteblajn, kvankam malmultajn. Kiel memlernanto, mi nur legis, nekutima al parolado en Esperanto. Poste mi korespondis kun du aŭ tri francaj amikoj. Je la komenco de decembro, 1928, kiam mi revenis al Ŝanhajo, en hotelo min vizitis Sofio, mia amiko, kiu siatempe servis kiel sekretario aŭ konsilanto de Ŝanhaja Espernto-Asocio. Li diris al mi, “La domo de la asocio estas vaka. Kial ne transloĝi tien por kelkaj tagoj?” Tion mi faris. Endome de la asocio situanta en Strateto Hongxingfang, mi loĝis tie per kanvasa faldebla liteto por proksimume duonmonato. Post kiam mi luis domon en strateto Baoguang, mi forlasis Strateton Hongxingfang. De tiam, mi fariĝis ano de la asocio, kaj iom poste ties konsilanto, kaj ankaŭ donis helpon al la asocio. Intertempe mi elesperantigis kelkajn librojn kiaj unuakta teatraĵo La Floro de la Pasinto de de itala E. Amicis, dramo Morto de Danton de soveta A. Tolstoj, Danco de Skeletoj de japana Uĵaku Akita, kaj originala romaneto Printempo en Aŭtuno de hungara Julio Baghy. Ĝis kiam, okaze de la evento “la 18-a de Januaro”, la kanonfajro cindrigis la strateton Hongxingfang, mi transloĝiĝis el Zhaibei, norda distrikto de Ŝanhajo. Pro “forpereiĝo” de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, mi forlasis la lokan E-Movadon.

Dum la dek-jara terura plago (Kultura Revolucio — tradukinto), “Kvarpersona Bando” pere de Ŝanhaja Kompartia Komitato kondamnis min kiel “kontraŭrevoluciulon” nominalan kaj neniigis min je la rajto de verkado. Poste mi faris kelkajn tradukojn en sekreto kaj, neokupite, foliumis Esperantajn librojn troveblajn en mia hejmo. Kaj iom post iom la Esperantaj vortoj, kiuj mi jam forgesis, fariĝis konataj al mi. Ŝajnis, ke mi kvazaŭ troviĝis en miaj junaj tagoj, kaj pli grandiĝis denove mia intereso pri Esperanto. Pro tio, mi ĉeestis al ĉijara UK. Antaŭ dekoj da jaroj, mi aŭdis pri tia universala kongreso. Kaj kiam mi estis en la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, mi aŭdis okazajn babilojn en Esperanto. Sed nun en kaj ekster la kunvenejo ĉie vidiĝis intimaj kaj ridetantaj vizaĝoj, kaj ĉie aŭdiĝis amikaj babiladoj, tre fluaj kaj naturaj, en la sama lingvo, kvankam tiuj babilantoj devenis de kelkdekaj landoj. En la kongresejo, oni prelegis kaj diskutis Esperante tiel sperte kiel ili faris en siaj propraj lingvoj. Sidante tie, mi ŝajne sentis, ke mi partoprenas en harmonia familia kuniĝo. Tio estis la unua fojo por mi, sed tio, kion mi sopiris al kaj imagis por multaj jaroj, estis tia okazo. Mi sentis bedaŭron, ke mi ne povas libere uzi ĉi tiun lingvon. Iliaj paroloj en Esperanto kvazaŭ fluus senĉese el fonto aŭ eligus kantojn kaj ariojn, kio estis vere raviga. Tamen Esperantaj vortoj el mia buŝo senmoviĝis kvazaŭ

nepoluritaj ŝtonetoj amasigitaj. Sed mi ne seniluziiĝis, ĉar la junuloj el la Ĉina Delegacio parolis flue kaj prete. Ili faris multajn amikojn kaj babiladis harmonie kun tiuj. Ili estis surmetitaj per nia espero.

Antaŭ ol mi forveturis al Norda Eŭropo, amikoj deadmonis min partopreni la kongreson, kaj unu amiko eĉ detenis min, konsiderante, ke mi ne devu sin okupi tiamaniere pro mia granda aĝo. Tamen ili neniel imagis, ke dum ĉi tiuj jaroj mi donis konstantan atenton al la problemo de internaciaj lingvoj. Pere de ĉifoja kongreso, mia kredo pri Esperanto plifortiĝos. Esperanto certe fariĝos la universala lingvo por la tuta homaro.

Ĉinoj nomas Esperanton Shi Jie Yu (monda lingvo), kiu estas bona esprimo miaopinie. Post 93-jara provado, Esperanto kreita de polo Zamenhof jam fariĝis la sola Shi Jie Yu agnoskita de la tutmonda popolo. Ĝi senĉese riĉiĝas, disvolviĝas kaj fine postviviĝas kiel vivanta lingvo. Kiam mi eklernis ĝin, nur maldika vortaro kompilita de Kabe disponeblis, sed nun mi povas uzi Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto kun pli ol 1300 paĝoj. Ververe Esperanto disvolviĝas kaj ĝia aplikado pliampleksiĝas. La maljunuloj kiel mi okupis nur malmulton de pli ol 1700 partoprenantoj. La kongresejon regis vigleco kaj amikeco.

Por renkonti miajn svedajn amikojn en Stokholmo, mi devis partopreni en nemalmultaj aktivadoj ekster la kongresejo. Ĉe renkontiĝo, antaŭ ĉio ili demandis al mi pri Esperanto, dubante, ĉu ĝi povos fariĝi vera Shi Jie Yu. Pro tio, mi diskonigis ĝin kaj klarigis mian opinion, ke ĝi certe disvolviĝos grandpaŝe, sed ĝi ne anstataŭigos la lingvojn de ajnaj nacioj kaj popoloj kaj nur fariĝos ekster tiuj lingvoj la helpa lingvo komune uzata, kiun ĉiu nacio povos per ĝi komuniki kun la alia. Mi ofte pensas, ke se ĉiuj lernu ĝin, certe novaj situacio kaj stadio aperos. Se la tuta mondo estus la kongresejo de Esperanto! Kun multaj avantaĝoj kiel aliaj artefaritaj lingvoj, ĝi estas facile lernebla kaj komprenebla, ne nur por eŭropanoj, sed ankaŭ por ni azianoj kaj aliaj nacianoj. Ĉar ĝi, kiel artefarita lingvo, viviĝas surbaze de uzado, ĝi certe evoluiĝos kaj ŝanĝiĝos por ĉiam, de simpleco al komplikeco, de malriĉeco al riĉeco kaj plia riĉeco, tiel ke, ĝi povos akumuli sian kulturan heredaĵon…

Reveninte de la kongresejo de Esperanto al mia kabineto en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Ŝanhajo, mi naskis multajn pensojn antaŭ la malfermita dika PIV en la kvieta nokto. Je la penso de reformado de ĉinaj ideografiaĵoj, mi ne povis ne elmeti kelkajn dubojn. Ĉu ni vere abolos nunajn ideografiaĵojn kaj adoptos la Hanlingvan Fonetikon anstataŭe? Ĉu ni povus deteni niajn junajn generaciojn de nia brila kaj riĉa kultura heredaĵo? Mi ne tute oponas kontraŭ loa reformado de ĉinaj ideografiaĵoj. Tio, kio devas esti forigital, foriĝu! Tamen la reformado kaj disvolvigo de la lingvo celas precizan esprimadon de pli komplikaj pensoj de homoj, sed ne nur simplan kaj facilan lernadon. En Svedio, Eŭropo, Japanio…, oni havas du tagojn por ripozo, kaj ĉu ni ĉinoj eĉ ne havus tempeton por lernado pro okupiteco, ĉu ni eĉ ne havus tempeton por lerni unu aŭ du vortojn, ĉu ni eĉ ne kovus pli komplikajn pensojn pro okupiteco, ĉu ni nuntempe bezonas plialtigon de la popola klerigo aŭ troan plisimplitigon de nia lingvo? Mi vere ne komprenas. En la lando kun pli ol naŭ cent milionoj da loĝantoj, la reformado de la lingvo devas esti farita de ĉiuj. Estas ne malbone, se ni diskrete aŭskultas al alies opinioj.

24-08-1980                                                            tradukis Vejdo

 

                                                                      返回目录