学译园地 |
Lerni Tradukadon |
海上的日出
|
Sunleviĝo sur la Maro Bakin Por spekti sunleviĝon, mi ofte ellitiĝis frue. Tiun tagon ankoraŭ ne plene tagiĝis. Regis absoluta kvieto. Aŭdiĝis nur bruo de la ŝipo. La ĉielo prezentis la koloron de tre, tre pale bluo. Jen ĉe la horizonto, en palpebrumo ekaperis streko da matenruĝo, kiu malrapide larĝiĝis. Do mi direktis mian fiksitan rigardon tien. Vere post momenteto videblis malgranda duona vizaĝo de la suno, ja ruĝa, sed sen radianta lumo. Kvazaŭ kun peza ŝarĝo, ĝi penis leviĝi paŝon post paŝo malrapide, kaj fine, ĝi puŝiĝis tra nuboj kaj elsaltis el la mara surfaco, kun aminda ruĝ-koloro. en tempeto, la malhela ruĝa rondaĵo abrupte sendis okulfrapan brilon, kiu dolore pikis la okulojn. Tuj la nubpecoj ĉirkaŭ ĝi varias per kolora lumo. Kelkfoje la suno iris en nubaron kaj ĝiaj radioj sin pafis malsupren tra nuboj kaj sin direktis al la akva surfaco. Tiukaze estis ne facile distingi la akvon disde la ĉielo, ĉar nur brila lumo okupis mian vidon. Kelkfoje amasiĝis grizaj nuboj, tre dikaj, kaj oni ne povis vidi la elirantan sunon. Tamen ties radianta lumo, tra la peza sieĝo de grizaj nuboj, borderis orkolore la nubpecojn. Kaj pli poste, ĝi traboris la pezan sieĝon malrapide kaj ekaperis sur la ĉielo, farbante la grizajn nubojn purpure aŭ skarlate. Tiam tio, kio brilas, estis ne nur la suno, la nuboj kaj la marakvo, sed ankaŭ mi mem fariĝis brila. Ĉu tio ne estas granda spektaklo? jan. de 1927
tradukis
Hongjia
|