学译园地 |
Lerni Tradukadon |
“谁是我的亲母?”
|
neniam perdigus Grace-n. Kiam mi ordigis la litĉambron, lumo de la matena suno oblikve filtriĝis. Zumante arion, mi ĝoje faris purigadon Ĉe tiu momento mi sentis, ke iu staras malantaŭ mia dorso. Ŝi estis Lisa, nia 15-jara filino. Ŝi surhavis iom strangan mienon. “Kia surpriziĝo, Lisa,” mi demandis, “kian aferon vi havas?” “Kiu finfine mi estas?” ŝi demandis. Malvarmo kuris tra mia spino. “He! Vi estas Lisa Thompson, ĉu ne?” mi respondis, altrudante rideton. “Ne! Mi volas demandi, KIU finfine mi estas,” maltrankvileco ludis sur ŝia vizaĝo. Ŝin adoptis mi kaj mia edzo Rue. Kiam ŝi estis kvar-jara, ni jam diris al ŝi pri adoptado. Ekde tiam, ŝi ŝajnis kompreni nian sinceran amon al ŝi. Kelktempe mi deziris, ke ŝi montru sian ardan amon al ni. Malgraŭe ŝi ĉiam montris sin obeema kaj dolĉa. “Kiuj estas miaj gepatroj?” ŝi ekploris. “Nu, Lisa, vi scias, ke ni adoptis vin, sed mi kaj via patro estas viaj…” “Vi ambaŭ ne estas miaj propraj gepatroj nek vi mia propra patrino! Mi volas scii, kiu ŜI estas.” “Mi ne scias, Lisa.” “Vi ja scias!” ŝi insistis, grincante dentojn kaj retenante larmojn. “Vi ne lasas min scii, kiu ŜI estas.” Ŝi kolerege eliris, kaj mi falis sur la liton deprimite. La sceno antaŭ dekkvin jaroj reaperis antaŭ miaj okuloj. Kuracisto admonis min pri adoptado. Li diris, “Kelkaj adoptitoj neniam volas scii, kiuj estas iliaj propraj gepatroj, dum aliaj ĉiumaniere trovas la solvon.” Mi vere ne volis scii, kiu ŝia propra patrino estas. Laŭ mia rememoro, iun frumetenon de sunbrila septembro, mi ĉirkaŭprenis tri-tagan nov-naskiton. Kompreneble ĝi estis naturdotitaĵo al mi. Tiam mi jam aĝis 36-jara. Ekde mia geedziĝo antaŭ 17 jaroj, mi estis preĝanta havigi al mi “Lisa-n”. Sur la leĝa dokumento skribiĝis nur la nomo de ŝia patro. Mi ne komprenis, kial ŝi peneme provas serĉi sian patrinon. Ni nur sciis, ke ŝi jam eltrovis sian naskiĝateston kaj vizitis la kuraciston, kiu akuŝigis ŝian patrinon, konsultis advokaton, faris vizitojn al la amikoj de sia familio, kaj eĉ trovis, ke la rekordo konservita en la juĝejo pri ŝia naskiĝo ne estas malferma al la publiko, sed ŝi ne ĉesis sian penadon. Ekde tiam ŝi maltrankviliĝis tagon post tago. Pro tio, ŝi postrestiĝis en lerneja studado kaj fariĝis retenema kaj malvarma al mi kaj Rue. Ŝi ofte konsultis psikologian kuraciston, sed vane. En la somero de ŝia dekoka jaro, ŝi falis en terure surprizigan rankoron. “Se mi ne sukcesos malkaŝi, kiu mi estas kaj al kiu mi apartenas, mi neniel trankviliĝos…” ŝi ofte diris. Ŝiaj vortoj tranĉis mian koron. Ĉu mi estas tiel malica patrino? Se ŝi eltrovos sian propran patrinon, ĉu ŝi firme rompos la rilaton kun ni aŭ ne? Iun sufoke varman posttagmezon, suprenirinte la etaĝon, mi trovis ŝian ĉambropordon fermita, al kio mi jam kutimiĝis. Mi fluster diris, “Hola, Lisa! Kial vi fermas vin ene tiamaniere? Vi scias, ke ni amas vin. Ni nur esperas, ke vi fartu bone.” Mi retropaŝis kaj tenis la balustradon malantaŭ mi. “Ni esperas, ke vi fartu bone,” mi ĵus diris. Lisa volas sciiĝi pri siaj propraj gepatroj, kio estas bona afero. Mi jam enmetas ŝin en la ĉirkaŭprenon de mia egoisma amo. Se mi havas plenan konfidon pri Lisa kaj mi mem, ĉu mi devas neniigi tian ĉirkaŭprenon? Ĉe la supro de la ŝtuparo, en morta silento, ideo kaptis min —— ĉu mi jam amas ŝin ĝis tia grado, ke mi volontus priserĉi ŝiajn gepatrojn por ŝi? Malvarma tremo kuris tra mia korpo. Se mi eltrovos ilin, mi eble perdos ŝin. Nun mi jam klare komprenis, ke mi povas fari nenion alian ol fari tian riskon pro mia profunda amo al ŝi. Post kelkaj semajnoj, mi kaj Rue petis helpon ĉe agentejo de privata detektivo. “Ni volas, ke vi eltrovu la proprajn gepatrojn de mia filino,” diris Rue. Post nia rehejmreveno per aŭto, ni jam sentis la venontan perdiĝon de nia filino. Informo venis je unu semajno antaŭ Dankofesto. “Mi jam eltrovis ilin,” diris la detektivo, “La propraj gepatroj de via filino kune vartis la infanon por dek tagoj antaŭ ol ili geedziĝis. Tamen ili eksedziĝis kelkajn monatojn antaŭe. Jen estas la nomo, adreso kaj nova telefonnumero de ŝia propra patrino.” Ĵetinte rigardon al la nomo, mi ŝtoniĝis, ne sciante, ĉu mi povos elteni tion aŭ ne. Tri tagojn poste Lisa babiladis telephone kun sia propra patrino por pli ol duonhoro, kaj poste ŝi hasteme supreniris, dirante, “Ŝi volas veni ĉi tien.” “Morgaŭ ŝi venos vidiĝi kun mi!” ŝi kriis. Mi konfuziĝis pro la tuj okazonta vizito. Mi murmuris, “Mia Ĉielo, ne perdigu ŝin de mi!” Stupore mi aŭskultis al ŝi pri ŝia grandioza plano por renkonti ŝian patrinon en la bazaro. “Kaj poste mi venigos ŝin ĉi tien,” ŝi daŭrigis. Mi kapbalancis. La sekvan matenon, Lisa eliris tre frue. Sidante ĉe la tablo en kuirejo, mi preĝadis, ke Dio donu al mi forton por akcepti ŝian propran patrinon kaj kompreni ŝia afekcion al ŝia patrino. Subite ili aperis ŝultron ĉe ŝultro ĉe la pordo: la sama staturo, la samaj okuloj kaj la same sukcenaj haroj. Tiuj samecoj preskaŭ sufokis min. Okule mezurante la figuron de la juna virino, mi trovis, ke Lisa simple estas ŝia kopio. Mirige mi ŝajne havigis al mi la senton kvazaŭ ni estus malnovaj amikoj. Unu semajnon post Dankofesto, Lisa intervidiĝis kun unu el la du fratoj de sia patro. Ŝia mondo fariĝis pli kaj pli kompleta kaj ŝia penema priserĉado pri ŝia identeco venis al la fino. Ja ŝia animstato iom post iom stabiliĝis, dum duboj pleniĝis en mia koro: Kion mi faru nun? La duan de decembro, Lisa stiris aŭton por plezurigi sian patrinon la tutan tagon. Dum kelkaj tagoj, ŝi nenion diris al mi. Ŝi nur babiladis pri la vizito de sia patrino. Kiam mi vidis ŝin eliri, mi tre volus ĉirkaŭpreni ŝin, sed ŝi nur svingis sian manon flirte. Kiam ŝi revenis, mi mizere imagis, ke ŝi revenas nur por preni siajn havaĵojn. Laŭleĝe ŝi apartenas al ni, sed se ŝi aspiras al libereco, ĉu la leĝo efikus? La tago treniĝis longe kaj longe, kvazaŭ ĝi neniam finiĝus. Ĝis krepusko, mi aŭdis la aŭton halti kaj paŝojn proksimiĝi al la pordo. Kiam Lisa eniris la kuirejon, mi afektis nekomprenemon. “Ni tre ĝojas, ke vi revenas,” mi diris. Ŝi alproksimiĝis por ĉirkaŭpreni min. “Mi tre ĝojas, ke mi trovis miajn proprajn gepatrojn,” ŝi diris, “mi esperas amikiĝi kun ili por eterne, sed mi estas la via.” Ŝi firme ĉirkaŭprenis min, kaj flustris tiujn vortojn, kiujn ŝi ne diris antaŭe, “Mi amas vin, panjo, eĉ pli ol antaŭe.” Ni ĉirkaŭpreniĝis kune. Tiam mi fine venis al la vero: se iu volontas por aliaj forlasi tion, kion li tre trezoras, tia amo suferas nenian perdon kaj nur malfermas la pordon por bonvenigi la revenon de la amo, pli profunda amo ol antaŭe. esperantigis Hong
|