学译园地

Lerni

Tradukadon


 

             两个乞丐                    

                           

      威尔逊先生是商界的传奇人物,他四十岁时还是一无所有,不到三年就拥有了数十亿家产。他精明能干却怪异乖张,行事每每别出心裁随心所欲令人匪夷所思,几乎每天报纸的花边新闻里都有他的消息。     这天,威尔逊先生刚刚签下了一份价值上亿美金的订单,心里特别高兴。一高兴他的怪劲又上来了。在庆祝会开到半途的时候,他悄悄躲开了所有的随从,独自一人漫无目的地在大街上闲逛,突然看见路边一棵树下站着一个乞丐,双手托着一顶得脏看不出颜色的破帽子正向路人乞讨。

    威尔逊先生心里一动突发奇想:要是让这个乞丐突然间拥有一百万会是什么样子呢?这个大胆而刺激的想法令他兴奋不已。他立刻掏出一张价值一百万的金卡并在上面记下密码丢进了乞丐的破帽子里,然后若无其事地离开了。     转过街角,威尔逊先生还沉浸在自己眨眼间就创造了一个百万富翁的亢奋中,突然被什么东西绊了一下差点摔倒,扭头一看,竟又是一个约摸十一、二岁的小乞丐。小乞丐靠在路边的邮筒坐着,一双臭脚伸出老远,刚才就是让他的脚给绊的。小乞丐的左脸上从额头至下巴斜拉着一条伤疤,样子很是吓人。威尔逊先生的心里陡然生出无限同情,决定帮他一把。可他忘了自己身上是从不带现金的,搜遍了全身只有一枚一元的硬币。逊威尔先生有些不好意思:“对不起,我身上只有这点,如果你愿意,随时可以来找我!”说着威尔逊先生掏出一张名片连同那枚硬币一起丢进了小乞丐的破碗里。

   一晃二十年过去了。一天,一个名叫亨利的年轻人找上门来,点名要和威尔逊先生谈一笔生意,并且一再声明只和先生谈,否则就免谈。此时的威尔逊先生已将生意交给了儿子打理,除非特别重大的事情他才会出面。象亨利这种名不见经传的小人物他本不会见的,但亨利的怪异作派正合了他的味口,他决定亲自会一会这位不速之客。     亨利身材矮小,衣着朴实随意,惟左脸上一条斜拉的伤疤特别醒目。一望之下,威尔逊先生有似曾相识的感觉。但亨利带来的竟然是上亿元的大生意,威尔逊先生无暇细想,立刻收住心神进入了自己的角色。     没想到谈判出乎意料地顺利,威尔逊先生开出的条件几乎没有任何讨价还价便被接受了。做好了充分准备的威尔逊先生愣住了,不由得重又仔细地打量起亨利来。

    这时候亨利微笑着开口了:“尊敬的威尔逊先生,还记得二十年前你帮过的那个小乞丐吗?我等了二十年,今天特意来向你表达我的敬意,顺便还一样东西给你。”亨利说着从贴身的口袋里摸出一样东西恭敬地交给了威尔逊先生。威尔逊先生一看,竟是一张自己二十年前使用过的一种名片,由于年岁久远,已经发黄了。     亨利接着说道:“我想,我大约是世界上第一个也许是惟一一个乞讨时得到名片的人了。我实在是太幸运了!二十年来,我一直都对自己说,绝不能辜负了这份幸运,我真的做到了!”     威尔逊先生这时已完全想起来了,顿时惊喜万分,奔过去抱住亨利孩子似的转起圈来,那样子比他谈成了生意还不知要高兴多少倍!突然,威尔逊先生似乎想到了什么要紧的事,招呼也来不及打一声,丢开亨利就跑了。

    亨利笑着耸了耸肩,一点也不惊讶。     威尔逊先生来到了当年他施舍过一百万的地方。时代变迁,那条街上行人稀少已不复当年的繁华。威尔逊先生找到了当年那棵树,如今已是浓阴华盖了。他惊奇地发现那棵树下竟还站着一个乞丐双手托着一顶破帽子正向路人乞讨,这情景竟与二十年前完全一样。威尔逊先生捺住内心的激动走向那个乞丐。     “先生,你一直在这里乞讨的吗?”     “是的。”乞丐的眼皮都没动一下。     “你干嘛不换一个人多些的地方呢?”     “我干嘛要换?这儿可是我的福地!有人曾在这里给了我一百万!”乞丐说着眼里放出了光彩,象是说起了自己的辉煌往事一样。      威尔逊先生突然若有所失,转过身一声不响地走了。

 

 

 

Du Almozuloj

S-ro Vilson estis legenda figuro en komerca rondo. Je la aĝo de kvardek jaroj, li estis sengroŝa, sed en malpli ol tri jaroj li fariĝis miliardulo. Kvankam saĝa kaj kapabla, li tamen kondutis strange. Ĉio, kion li faris laŭ siaj bontrovo kaj originala elpenso, troviĝis ĉiam ekster oniaj atendo kaj kompreno. Ĵurnaloj aperigis liajn amuzajn novaĵojn preskaŭ ĉiutage.

Tiutage, li sentis grandan ĝojon, ĉar li ĵus sukcesis subskribi mendilon je la valoro de cent miliono da usonaj dolaroj. Lia ĝojego kondukis lin al stranga ideo. Meze en la celebrado pri la sukcesa negocado, li ŝtele evitis sin de siaj sekvantoj kaj sola iris sencele surstrate. Subite li trovis almozulon staranta sub arbo kaj almozpeti de pasantoj per mantenata difektita ĉapelo senkoloriĝinta.

S-ro Vilson tuj naskis strangan ideon: se oni havigos al la almozulo milionon da dolaroj, kia li fariĝos? Tiu kuraĝa kaj stimula ideo faligis lin en grandan ekscitiĝon. Li tuj elpoŝigis oran karton valorantan je miliono da dolaroj kaj, surskribinte la kodnumeron, ĵetis ĝin en lian difektitan ĉapelon. Post tio, li foriris kvazaŭ nenio estus okazinta.

Ĉirkaŭirinte la stratangulon, s-ro Vilson ankoraŭ droniĝis en ĝoja orgasmo pro sia kreado de milionulo en palpebruma tempo. Subite li preskaŭ stumbles de io sur la tero. Turninte sian kapon, li vidis dekunu-aŭ-dekdu-jaran almozuleton sidanta ĉe leterkesto, kun malbonodoraj kruroj etenditaj delonge, kiuj preskaŭ faligis lin. Sur lia maldekstre vango cikatro kuris oblikve de la frunto ĝis la mentono, impresante terure. S-ro Vilson tuj sentis senliman kompaton kaj decidis doni al li helpon. Tamen li forgesis, ke li neniam kunportas konstantan monon kun si. Traserĉinte ĉiujn poŝojn, li trovis nur unu moneron de dolaro. Sinĝene li diris, “Pardonon! Mi havas nur tiun moneron. Se vi volas, venu al mi je ajna tempo!” Dirante, li ĵetis sian nomkarton kaj tiun moneron en la difektitan bovlon de la almozuleto.

Dudek jaroj flugis. Iun tagon, junulo nomita Henriko sin turnis al la oficejo de s-ro Vilson, insistante, ke li interparolos pri negocado nur kun tiu mem, kaj ke li forlasos la negocado, se tiu ne venos persone. Tiam s-ro Vison jam transdonis ĉiujn komercajn aferojn al sia filo por administri, kaj krom se grava afero bezonis lian zorgon, li ne estis aperonta ĉe negocado. La nefaman vizitanton, kiel Henrikon, li ne devus persone akcepti, sed ties stranga konduto venis ĝuste en akordo kun lia plaĉo. Li decidis intervidiĝi persone kun tiu neatendita vizitanto.

Malaltstatura, Henriko surportis simplan kaj senĝenan vestaĵon. Tre okulfrapa montriĝis la cikatro oblikve kuranta sur lia vango, la cikatro, kiu donis al s-ro Vilson impreson de konateco. Ekster lia atendo, Henriko kunportis profitdonan negocon je valoro de pli ol cent milionoj da dolaroj, kaj s-ro Vilson komencis koncentri sian atenton sur la negoco, antaŭ ol pripensi en detaloj.

Oni ne atendis, ke la intertraktado iris glate. La kondiĉoj, kiujn s-ro Vilson elmetis, estis akceptataj preskaŭ sen marĉandado. Kvankam mense preta, s-ro Vilson ŝtoniĝis kaj aŭtomate ekis ekzameni Henrikon denove.

Tiam Henriko ekparolis, ridetante, “Estimata s-ro Vilson, ĉu vi ankoraŭ rememoras pri la amozuleto, kiun vi helpis dudek jarojn antaŭe? Mi atendas dudek jarojn. Hodiaŭ mi speciale venas por esprimi al vi mian respekton, kaj redonas ion al vi.” Dirante, li eligis aĵon el sia interna poŝo kaj rsespektplene ĝin prezentis al s-ro Vilson. Ĵetinte ekrigardon al ĝi, li trovis, ke ĝi estas unu el speco de nomkartoj, kiun li uzis antaŭ dudek jaroj, kaj ke pro longa tempo ĝi jam estas flaviĝinta. Henriko daŭrigis, “Mi pensas, ke probable mi estas la unua kaj ununura almozuleto, kiu ricevis nomkarton dum almozpetado. Mi vere estas bonsorta! Dum dudek jaroj, mi ĉiam admonis al mi mem, ke mi ne devu vaniigi la bonŝancon. Jen mi realigas mian deziron!”

Ĝuste nun ĉio spertita revenis en la memoron de s-ro Vilson. Kun granda ĝojo, li alkuris,  brakumis Henrikon kaj turnadis ronde kiel infano. Ŝajnis, ke li sentas multe pli da ĝojo ol lli sukcesis en negocado. Subite li kvazaŭe ekpensis pri io urĝa, kaj lasinte Henrikon, hastis for eĉ sen diri unu vorton. Henriko ŝultrotiris, montrante neniom da surprizo.

S-ro Vilson iris al la loko, kie li fordonis milionon da dolaroj. Kun forpaso de tempo, la strato ne aspektis homplena kaj prospera kiel antaŭe, kaj la folioj de tiu arbo pendis dense kiel baldakeno. Li surprise trovis, ke sub la arbo staras eĉ la almozulo kun difektita ĉapelo en manoj por peti de pasantoj. Jen la sama sceno kiel antaŭ dudek jaroj! Retenante sian ekscitiĝon, s-ro Vilson alpaŝis al la almozulo. “Ĉu vi ĉiam almozpetas ĉi tie, s-ro?” “Jes.” La almozulo eĉ ne movetis sian palpebron. “Kial vi ne ŝanĝas ĉi tiun lokon por alia homplena loko?” “Kial ŝanĝi? Ĉi tie estas mia benita loko! Iu donis al mi eĉ milionon da dolaroj!” Radiis liaj okuloj, kiam li parolis, kvazaŭ li fanfaronus pri sia pasinta gloro. S-ro Vilson sentis subitan perdiĝon kaj, sin turninte, foriris silente.

el: www.wxwx.cn                                 

                                                          elĉinigis  Soneto

                                                                      返回目录