学译园地 |
Lerni Tradukadon |
老人和小鸟
沐 沐
老人独居。乡下的房子院子很大,老人种满花花草草,每天浇水,施肥,精心照料。
|
Maljunulo kaj Birdo
Mu Mu
Maljunulo loĝas sola en tre granda ĝardeno, kie li kreskigas diversspecajn florojn kaj herbojn, kaj zorgeme akvumas kaj strekumas ilin ĉiutage. Kvankam lia domo situas ĉe la strato, malmultaj vizitantoj venas. Kiam li estas neokupita, li ŝatas kuŝi sur la kuŝseĝo kun fermitaj okuloj, aŭskultante okaza bruon de pasantaj veturiloj kaj homoj ekster la muro. Iutage birdo kun flave verda plumaro enflugis en la korton trans la dekoloriĝinta muro, eligante sonoran ĉirpadon. Ĝi rondflugis sub la tegmentrando, kvazaŭ vivigante la tutan korton. Vidinte tion, la maljunulo tre ĝojis. Li rapideme alportis milion el la domo kaj surŝutis per milion la tutan korton por manĝigi ĝin. De tiam la maljunulo ekhavis kompanieton. Ĉiun frumatenon, la birdo alflugis kaj rondflugis kelkfoje sub la tegmentrando. Li disŝutis milion. Ĝis kiam ĝi manĝis sufiĉe, ĝi forfalis sur lian ŝultron por ripozi iom, kaj forflugis ĉirpe, frapante siajn flugilojn. Iutage la maljunulo ekhavis subitan ideon restigi ĝin. Li etendis sian manon kaj kaptis la birdon ripozantan sur sia ŝultro. Ĝojplene li hastis en la domon por trovi kaĝon. Baraktante en lia mano, ĝi sukcesis eskapi tra la pordo pro lia neatentemo. Rigardante la senspuran ĉielon, li, kun malespero, staris tie por longa tempo. Por pluraj tagoj la birdo ne alflugis. Krom akvumi kaj sterkumi, li dronis en stuporo, kuŝante sur la kuŝseĝo. Iun frumatenon, li estis vekita de pepado de birdo. Tra la fenestra vitro, li vidis flavverdan birdon rondflugis en la korto. Li hasteme malfermis la pordon kaj disŝutis milion sur la korto. Li sentis tiel grandan ĝojon, ke li eĉ ne povis fermi sian buŝon. Post kiam la birdo sin manĝigis kaj ripozis sur lia ŝultro kiel kutime, ĝi neniel atendis, ke li mane kaptis ĝin denove. Kun baraktanta birdo en sia firma manpreno, li hasteme eniris la domon por preni kaĝon. Fine, kiam li trovis la kaĝon, li eligis longan spiron. La bambuplektita kaĝo, per kiu li estis teninta birdon, kiu forfuĝis poste, estis taŭga loĝejo por la flavverda birdo. Kiam li estis malstreĉonta sian prenon kaj metonta ĝin en la kaĝon, li trovis, ke ĝi paceme kuŝas en lia mano kun fermitaj okuloj. Li metis ĝin sur la ebenan teron de la korto kaj kuŝigis sin en la kuŝseĝon. Li fermis siajn okulojn, en kiuj malklaraj larmoj ruliĝis. Kato enkuris kaj, buŝe kaptinta la birda kadavron, forkuris senspure. La suno leviĝis kaj disŝutis siajn radiojn en al tuta korto.
elĉinigis Kuliano
|