学译园地 |
Lerni Tradukadon |
繁星 巴 金
|
Steloj Bakin Mi ŝatas lunan nokton, ankaŭ la ĉielon punktitan per steloj. Antaŭe, kiam mi ĝuis, en la korto, refreŝigan malvarmeton en juliaj kaj aŭgustaj noktoj, mi tre ŝatis pririgardi la dense diŝutitajn stelojn sur la ĉielo. Kun fiksita rigardo al la ĉielo, mi emis forgesi ĉion, kvazaŭ mi revenus al la sino de la patrino. Mia loĝejo en Nankino, kie mi vivis antaŭ tri jaroj, havis malantaŭan pordon. Ĉiunokte, kiam mi ĝin malfermis, mi vidis kvietan nokton. Malsupre estis legoma ĝardeno, dum supre pendis la malhele blua ĉielo dense punktita per steloj. Kvankam stela lumo aspektis febla, ni tamen havigis al ni la senton, ke lumo ekzistas ĉie. Tiutempe mi estis leganta libroj pri astronomio, kaj mi sciis pri kelkaj steloj. Ŝajnis, ke ili ofte interparolas kun mi, kiel miaj amikoj. Kaj nun sur la maro, ĉiunokte mi rigardis stelojn vizaĝ-al-vizaĝe, kaj mi jam konatiĝis bone kun ili. Dorse kuŝante sur la ferdeko, mi direktis mian rigardon al la ĉielo, sur kiu flosis sennombraj steloj jen brilantaj jen mallumantaj. La ŝipo moviĝis, ankaŭ la steloj. Ili troviĝis tiel malalte, ke mi sentis, ke ili vere estus falontaj ĉe moveto. Mia vido fariĝis malklaraj iom post iom. Mi ŝajnis vidi sennombrajn lampirojn, kiuj ronde flugis ĉirkaŭ mi. La nokto sur la maro estis milda, kvieta kaj sonĝsimila. Rigardante tiujn konatajn steloj, mi sentis, ke ili ŝajnas palpebrumi al mi kaj mi aŭdis ilian flustron. Ĉion mi forgesis tiumomente. En la sino de steloj mi profunde dormadis kun rideto. Mi sentis, ke mi, kiel bebo, dormas en la sino de la patrino. Iun nokton, la brito, kiu enŝipiĝis ĉe Kolombo, montris al mi la Koloson sur la ĉielo. Fingre montrante, li eksplikis: tiuj kvar brilaj steloj estas la kapo, la malsupraj kelkaj estas la korpo, tiuj kelkaj estas la manoj, tiuj aliaj estas la kruroj kaj piedoj, kaj aliaj tri konsistigas la zonon. Post lia klarigo, mi vere vidis la Koloson sur la ĉielo tre klare. Jen la Koloso estas kuranta! jan. de 1927 tradukis Wen Zhuan
|