学译园地

Lerni

Tradukadon


 

看   病

 

木子山高

 

 我这个人天生少病,身体多好说不上,至于医院,若不是那年表姨来检查身体,我真的没有多少印象。

  表姨是我老家的亲戚,一家子七、八口人,单靠几处小的可怜的茶园生活,日子过得很清苦。那次,她来的时候,满身穿着破旧的粗布衣裤,面容很憔悴,见我们的眼神有些异样,满不好意思地说,因怕赶不上班车,来不及换上新衣。其实,据我们所知,她家中并无可换的什么象样的衣服。她又接着说,如果不是胃疼得实在不行,是不会贸然打扰我们的。我忙安慰她说,钱不是问题,我们会替你担着的。

  吃过饭,大家把带表姨看病的任务交给我。我虽然有点畏难,但还是勉强应了下来,毕竟一个大男人不熟悉如何上医院看病是件很没面子的事。

  凭着幼时被父母领着看医生的那点模糊印象,我先带表姨到医院底楼的前厅挂号,十块钱送进去,从窗口撂出来几张零星的小票。我怕表姨担心钱花得多,忙不迭地胡乱塞进口袋,然后扶着她七弯八拐上了四楼,好半天才找着了内科门诊室。

  当班的是一位中年男医生,一身白大褂,胖乎乎的脸上贴着一副镶边眼镜,大概近视的缘故,双眼总是眯眯的。我搀着表姨挪到一边的矮登上坐下,说:

  医生,麻烦您替他瞧瞧。

  他微微侧了一下头,眨了眨那双小眼,又摆回原先的姿势,张嘴打了一个长长的呵欠,从牙缝里挤出断断续续的几乎听不清的几个字:

  你……你……怎的?

  表姨毕竟是从闭塞的乡下来,哪见过这架势,急急巴巴地说:

  我……我……

  见状,我忙代她讲:大半年了,她的胃一直很痛,乡下的郎中看过几回,不管用,请您查查!

  乡下的郎中?狗皮膏药!他不屑地说着,随手熟练地从桌上的圆杯中抽出一支夹子,慢腾腾地吱出一声:

  把嘴张开。

  啊——表姨照着做,温顺得象个小绵羊。

  再大一些!!见表姨的嘴张得不够大,他的声音猛然强了起来,呵道。

  啊——表姨将嘴努力地拉开到极限。

  瞟了一眼后,他略一抖手,只听“哐”的一声,夹子已稳稳当当地停在杯里,力度和位子恰到好处。

  医生,没啥事吧?我一边小声问,一边等着他的下一个望闻问切的动作。

  他嘴角抽搦了一下,站起身,打开旁边的水龙头,将双手伸过去仔细地冲了冲,然后很小心地用毛巾擦干……重新坐定,扭了扭身,又莫名其妙地叹了一口气。我的心陡然紧了起来,很替表姨担心。

  或许是一般的胃病吧,先开几副药吃了再讲。他漫不经心地说。

  听他这么一说,我长舒了一口气,看了看惊魂未定的表姨,忙点头表示:

  是,是,是……

  在去取药房的路上,我心里直后悔,后悔自己当初为什么没有学医?真没料到医生给病人瞧病是如此的简单!我正想着,表姨急切地凑过来问,开了些什么药,贵不贵?我说,不贵,都是些常见的胃药。说真的,对于手中那张单子上的几行“行草”,我根本就没弄明白。

  取药房的窗口很窄,小得几乎只容得下一只手。里面传来一阵凌乱的笑声,言语里好象是说谁中彩了。我照例将单子交进去。好长时间,我才接过从窗口滑出的单子,瞧也没瞧就一把塞进口袋了———表姨就站在我的身边,我仍旧怕她担心钱花得多。

  收款处的收款员是位年轻的摩登女士。“嘀嘀……”一阵娴熟的加法运算后,里面传出一声娇滴滴的“五百元”。

  我吓了一跳,凭着直觉,意识到事有蹊跷。尽管不懂医术,但我知道,不开刀不照CT什么的,药价一般没有理由这么贵,忙说:

  小姐,是不是算错了?

  算什么错?你文盲呀!拿去自己算。刚才还娇嫩无比的嗓音瞬时变得粗暴起来。

  捡起落在脚边的单子,我如同一个小学低年级的学生,认真地做起两到三位数的加减。五块,二十块……不多不少,刚好五百元。她确实没计错,嗨!也许我真的有点弱智!

  我不甘心,只好叫表姨在原地耐心地等着,自己试着再去取药房问问究竟。

  取药房前又挤满了好多等着拿药的人。尽管心里有些窝火,但也只能耐下性子跟在对尾,随着队伍慢慢往前挪。轮到我,把单子递进去,小心翼翼地问:

  医生,这药钱,是不是搞错了?

  怎么会错,这里的药都是那个价。

  那……我顿时语塞。

  那什么?没钱就别来看!下一个。里面的药师情绪有些失控。

  这时,后面的人象被染了药师的情绪,都嚷嚷着叫我赶紧让开。

  俗话说,急中生智,我突然想起一位同窗好友曾在一次生日聚会中提起过此人,想必报出友人的大名,说不准效果比起无休止的口舌之争要好些,忙说:

  熊医生,你认识王总么?

  哪个王总?药师问得有些迫切。

  是亚星房产的王总!我惟恐他听不见,扯着嗓门说。

  哦?是他!我们的关系一直不错。这一刻,药师显得有点激动。

  认的就好!认的就好!我感觉事情有了转机,赶紧附和道。

  我正想从他公司新开发的玉环小区购买一套三室两厅,可惜价钱贵了一点,你能……

  啊?我欲擒故纵,装着没听清。

  他是你什么人?见我没什么反应,药师顿了顿又说。

  表叔!我答得很干脆,但心里一阵苦涩——真是下贱,我竟然称自己的朋友为表叔!

  呀,是写错了……天冷,手指发麻,A药的药价多加了一个“0”。这声音平静得让我不由地打了一个寒战。

  给你,收好。

  喔,麻烦你了。我应着接过除去一个“0”的单子,心中长舒了一口气:要知道,就这么一个“0”可够表姨忙活小半年的。正要转身走,那位老兄将脸紧紧地贴着窗口,热情地说道:

  下次,你跟王总有空来寒舍坐坐,我家住在前门往……

  哦……我一边移身一边敷衍。

  呸!什么东西!我暗暗狠劲地骂着。

  拿着少了一个“0”的单子,我不经意间回头看了看,身后还有长长的一队人,心里不免为他们担心起来:不知下一个又该轮到谁遭殃!?

 

Konsultado al Kuracisto

Mu Zi

 

  Kvankam mi ne estas en perfecta sano, mi rare malsaniĝis denaske. Kompreneble mi vere havigis al mi nemulte da impreso pri la hospitalo, se mia onklino ne iris por korpekzameno en hospitalo tiujare.

 

  Ŝi estas mia malproksima parenco loĝanta en mia hejmloko. Kun sep aŭ ok anoj, ŝia familio malriĉe vivas el enspezo de kelkaj kompatinde etaj te-butikoj. Tiufoje, kiam ŝi nin vizitis, ŝi surportis eluzitan vestaĵon el kruda ŝtofo, aspektante velkiĝinta. Vidinte nian strangan rigardon, ŝi klarigis, kun granda embaraso, ke ŝi ne havis sufiĉan tempon por ŝanĝi novan veston, ĉar ŝi hasteme atingis la regulan buson. Efektive ni sciis, ke estas ne decaj vestoj por ŝi ŝanĝeblaj. Kaj ŝi aldonis, ke, se la stomako neelporteble doloras al ŝi, ŝi ne riskas ĝeni nin. Ĉe tio, mi tuj konsolis al ŝi, ke mono ne estas problemo kaj ni povas pagi por ŝi.

 

  Post manĝo, mi estis petata akcepti la taskon akompani ŝin por konsulti kuraciston en hospitalo. Kvankam iomete timante la malfacilan taskon, mi vole nevole promesis, ĉar tio estus humiliga afero por mi, se mi, kiel plenkreskinta viro, ne scius, kiel konsulti kuraciston en hospitalo.

 

  Laŭ la malklara memoro formita en mia knabeco, kiam miaj gepatroj alportis min al hospitalo por konsulti kuracisto, mi unue kondukis mian onklinon al la registra giĉeto en la halo. Kontraŭ la bankbileto de 10 yuan de mi enŝovita por registra kosto, apunto de kelkaj monbiletoj elĵetiĝis el la giĉeto. Timante, ke mia onklino maltrankviliĝas de alta elspezo, mi hasteme enpoŝigis la apunton. Mi helpis ŝin supreniri al la kvara etaĝo laŭ zigzaga ŝtuparo, kaj fine atingis la kuracejon por internaj malsanoj post kelka tempo.

 

   La deĵoranta kuracisto estis viro en blanka supertuto. Sur lia graseta vizaĝo sidis paro da kadritaj okulvitroj, kaj liaj okuloj ĉiam malfermemiĝis plejeble pro miaopeco. Mi helpis mian onklinon moviĝi al apuda benketo kaj sidiĝi. Mi diris, “Bonvolu ekzameni ŝin, doktoro.”

 

   Li iome turnis sian kapon, palpebrumis siajn malgrandajn okulojn kaj ree turniĝis al sia antaŭa teniĝo. Post lnga oscilado, li eligis apenaŭ aŭdeblajn intermitajn vortojn tra siaj dentoj, “Kio… kio okazas… al vi?”

 

   Kiel malklerulino el la malproksima kamparo, mia onklino, kiu neniam spertis tian arogantecon, rapideme respondis, “Mi… mi…”

 

   Vidante tion, mi tuj diris anstataŭe, “La stomako tre doloras al ŝi por pli ol duona jaro. En la kamparo, ŝi konsultis ĉarlatanon kelkfoje, sed neniu efiko. Bonvolu fari ekzamenadon al ŝi.”

 

   “Ĉarlatano kaj liaj drogherboj?” dirante malestime, li lerte elprenis pinĉilon el la ronda ujo sur la tablo, kaj lante siblis, “Malfermu vian buŝon.”

 

   La onklino sekvis sian ordonon, kiel obeema ŝafido.

 

   “Pli larĝe!” Vidante ke mia onklino ne sufiĉe malgermas sian buŝon, li subite plilaŭtigis sian voĉonz kaj kriis.

 

   La onklino pene malfermis sian buŝon ĝis la ekstremo.

 

Ĵetinte rigardon al ŝia buŝo, li movetis sian manon kaj, bum! la pinĉilo jam stabile stariĝis ĝuste en la ujo.

   “Doktoro, nenio serioza eble, ĉu?” mi demandis duonvoĉe, atendian lian kuracistspertan agon.

   Ĉe lia buŝanglo ludis tiko. Stariĝinte, li turnmalfermis la apudan kranon kaj zorgeme lavis siajn manojn, kaj sekigis ilin. Post tiu serio da agoj, li residiĝis firme, turnis sian korpon iomete kaj eligis strangan suspiron. Ĉe tio, mi tuj sentis abruptan streĉitecon kaj maltrankvilon pri mia onklino.

“Eble tio estas ordinara stomakmalsano. Mi preskribu kelkajn medikamentojn,” lid iris distriĝeme.   Ĉe tio, mi eligis faciligitan suspiron. Ĵetinte rigardon al la onklino, mi tuje kapjesis, “Jes, jes, jes…”

Survoje al la apoteko por preni medikamentojn, mi pentis kaj pentadis, kial mi ne fariĝis kuracisto. Kiel simpla afero kuraci malsanon! Ĝuste tiam mia onklino alproksimiĝis kaj demandis maltrankvile, kiajn medikamentojn li preskribis kaj ĉu ili estas multekostaj. Mi respondis, ke estas nur ofteuzataj medikamentoj malmultekostaj. Por diri honeste, mi tute ne deĉifris la sencon de tiuj malorde skribitaj vortoj sur la preskribpapero.

   La giĉeto de apoteko estis tiel mallarĝa, ke nur unu mano povis en- kaj elŝoviĝi. Tra ĝi elflugis atako da brua ridado kun babilado ŝajne pri gajno en loteriado. Mi riskis enŝovi la preskribitan paperon kaj post longe mi fine ricevis ĝin glitigitan el al giĉeto. Sen ekrigardi ĝn, mi enpoŝigis ĝin, ĉar mi timas, ke la onklino, kiu staras tuj apud mi, maltrankviliĝas pri la alta pago.

   Malantaŭ la giĉeto, la ŝika kasistino, post lerta kalkulado, eligis koketan anoncon “kvin cent yuan”. Mi surpriziĝis. Laŭ mia instinkto, mi eksentis ion fuŝitan. Kvankam mi ne konas medicinan arton, mi ankoraŭ scias, ke la prezo de medikamentoj ne povas esti tiel alta laŭrezone, se oni ne ricevas operacion aŭ skanadon per KT (Komputita Tomografio). Mi tuj demandis, “Ĉu vi eraris en kalkulado, fraŭlino?”

   “Erari? Ĉu vi scipovas kalkuli? Kalkulu vi mem!” La ĵusa senkompare delikata voĉo tuj fariĝis kruda kaj sovaĝa.

   Levante la preskribitan paperon ĉe miaj piedoj, mi, kiel lernanto de elementa lernejo, komencis zorgeme adicii tiujn ciferojn: kvin, dude…. ĝuste kvin cent yuan, nek pli nek malpli. Vere ŝi ne eraris en kalkulado. Ve! Probable mi estas kretano en kalkulado.

   Ĉar mi malkonsentas kun tiel alta prezo, petinte mian onklinon atendi tie pacience, mi reiris al la apoteko por informiĝi pri la kialo.

   Kiam mi atingis la giĉeton, jam troviĝis tie multe da homoj, kiuj atendis laŭvice por preni medikamentojn. Kun granda malagrableco en koro, mi devigite sekvis la homvicon kaj moviĝian antaŭen helike malrapide. Kiam vneis mia vico, mi endonis la preskribitan papereton, demandante diskrete, “Ĉu vi kalkulis la monsumon de medikamentoj per neĝustaj prezoj, doktoro?”

   “Ne povas esti. La prezoj de ĉi-tieaj medikamentoj estas tiaj.”

   “Do…” mi fariĝis tuj senparola tiumomente.

   “Nu? Ne venu ĉi tien, se vi ne havas monon! La sekvanta!” La koleremo de la apotekisto malantaŭ la giĉeto iom nereteneblis.

   Tiam la sekvantaj homoj malantaŭ mi ŝajnis esti infektita de lia humoro kaj brue kriis al mi moviĝi flanken.

   Saĝo elkreskis el urĝeco, kiel proverbo diris. Mi tuj ekmemoris lin, kiun mia bona kunlerninto menciis en naskiĝtaga festo. Se mi mencios lian nomon, mi pensis, tio eble efikos pli bone ol senlima kverelado. Mi tuj ŝprucis, “Doktoro Xiong, ĉu vi konas Ĉefdirektoron Wang?”

   “Kiu Ĉefdirektoro Wang?” demandis li dezireme.

   “Tiu de Domkonstruada Kompanio Yaxing,” mi plilaŭtigis mian voĉon, timante, ke li ne povas aŭdi klare.

   “Oho, estas li! Ni ĉiam tenas boan rilaton,” li iom ekscitiĝis ĉi-momente.

   “Bone, se vi estas konatoj. Bone, se vi estas konatoj,” mi tuj eĥis, sentante, ke la afero pliboniĝos.

   “Estas coincide, ke mi volas aĉeti apartamenton kun tri ĉambroj kaj du salonoj en la nova loĝkvartalo, kiun li estas konstruiganta. Bedaŭrinde la prezo estas iom alta. Ĉu vi povas…”

   “Kio?” mi afektis ne aŭdi klare por superruzi lin.

   “Kiu el viaj parencoj li estas?” li demandis post momenteto, vidinte, ke mi ne daŭrigis.

   “Mia onklo!” mi respondis senhezite, kvankam mi sentis amarecon en la koro — ba! vere humiliĝa mi estas. Kiel mi nomas mian amikon onklo!

   “Aha, misskribita… Miaj fingroj sensentiĝas pro malvarma vetero. Mi mise aldonis ekstran ‘0’ malantaŭ la prezo de medikamento A.” Lia ekstrema kvieta voĉo donis fridan ektremon al mi. “Jen, tenu ĝin.”

   “Ho, dankon pro via helpo.” Kun faciligita spiro, mi ricevis la papereton, sur kiu la ekstra ‘0’ estis elstrekis — oni sciu, tiu “0” farus mian onklinon perlabori pli ol duonjaron. Kiam mi pretis sin turnip or foriri, tiu ulo premis sian vizaĝon al la giĉeto, kaj entuziasme diris, “Venu al mia modesta hejmo sekvan fojon kune kun Ĉefdirektoro Wang por babili. Mia hejmo situas en la direkto tra la antaŭa pordo…”

   “Oho…” mi murmure eĥis, movante miajn paŝojn.

   “Fi! Kia aĉulo!” mi sakris forte duonvoĉe.

   Tenante la preskribpapareton kun elstrekita “0”, mi malatenteme ĵetis rigardon malantaŭen. Malantaŭ mi troviĝis longa vico da homoj. Mi vole nevole maltrankviliĝis pri ili: oni ne scias, kiu el ili suferos de la alta pago?

 

                                                                         elĉinigis  Elerno

 

                                                                      返回目录