学译园地 |
Lerni Tradukadon |
做一个战士
我如果是一盏灯,这灯的用处便是照彻那多量的黑暗。我如果是海潮,便要鼓起波涛去洗涤海边一切陈腐的积物。
|
Fariĝi la Batalanto Bakin Juna amiko letere demandis min, “Kia homo mi devas fariĝi?” Mia respondo estis, “Fariĝi la batalanto.” Alia amiko demandis, “Kiel trakti la vivon?” Mi donis la saman respondon, “Fariĝi la batalanto.” La verkinto de Odo al Batalantoj skribis: kiam mi tangas en la seninterrompa, torenta diluvfluo de la vivo, mi devas ĝin kuratingi, eĉ antaŭigi, por krei pli vastan kaj pli profundan diluvfluon per mi mem. Se mi estus lampo, ĝi devus esti uzata por lumigi tavolojn de mallumo; se mi estus tajdo, mi devus levi ondojn por forlavi ĉiujn putriĝintajn feĉojn ĉe la marbordo. Tiuj vortoj estas konvena priskribo pri tio, kion la batalanto havas en la koro. Tio, kion ĉi tiu epoko plej bezonas, estas la batalanto, kiu nenecese iras al la batalkampo armita per pafilo kaj kies armilo ankaŭ nenecese estas fusilo kaj kugloj. Lia armilo povas esti, scio, kredo kaj firma volo. Nenecesas, ke li devas fluigi la sangon de la malamiko, sed pli grandan certecon li havas por sendi la malamikon al morto. La batalanto ĉiam sin turnas al lumo. Li neniel kuŝiĝas sub la suna ĉielo por ĝui sunradiojn, sed bruligas torĉon en malluma nokto por lumigi la vojon por popolanoj kaj konduki ilin al aŭroro. Dispeli mallumon, tio estas la tasko por la batalanto. Li neniel eviti mallumon, sed alfrontas al mallumo kaj luktas kontraŭ demonoj kaj diabloj kaŝitaj en mallumo. Li volas neniigi ilin por akiri lumon. Li ne konas kiel cedi al kompromiso nek ĉesas sian bataladon, se li ne akiras lumon. Ĉiam juna, la batalanto ne hezitas nek ripozas. Li iris profunden en homamason por serĉi tiajn malutilaĵojn al la homaro. kiaj muŝoj kaj venenaj moskitoj. Li faras senĉesajn atakojn al tiuj aĉaĵoj, ne volante ekzisti kun ili sub la sama ĉielvolbo. Por la batalanto, vivo signifas senĉesan bataladon. Se li ne povas gajni lumon por sia ekzisto, li preferas morti kun la korpo plena je vundaj ĉikatroj. Dum batalado kreskas nur la forto kaj pli solidas la kredo ĉe li. Tio, kio montras la vojon al la batalanto dum batalado, estas “estonteco”, kiu prezentas esperon kaj kuraĝigon. La batalanto neniel perdas la viglecon de juneco.
Jen ni nun bezonas tian batalanton. Li estas ordinara homo, nenecese kun superhoma kapablo. Ĉiu povas fariĝi la batalanto, se li havas decidemon por fari tion. Tial per la vortoj “fariĝi la batalanto” mi spronas tiujn junajn amikojn, kiuj ankoraŭ dronas en hezitemo kaj ĉagreno. la 16-an de julio, 1938, Ŝanhajo
esperantigis
Yang Fang
|