学译园地

Lerni

Tradukadon


                                                               
 

                                         Mikroskopa Fino
  • Verkita de Liu Cixin1
  • Tradukita el la ĉina de GB2312
  • Redaktita de Eto

Ĉi-nokte, la homaro estis provonta pafrompi kvarkon.

Ĉi tiu heroa entrepreno estis plenumota en la Orienta Nukleoncentro, lokita en Lop Nor2. La nukleoncentro ŝajnis nur kiel gracia konstruaĵaro en dezerto. La giganta akcelilo estis konstruita en tunelo profunde sub dezerta tero, kun perimetro 150 kilometrojn longa. Apude oni speciale konstruis atomcentralon de miliono da kilovatoj por provizi la nukleoncentron per elektro, sed tio tute ne sufiĉis por plenumi la hodiaŭan eksperimenton, tiel ke necesis portempe redirekti elektran energion el la nordokcidenta elektroreto. Hodiaŭ la akcelilo estis akcelonta partiklojn ĝis 10^203 gigaelektronvoltoj, kio estis la energio kiam la universa praeksplodo komenciĝis, la energio kiam ĉio naskiĝis. Per tia neimagebla energio, kvarko, la minimuma unuo de materio konata ĝis nun, estis frakasota, kaj la homaro estis ŝtelvidonta sekreton de la plej profunda tavolo en la materia universo.

En la regeja halo de nukleoncentro estis ne multaj homoj, inter kiuj troviĝis du el la plej eminentaj teorifizikistoj en la mondo nuntempe, kiuj reprezentis du diferencajn skolojn de la nuna esplorado pri profunda strukturo de materio. Unu el ili estis usonano Herman Jones4, kiu opiniis, ke kvarko estas la minimuma unuo de materio, kiun oni ne povas pafrompi; la alia estis ĉino Ding Yi5, kies teorio asertis, ke materio estas senlime dividebla. En la regeja halo troviĝis ankaŭ la ĉefinĝeniero respondeca pri funkciado de la akcelilo kaj kelkaj ĵurnalistoj, dum aliaj multnombraj laboristoj estis en dek subregejoj profunde subteraj, kaj en la regeja halo oni povis vidi nur integritajn datumojn. Ĉi tie la plej miriga homo estis kazaĥa maljuna ŝafisto nomata Diĥiati, kies vilaĝo estis interne en la akcelila periferio de la nukleoncentro. Dum la hieraŭa pikniko, fizikistoj manĝis lian rostitan tutŝafaĵon, kaj insistis inviti lin. Ili opiniis, ke la plej granda momento de fiziko estas ankaŭ la plej granda momento de la tuta homaro, tial devas ĉeesti iu, kiu malplej konas fizikon.

La akcelilo jam startis. Energia kurbo sur la ekranego rampis pigre kiel lumbriko ĵus vekita, celante supren la ruĝan linion, kiu signifis la kritan energion necesan por frakasi kvarkon.

“Kial oni ne telesendas?” Ding Yi demandis, montrante televidilon ĉe angulo de la halo, kiu prezentis futbalan matĉon kun maro da spektantoj. Ekde Beijing6 ĝis ĉi tie, la fizikisto ĉiam sin vestis per blua supertuto, ke oni povis facile preni lin por help-laboristo.

“D-ro Ding, ni ne estas la centro de la mondo. Post kiam ni havos la eksperimentan rezulton, jam sufiĉos se oni elsendus novaĵeton de tridek sekondoj,” diris la ĉefinĝeniero.

“Sensenta, nekredeble sensenta,” Ding Yi komentis, skuante la kapon.

“Sed tio estas necesa por vivi,” Jones diris, kiu sin kostumis tute en la stilo de hipio, kun longa hararo, kaj fojfoje elprenis arĝentan flakonon por trinki iom da alkoholaĵo, “Malfeliĉe mi ne sensentas, do malfacilas pluvivi.”

Dirante tion, li eltiris paperon kaj svingis ĝin, “Sinjoroj, tio ĉi estas mia testamento.”

Tio ŝokis la ĉeestantojn, kaj ĵurnalistoj tuj ĉirkaŭis Jones.

“Post la finiĝo de ĉi tiu eksperimento, restos neniu esplorinda sekreto en la materia mondo, ke fiziko finiĝos en unu horo! Mi venis por renkonti la finon de mia mondo. Ho mia fiziko, vi senkompata amatino, kiel mi povos pluvivi post kiam vi neniiĝos!”

Ding Yi diris malkonsente: “Oni ankaŭ diris tiajn vortojn dum epokoj de Neŭtono kaj Ejnŝtejno, ekzemple, en la lasta jarcento, Max Born7 kaj Stephen Hawking8. Sed fiziko ne finiĝis, kaj ankoraŭ ne finiĝos. Vi tuj vidos, ke kvarko estas pafrompita, kaj ni surpaŝas ankoraŭ pluan ŝtupon sur la ŝtuparo al nenieco. Mi venis por renkonti la matenon de mia mondo!”

“Vi plagiatis la teorion de Mao Zedong9, D-ro Ding. En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento li jam enkondukis la ideon, ke materio estas senlime dividebla,” Jones rebatis.

“Vi troe absorbiĝis en viaj pensoj,” La ĉefinĝeniero interrompis, “Pere de la malsamaj projekcioj de sunlumo je la sama momento en sekaj putoj de Egiptujo kaj Grekujo, oni povis konjekti, ke la tero estas ronda, kaj eĉ povis laŭ tio kalkuli ĝian diametron, sed nur la vojaĝo de Magelano10 estis vera ekscitaĵo. Vi teorifizikistoj antaŭe nur restis en putoj, kaj nur hodiaŭ ni entreprenos veran globvojaĝon en mikrouniverso!”

Sur la ekranego, energia kurbo proksimiĝis al la ruĝa linio. La ekstera mondo ŝajne sensis la gigantan energion svarmantan profunde sub la dezerto. Aro de birdoj ekflugis alarmite el tamarika arbusto, kaj rondflugis en noktĉielo longtempe. Albloviĝis lupaj hurloj de malproksime… Finfine, la energia kurbo preterpasis la ruĝan linion. Partikloj en la akcelilo jam ricevis sufiĉan energion por kolizii kontraŭ kvarko. Ĉi tiuj estas la partikloj kun la plej potenca energio, kiujn akiris la homaro en la historio.

La komandanta komputilo tuj kondukis tiujn partiklojn el la 150 kilometrojn longa ringvojo de la akcelilo, kiuj eniris en branĉvojon, kaj flugis je rapido proksima al lumrapido al la celobjekto. Sub bombardo de tiu ĉi apudlima energio, la celobjekto tuj ekŝprucis pluvegon de partikla radiado. Sennombraj detektiloj gvatadis tiun pluvegon, kiuj dum momenteto povis distingi kelkajn pluverojn kun iom malsamaj koloroj el la pluvego. Ĝuste per la kombinaĵo de tiuj ĉi kelkaj pluveroj, superkomputilo estis povonta determini, ĉu paftrafado de kvarko okazis, kaj determini plue, ĉu kvarko estis rompita.

Superenergiaj partikloj estis prokdukataj senĉese. Koliziado en la akcelilo daŭris. Homoj atendis streĉite.

La ŝanco, ke superenergia partiklo trafas kvarkon, estis tre eta, tial oni ne sciis, kiom longe ili atendos.

“Nu, amikoj de malproksimo,” maljunulo Diĥiati rompis la silenton, “antaŭ dekkelkaj jaroj, kiam ĉi tiuj aĵoj estis ekkontruataj, mi jam estis ĉi tie. Tiam en la konstruejo estis pli ol dek mil homoj, ŝtalaĵoj kaj cemento stakitaj montalte, kun ankaŭ centoj da bobenoj samaltaj kiel altkonstruaĵoj. Oni diris al mi, ke tiuj estas elektromagnetoj… Mi ne komprenas, tiom da mono kaj materialoj, tiom da homa laboro, kiom povus akvumi kiom da dezertoj, por ke tie plene kresku vitoj kaj hami-meloj11, sed kion vi faras, neniu komprenas.”

“Avĉjo Diĥiati, ni serĉas la plej profundan sekreton de la materia mondo, kio estas pli grava ol io ajn!” diris Ding Yi.

“Mi ne legis multajn librojn, sed mi scias, ke vi, la plej kleraj homoj de la mondo, serĉas la plej etan sableron de la mondo.”

La elstara difino de partiklofiziko fare de la maljuna kazaĥa ŝafisto ekscitis ĉiujn ĉeestantojn.

“Brave!” Jones kriis, aŭdinte la interpreton, “Li opinias,” li almontris Ding Yi, “ke oni havos tiom etan sableron, kiom ajn etan oni deziros; sed mi opinias, ke ekzistas minimuma sablero, kiu ne plu etigeblas, kaj ne rompeblas per la plej forta martelo. Estimata avĉjo Diĥiati, kiu el ni pravas, viaopinie?”

Diĥiati skuis la kapon post kiam li aŭdis la interpreton: “Mi ne scias, nek vi povas scii, kia ekzakte estas ĉio en mondo. Kiel mortemulo povus plenkoni tion?”

“Tio signifas, ke vi estas agnostikulo, ĉu ne?” demandis Ding Yi.

Okuloj de la maljuna ŝafisto, spertintaj multe da malfacilaĵoj, absorbiĝis en sonĝeca rememoro: “La mondo estas vere ne komprenebla! Ekde junaĝo, mi jam paŝtigis ŝafaron en la senlima Gobio12, serĉante verdajn herbojn. Kiom da noktoj pasis, dum kiuj mi kaj ŝafaro kuŝis en sovaĝejo, rigardante la ĉielon plenan de steloj. Tiuj steloj dense punktetis, kristale briletis, kvazaŭ juveloj en nigra hararo de knabino. Kiam nokto profundiĝis, Gobio sub la korpo estis ankoraŭ varma, dum venteto fojfoje blovis, kvazaŭ ĝia spiro… Tiam la mondo estis viva, kvazaŭ bebego profunde dormanta. Tiam aŭskultu ne per oreloj, sed per la koro, tiel ke vi povis aŭdi voĉon, kiu plenigis ĉion inter ĉielo kaj tero. Tio estis la voĉo de Alaho. Nur li scias kia ajn estas la mondo.”

Tiam, zumilo eksonis akre, kiu signalis, ke paftrafado de kvarko okazas. Homoj sin turnis al la ekranego. Jen la lasta juĝtago de fiziko. Tuj estis respondo al la demando, pri kiu la homaro interdisputadis tri mil jarojn.

Analizaj datumoj el la superkomputilo ekinundis la ekranon. La du fizikistoj, tuj trovinte malĝustaĵojn, ekskuis la kapojn perplekse.

La rezulto ne montris, ke kvarko estas frakasita, sed ankaŭ ne montris, ke ĝi estas integra. La eksperimentaj datumoj estis tute ne kompreneblaj.

Subite iu ekkriis, kiu estis Diĥiati. Ĉi tie nur li ne interesiĝis pri la datumoj de kvarko-paftrafado sur la ekranego, kaj ankoraŭ staris apud la fenestro: “Ho ĉielo, kio okazis ekstere? Rapidu por vidi!”

“Avĉjo Diĥiati, bonvolu ne distri nin!” Ĉefinĝeniero diris malpacience, sed alia frazo de Diĥiati deturnis ĉiujn.

“Ĉielo… Kio okazis al la ĉielo!”

Blanklumo penetris la fenestron. Homoj en la halo ekrigardis eksteren, kaj ne povis kredi siajn okulojn: la tuta noktĉielo fariĝis laktoblanka! Homoj impetis el la halo. Ekstere, sur la vasta Gobio, laktoblanka firmamento eligis mildan blanklumon, kiel lakta maro. La terglobo kvazaŭ troviĝis en la centro de giganta blanka ovŝelo!

Kiam okuloj de homoj adaptiĝis al tio, ili trovis, ke estas aroj de nigraj punktetoj sur la laktoblanka ĉielo. Atente observinte lokojn de tiuj nigraj punktetoj, ili preskaŭ ekfreneziĝis.

“Ho Alaho, tiuj nigraj punktetoj … estas steloj!!” Diĥiati elkriis la konkludon, kiun ĉiuj vidis sed ne aŭdacis kredi.

Ili rigardis la negativon de la universo.

Dum la konsterno, oni el ekster la fenestro rimarkis la televidilon en la halo, kiu prezentis futbalan matĉon. La bildo sur la ekrano pruvis, ke ili ne sonĝas: blanklumo envolvis ankaŭ la stadionon kilometrojn for, kaj kelkdek mil homoj sur la spektejo suprenrigardis la ĉielon terurite…

“Kiam ĉi tio okazis?” la ĉefinĝeniero demandis, kiu estis la unua trankviliĝis.

“Kiam ĵus la sono eksonis interne,” Diĥiati diris.

Homoj eksilentis. Ilia rigardo koncentriĝis sur Jones kaj Ding Yi, esperante ke tiuj du plej eminentaj fizikistoj ekde Ejnŝtejno povos fari eksplikon pri la koŝmareca realo, eĉ se ajnan etan.

Tiam, la du fizikistoj ne plu rigardis la ĉielon. Ili ambaŭ meditis, mallevante la kapon. Post momento, Ding Yi la unua levis la kapon kaj suprenrigardis la laktoblankan universon, elspirante profunde.

“Ni devus antaŭe elpensi tion,” Li diris.

Ankaŭ Jones levis la kapon, rigardante Ding Yi: “Jes, tio ĉi estas la signifo de la variablo en la ekvacio de superunuiĝinta teorio!”

“Kion vi diras?” la ĉefinĝeniero kriis.

“Inĝeniero, nia globvojaĝo sukcesis!” Ding Yi ridante diris.

“Ĉu vi diras, ke nia eksperimento kaŭzis ĉi ĉion?”

“Jen la fakto!” Jones diris, samtempe eltirante la arĝentan flakonon de alkoholaĵo, “Nun Magelano ekscias, ke la tero estas ronda.”

“Ronda…“ aliaj perplekse rigardis la du fizikistojn.

“La tero estas ronda, ke se oni ekiras ekde ajna loko sur ĝia surfaco kaj marŝas rekte antaŭen, li revenos al sia komenca loko. Nun ni komprenis la tempspacan formon de universo, kaj tre simile, se ni iras rekte profunden en mikroskopaj tavoloj, kiam ni atingas la mikroskopan finon, ni do revenas al la tuta makroskopo. La akcelilo ĵus trapafis la minimuman strukturon de materio, tiel la forto efikis sur la maksimuman strukturon, inversiginte la tutan universon,” Jones eksplikis.

Ding Yi diris: “D-ro Jones, vi povas pluvivi. Fiziko ne finiĝis, sed ĵus komenciĝis, samkiel kiam la homaro eksciis la formon de la terglobo, geografio ĵus komenciĝis. Ni ambaŭ eraris. Se ni juĝus, kies teorio plej proksimiĝas al la fakto, estas tio, kion avĉjo Diĥiati diris. Kvankam mi ne kredas je Alaho, la profundeco kaj mirakleco de la universo multege superis nian imagon.”

“Mi rememoris, ke en la lasta jarcento, anglo Arthur Clarke13 en sia sciencfikcio proponis la koncepton de universa negativo, sed kiu scius, ke ĝi eĉ fariĝos fakto?”

“Sed kion fari nun?” la ĉefinĝeniero demandis.

“Estas bone nun. Tre plaĉas al mi vivi en negativa universo, kiu estas same bela kiel antaŭ sia inversiĝo, ĉu ne?”

Jones eltrinkis la alkoholaĵon en flakono kaj ebriete etendis ambaŭ brakojn, kvazaŭ brakumonte la tutan novan universon.

“Sed vidu…“ ĉefinĝeniero montris tra fenestro la televidilon en la halo. La panika tumulto en la stadiono intensiĝis, kaj amasa histerio disvastiĝis en la homamaso. Imageblis laŭ tiu ĉi bildo, ke la tuta homara mondo sinkiĝas en kaoson.

“Daŭrigu la bombardon al la celobjekto,” Ding Yi diris al la ĉefinĝeniero. Post kiam okazis la unua paftrafado kontraŭ kvarko, por analizi la rezulton, la komandanta komputilo jam ĉesigis la pafadon al la celobjekto de superenergiaj partikloj.

“Ĉu vi freneziĝas?! Nur diablo scias kio estos la efiko de la dua paftrafado kontraŭ kvarko. Tio eble kaŭzos la kunfalon14 aŭ eksplodegon de la universo!”

“Ne eblos! La antaŭa fenomeno jam pravigis la superunuiĝintan ekvacion. Ni scias kio okazos je la sekva paftrafado,” Jones diris.

Superenergiaj partikloj en la akcelilo estis refoje kondukata al la celobjekto. Homoj atendis la aperon de tiuj kelkaj malsamkoloraj pluveroj en partikla pluvego.

Pasis unu minuto, du minutoj… dek minutoj…

Diversaj kurboj kaj datumoj malvigle rulumiĝis sur la ekranego, kaj nenio okazis. Sur la televidila ekrano, homamaso en la stadiono jam perdis sinregadon. Sub laktoblanka ĉielo, homoj sencele karambolis, stampedis unu la alian… La bildo ektremis, interrompiĝis la televida signalo, kaj restis nur neĝeroj sur la ekrano kvazaŭ dezerto. Subita ŝanĝo de la universo superis ĉiujn sciojn kaj imagon de la homaro, superis ilian mensan tolerecon, kaj la mondo troviĝis ĉe la rando de freneziĝo.

La zumilo eksonis la duan fojon, ke kvarko estas paftrapita la duan fojon.

Sen kia ajn antaŭsigno, kaj pli rapide ol palpebrumado, la universo refoje inversiĝis. Kun peĉonigra noktĉielo kaj kristalaj stelaroj, la universo de la homaro revenis denove.

“Ho ĉielo, vi estis farantaj kion Alaho faras!” avĉjo Diĥiati diris. Homoj de la nukleoncentro nun kolektiĝis ekstere sur Gobio-dezerto, sub ebriiga stelplena ĉielo.

“Jes, senripoza esplorado pri la esenco de materio havigis al ni diecan povon, kion ni ja ne povus imagi eĉ en sonĝo,” Jones diris.

“Sed ni ankoraŭ restas homoj. Kiu scius, kio okazos sekve?” Ding Yi diris.

Ĉiuj Homoj eksilentis, fiksrigardante la brilajn stelarojn sur noktĉielo, kvazaŭ atente aŭskultante la mirindan melodion, jen aŭdeblan jen neaŭdeblan, fluantan tra la tuta universo.

“Ho Alaho…” Diĥiati sin klinis al la stelplena ĉelo.

Piednotoj:

1 [Lju Ci-ŝin]

2 Sekiĝinta lagejo en nordokcidenta Ĉinio, vd. Vikipedion.

3 La 20a potenco de 10.

4 [Herman Ĝoŭs]

5 [Ding I]

6 [Bej Ĝing]

7 [Maks Born] Germana fizikisto, vd. Vikipedion.

8 [Stifen Hoking] Brita fizikisto, vd. Vikipedion.

9 [Maŭ Ce-dong]

10 Portugala navigisto, kiu la unua vojaĝis ĉirkaŭ la terglobo, vd Vikipedion.

11 Speco de melono produktata en nordokcidenta Ĉinio.

12 Dezerto en norda Ĉinio kaj Mongolio, vd. Vikipedion.

13 Brita verkisto kaj inventisto, vd. Vikipedion.

14 Vd. Vikipedion pri nigra truo.

 

                                 微观尽头

 

作者: 刘慈欣

 

 

今天夜里,人类将试图击破夸克。

这个壮举将在位于罗布泊的东方核子中心完成。核子中心看上去只是沙漠中一群优雅的白色建筑,巨大的加速器建在沙漠地下深处的隧道中,加速器的周长有150公里。在附近专门建了一座100万千瓦的核电厂为加速器供电,但要完成今天的试验还远远不够,只能从西北电网临时调来电力。今天,加速器将把粒子加速到10^20吉电子伏特,这是宇宙大爆炸开始时的能量,是万物创生时的能量。在这难以想像的能量下,目前已知的物质最小单位夸克将被撞碎,人类将窥见物质世界最深层的秘密。

核子中心的控制大厅中人不多,其中有目前世界上最杰出的两位理论物理学家,他们代表着目前对物质深层结构研究的两个不同的学派。其中之一是美国人赫尔曼·琼斯,他认为夸克是物质的最小单位,不可能被击破;另一位是中国人丁仪,他的理论认为物质无限可分。控制大厅中还有负责加速器运行的总工程师以及为数不多的几名记者,其他众多的工作人员却在地下深处的十间分控室内,控制大厅只能看到综合后的数据。这里最让人惊奇的人物是一位叫迪夏提的哈萨克族牧羊老人,他的村庄就在核子中心加速器的圆周内。在昨天的野餐中,物理学家们吃了他的烤全羊,并坚持把他请来。他们认为这个物理学上的伟大时刻,也是全人类的伟大时刻,所以应该有一个最不懂物理学的人到场。

加速器已经启动,大显示屏上的能量曲线像刚苏醒的蚯蚓一样懒洋洋地爬着,向标志着临界能量的红线升去,那就是击碎夸克所需的能量。

“电视为什么不转播?”丁仪指着大厅一角的一台电视机问,电视中正转播着一场人山人海的足球赛。这位物理学家从北京到这儿一直身着一件蓝工作服,很容易被误认为是勤杂工。

“丁博士,我们并非世界中心,试验结果出来后,能出一条三十秒的小新闻就不错了。”总工程师说。

“麻木,难以置信的麻木。”丁仪摇摇头说。

“但这是生存之必须。”琼斯说,他一副颓废派打扮,头发老长,还不时从衣袋中掏出一个银制酒瓶喝一口,“我很不幸地不麻木,所以难以生存下去。”

他说着掏出了一张纸,在空中晃着,“先生们,这是我的遗书。”

语惊四座,记者们立刻围着了琼斯。

“这个试验结束后,物质世界将不再有什么可以探索的秘密,物理学将在一个小时内完结!我是来迎接自己世界的末日,我的物理学啊,你这个冷酷的情人,你已穷尽之后我如何活得下去!”

丁仪不以为然地说:“这话在牛顿时代和爱因斯坦时代都有人说过,比如上世纪的马克斯·玻恩和史蒂芬·霍金,但物理学并没有结束,将来也不会结束。您很快就会看到,夸克将被击破,我们在通向无的阶梯上又踏上一级,我是来迎接自己世界的早晨!”

“您这是抄袭毛泽东的理论,丁博士,他在上世纪50年代就提出物质无限可分的思想了。”琼斯反唇相讥。

“你们过分沉湎于自己的思想了。”总工程师插进来说,“通过阳光同一时刻在埃及和希腊的干井中不同的投影,可以推测出地球是圆的,甚至由此可以计算出它的直径,但只有麦哲伦的旅行才是真正激动人心的。你们的这些理论物理学家以前只是呆在井里,今天我们才要在微观世界做真正的环球航行!”

大屏幕上,能量曲线接近了那条红线。外面的世界似乎觉察到了这沙漠深处涌动的巨大能量,一群鸟儿从红柳丛中惊飞,在夜空中久久盘旋,远方传来阵阵狼叫……终于,能量曲线越过了红线,加速器中的粒子已获得了撞击夸克所需的能量,这是人类有史以来所获得的最高能量的粒子。

控制计算机立刻把这些超能粒子引出了加速器周长150公里的环道,进入一条支线,以接近光速的速度向靶标飞去。在这极限能量的轰击下,靶标立刻迸发出一场粒子辐射的暴雨。无数个传感器睁大眼睛盯着这场暴雨,它们能一瞬间分辨出暴雨中几个颜色稍有不同的雨滴,正是从这几个雨滴的组合中,超级计算机将判断出是否发生了撞击夸克的事件,并进一步判断夸克是否被撞碎。

超能粒子在源源不断地产生,加速器中的撞击在持续,人们在紧张地等待着。

超能粒子击中夸克的几率是很小的,他们不知道要等多长时间。

“哦,来自远方的朋友们,”迪夏提老人打破沉默,“十多年前,这些东西开始修建时我就在这里。那时工地上有上万人,钢铁和水泥堆得像山一样高,还有几百个像大楼一样高的线圈,他们告诉我那是电磁铁……我不明白,这样多的钱和物,这样多的人力,能灌溉多少沙漠,使那里长满葡萄和哈密瓜,可你们干的事情,谁都不明白。

“迪夏提大爷,我们在寻求物质世界最深的秘密,这比什么都重要!”丁仪说。

“我没有读过多少书,但我知道,你们这些世界上最有学问的人,在找世界上最小的沙粒。”

哈萨克老牧人对粒子物理出色的定义使在场所有的人都兴奋起来。

“妙极了!”琼斯在听到翻译后叫起来,“他认为,”他指指丁仪,“沙粒要多小就有多小;而我认为,存在最小的沙粒,这粒沙子不能再小了,用最强有力的锤都不可能砸碎它,尊敬的迪夏提大爷,您认为我们谁对呢?”

迪夏提在听完翻译后摇了摇头:“我不知道,你们也不可能知道,世界万物究竟是怎么回事,凡人哪能搞清呢?”

“这么说,您是一位不可知论者?”丁仪问。

老牧人饱经风霜的双眼沉浸在梦幻般的回忆中:“世界真让人想不透啊!从小,我就赶着羊群在无边的戈壁滩上寻找青草。多少个夜晚,我和羊群躺在野外,看着满天的星星,那些星星密密麻麻的啊,晶亮晶亮的啊,像姑娘黑发中的宝石。夜深时,身下的戈壁还是热的,轻风一阵阵的,像它的呼吸……这时世界是活的,就像一个熟睡的大娃娃。这时不用耳朵,而用心听,你就能听到一个声音,那声音充满天地之间,那是真主的声音,只有他才知道世界究竟是怎么回事。”

这时,蜂鸣器刺耳地响了,这是发生夸克撞击事件的信号,人们都转向大屏幕,物理学的最后审判日到了,人类争论了三千年的问题马上就会有答案。

超级计算机的分析数据如洪水般在屏幕上涌出,两位理论物理学家马上发现事情不对,他们困惑地摇摇头。

结果并没有显示夸克被撞碎,但也没有显示它保持完整,试验数据完全不可理解。

突然,有人惊叫了一声,那是迪夏提,这里只有他对大屏幕上撞击夸克的数据不感兴趣,仍站在窗边:“天啊,外面怎么啦,你们快过来看啊!”

“迪夏提大爷,请别打扰我们!”总工程师不耐烦地说,但迪夏提的另一句话使所有人都转过身去。

“天……天怎么啦!”

一片白光透进窗来,大厅中的人们向外看去,他们不相信自己的眼睛:整个夜空变成了乳白色!人们冲出了大厅,外面,在广阔的戈壁之上,乳白色的苍穹发着柔和的白光,像一片牛奶海洋,地球仿佛处于一个巨大的白色蛋壳的中心!

当人们的双眼适应了这些时,他们发现乳白色的天空中有一群群的小黑点,仔细观察了那些黑点的位置后,他们真要发疯了。

“真主啊,那些黑点……是星星!!”迪夏提喊出了每个人都看到但又不敢相信的结论。

他们在看着宇宙的负片。

震惊之中,有人从窗外注意到了大厅中的那台正在转播球赛的电视机,屏幕上的情形证明了他们不是在做梦:千里之外的体育场也笼罩在一片白光中,看台上的几万人都惊恐地仰望着天空……

“这是什么时候发生的?”首先镇静下来的总工程师问。

“刚才里面那个声音响起来的时候。”迪夏提说。

人们沉默了,他们把目光都集中到琼斯和丁仪身上,希望这两位自爱因斯坦以来最杰出的物理学家,能对眼前这噩梦般的现实做出哪怕一点点解释。

这时,两位物理学家已不看天空了,他们都在低头沉思。顷刻,丁仪首先抬起头来仰望着乳白色的宇宙,长长地出了一口气。

“我们早该想到的。”他说。

琼斯也抬起头来,望着丁仪:“是的,这就是超统一理论方程中那个变量的含义!”

“你们在说什么”总工程师喊道。

“工程师,我们的环球航行成功了!”丁仪笑着说。

“你是说,是我们的试验导致了这一切?”

“事实正是!”琼斯说,同时掏出了那个银酒瓶,“现在麦哲伦知道了,地球是圆的。”

“圆……的”其他的人都困惑地看着两位物理学家。

“地球是圆的,从其表面任一点一直向前走,就会回到原点。现在我们知道了宇宙的时空形状,很类似,我们一直向微观的深层走,当走到微观尽头时,就回到了整个宏观。加速器刚才击穿了物质最小的结构,于是其力量作用到最大的结构上,把整个宇宙反转了。“琼斯解释说。

丁仪说:“琼斯博士,您可以活下去了,物理学没有完结,才刚刚开始,就像人类知道地球形状后,地理学刚刚开始一样。我们都错了,要说最接近事实的论述,是迪夏提大爷刚才说的,我虽不相信真主,但宇宙之深奥之神奇远远超过了我们的想像。”

“我想起来了,上世纪,英国人阿瑟。克拉克在科幻小说中提出过宇宙负片的概念,但谁会想到它竟成为现实呢?”

“可现在怎么办?”总工程师问。

“现在很好,我很乐意生活在负片宇宙中,它和反转前的同样美,不是吗?”

琼斯喝干了瓶中的酒,微醉着伸开双臂,像要拥抱整个新宇宙。

“可你们看……”总工程师从窗口指了指大厅里的电视,体育场里惊恐的骚动在加剧,一种集体的歇斯底里在人海中蔓延开来。从这个画面上可以想像,整个人类世界正陷入混乱之中。

“继续轰击靶标。”丁仪对总工程师说。在第一次夸克撞击事件发生后,为了分析结果,控制计算机已中止了超能粒子对靶标的轰击。

“你疯了?!鬼知道第二次夸克撞击事件会产生什么效应,也许会造成宇宙坍缩或大爆炸!”

“不会的!前面的现象已证明了超统一方程的正确,我们知道下一次撞击会发生什么。”琼斯说。

加速器中的超能粒子再次被引向靶标,人们期待着粒子的暴雨中那几滴不同颜色雨点的出现。

1分钟,2分钟……10分钟……

各种曲线和数据在大屏幕上懒洋洋地滚动着,什么都没发生。电视屏幕上,体育场中的人海已失去了控制。在乳白色的天空下,人们无目标地乱撞,互相践踏……图像抖动了一下,电视信号中断了,屏幕上只有一片荒漠一样的雪花。宇宙的突变超出了人类所有的知识和想像,超出了他们的精神承受力,世界已处于疯狂的边缘。

蜂鸣器第二次响了,夸克第二次被击中。

没有任何预兆,比眨眼的速度更快,宇宙再次被反转。漆黑的夜空,晶莹的星群,人类的宇宙又回来了。

“天啊,你们在干真主的事!” 迪夏提大爷说。核子中心的人们这时都聚集在外面的戈壁滩上,聚集在醉人的星空下。

“是的,对物质本原的不懈探索使我们拥有了上帝的力量,这真是做梦都想不到的。”琼斯说。

“但我们仍是人,谁知道以后还会发生什么呢?”丁仪说。

人们全都静了下来,凝望着夜空中灿烂的群星,似在谛听那若有若无的流淌在整个宇宙间的曼妙乐曲。

“真主啊……”迪夏提大爷对着星空伏下身来。

                             

                                                                                  


 

 

 

                                                                                                                  返回目录