学译园地 |
Lerni Tradukadon |
寒 冰
这是一个听来的故事。
|
Patrina Amo Han Bing Mi aŭdis la jenan rakonton, kies ĉefaj roluloj estas patrino kaj ŝia filo. Ĉirkaŭ 40-jara, ŝi, tre kompententa, estris kompanion, por kiu laboris kelkaj miloj da dungitoj. Ĝuste pro tio, ŝia edzo ŝin forlasis, kaj lia argumentis, ke ŝi tro kompetentas en sia kariero. Tio okazis antaŭ dek jaroj. Dum la sekva jardeko, ŝi kaj administris sian kompanion kaj plenkreskigis sian filon. Ŝi ja multe ŝvitis kaj faligis multe da amaraj larmoj — sed neniu rimarkis ŝian larmadon. En ĉies okuloj, ŝi estis fridsanga virino. Eĉ ŝia filo konsideris ŝin tia. Diplomiĝinte el supera mezlernejo, la filo ne povis eniri universitaton, ne pro tio, ke li estis malpermesita lerni en universitato, sed pro tio, ke li mem neniel volis lerni plu. Nelonge post lia diplomiĝo el supera mezlernejo, li atingis la aĝon de dek ok jaroj. Je lia naskiĝtago, ala patrino venigis sian filon kaj donis al li sumon da 1000 yuan, dirante, “Nun vi jam aĝas 18 jarojn kaj ne daŭrigas vian lernadon. La aĝo de 18 jaroj signifas plenkreskulecon. Plenkreskulo devas sin vivteni. Ĉi tiu monsumo servas kiel via kapitalo. Nun foriru kun la sumo. Revenu al mi ĝis kiam vi sufiĉe lukros monon, alie ni ne havos sangan rilaton inter ni.” Ĉimomente la filo sentis, ke lia patrino estas senkora kaj fridsanga. Nur post kelkaj tagoj, la monsumo elĉerpiĝis. Kion fari? Peti iom de la patrino! Kiam li reiris al la apartmento, kie ili loĝis antaŭe, li trovis, ke ĝi jam estas je alies dispono, kaj lia patrino malaperis senspure. Li tuj falis en profunda malĝojo. Sento de forlasita izoliteco ekvolvis lin tiel firme, ke li apenaŭ elspiris. Malsato pelis lin al serĉado de okupo. Fine li sukcesis gajni okupon por blanŝmiri murojn. Kiel laborpagon li povis lukri unu dolaron por unu blankŝmirita kvadrata metro. Li laboris la tutan tagon, kaj lia laborpago sufiĉis nur por tiutaga komsumado. Se mi plulaboros tiamaniere, li pensis, tio, kion mi gajnis, nur povos plenigi mian stomakon, kaj nenio restiĝos. Post longa cerbumado, li decidis dungi kelkajn laborantojn por fari ĉi tiun laboron. Li kalkulis, ke li donos al ili 0.8 dolaron por ĉiu kvadrata metro, kaj li mem retenos 0.2 dolaron kiel profiton. Kiel profitdona negoco! Tiel li povis gajni ĝis cent dolarojn ĉiutage. Post duonmonato, lia profito atingis pli ol 1000 dolarojn. De tiam, surbaze de la antaŭa sukcesa sperto, li komencis serĉi aliajn ŝancojn por komercado. En okupiteco li forgesis la patrinan kruelecon al li iom post iom, sed li ne inklinis ŝin pardoni. Post unu jaro li fariĝis sukcesa komercisto, kiu havigis al si cent miloj da kapitalo. Kiam li droniĝis en memkontenteco, li ricevis el sia patrino leteron skribitan unu jaron antaŭe, kiu legiĝis: Kara filo mia, Kiam vi ricevis ĉi tiun leteron, mi jam forlasis la mondon. Pardonu al mi, ke mi kruele forpelis vin el la hejmo lastafoje. Tiam mi jam estis trafita de nekuracebla malsano. Kvankam mi posedas dek milionoj da havaĵo, vi tamen ne havas nenian kapablon subteni vin. La vera kaŭzo, kial mi forpelis vin sensimpatie, kuŝas en tio, ke mi volas, ke vi ellernu kiel postvivi. Ĉar mi baldaŭ forlasos la homan mondon kaj karan vin, vi devos zorgi pri vi mem. ... via kare, panjo, kiu vin amas profunde tuj antaŭ la momento de morto
Kune kun ĉi tiu letero estis alia leĝa atestilo pri heredado de la tuta hejma havaĵo.
tradukis Luo Ren |