学译园地 |
Lerni Tradukadon |
断 箭 |
Rompita Sago Tiu, kiu ne metas sian plenan fidon sur sian propran volon, neniam fariĝos generalo. En antikva Ĉinio, patro kaj filo iris al batalkampo. Tiam la patro estis generalo, dum lia filo nur ordinara soldato.Kiam militaj kornoj eksonis kaj tamburoj tondris al atako, la patro, solene levante sagujon kun sola sago, diris gravmiene al sia filo, “Ĝi estas la sago heredita de generacio al generacio. Se vi kunportos ĝin, vi sentos senliman forton. Tamen neniel eltiru ĝin.” La sagujo, kun tre fajna aspekto, estis farita el bovledo, borderita per briletanta bronzo. Kaj la sagvosto videble estis fabrikita per bonkvalita pavplumoj. La ĝojiĝanta filo avide imagis al si kion la sagstango kaj sagkapo similas kaj kiel la malamika, trafita de sagoj, falas el la ĉevalo kaj mortas. Vere, kunportante la sagujon, la filo sin montris senkompare brava kaj nevenkebla. Kiam la kornoj eksonis por retiri trupojn, la filo sentis sin tiel fiera pro la triumfo ke li malobeis la admonon de sia patro. Pelate de forta deziro, li abrupte eltiris la trezoran sagon por pririgardi. Tiumomente li ŝtoniĝis. Rompita sago ĝi estis. Rompita sago en la sagujo! Mi kunportis rompitan sagon dum batalado! Li ŝvitis trakorpe. Lia volo subite sinkis, kvazaŭ domo perdus la subtenan foston. La rezulto estis evidenta: la filo tragike mortis en la konfuzitaj soldatoj. Forsvinginte pulvofumon, la patro levis el la tero la rompitan sagon kaj peze kraĉis, dirante, “Tiu, kiu ne fidas al si mem, neniam fariĝos generalo. Kiel malsaĝe konfidi la venkon al la sago! Kiel danĝere, se oni konfidas la kernon kaj tenilon de sia vivo al aliaj! Ekzemple, se vi konfidas vian esperon al viaj gefiloj, vian feliĉon al via edzo, vian vivgarantion al via laborunuo... tradukita de Liu Kanglong |