学译园地 |
Lerni Tradukadon |
画家和他的孙女 王奎山
画家有一个六岁的孙女。六岁的孙女叫婷婷。婷婷也喜爱画画。
|
Pentristo
kaj Lia Nepino La pentristo havas 6-jaran nepinon nomitan Tingting, kiu ankaŭ ŝatas pentradon. Ŝi pentras arbon. Li kritikis, “Tingting, la arbo, kiun vi pentris, ne estas ĝusta.” Ŝi replikis, “Kial ne ĝusta?” Li respondis, “La branĉoj ne estas ĝustaj.” Ŝi replikis, “Kial la branĉoj ne estas ĝustaj?” Li klarigis, “Kiel la branĉoj povus esti pli dikaj ol la trunko?” Ŝi redemandis, “Kial ne?” Li respondis, “Se tiel, ĝi ne estas arbo.” Ŝi kontraŭdemandis, “Se ĝi ne estas arbo, kial vi nomis ĝin arbo?” Li havis nenion por respondi. Ŝi pentris kuniklon. Li kritikis, “Tingting, la kuniklo, kiun vi pentris, ne estas ĝusta.” Ŝi replikis, “Kial ne ĝusta?” Li respondis, “Ĉu estas ruĝa kuniklo.” Ŝi replikis, “Kial ne estas ruĝa kuniklo?” Li demandis, “Ĉu vi iam vidis ruĝan kuniklon” Ŝi kontraŭredemandis, “Ĉu ne ekzistus tiakolora kuniklo, se oni ne vidis tian?” Li respondis, “Do, ĝi ne estas kuniklo.” Ŝi redemandis, “Se ĝi ne estas kuniklo, kial vi nomis ĝin kuniklo?” Kaj li havis nenion por respondi. Ŝi pentris ĉevalon. Li kritikis, “Tingting, la ĉevalo, kiun vi pentris, ne estas ĝusta?” Ŝi replikis, “Kial ne ĝusta?” Li klarigis, “Ĉu ĉevalo havas flugilojn?” Ŝi respondis, “Ĉevalo ne havas flugilojn.” Li demandis, “Do, kial vi pentris flugilojn por la ĉevalo?” Ŝi aldonis, “Mi volas, ke ĉevalo elkreskigu flugilojn.” Li konkludis, “Do, ĝi ne estas ĉevalo.” Ŝi kontraŭdemandis, “Se ĝi ne estas ĉevalo, kial vi nomis ĝin ĉevalo?” Ree li havis nenion por respondi. Ŝi pentris kokinon, kiu naskis ovon. La ovo estis multe pli granda ol la kokino. Ŝi sendis la pentraĵon al Hispana Ekspozicio de Internacia Infan-Pentraĵoj. La rezulto estis, ke ŝi gajnis la unuan premion. tradukis Niu Niu |