学译园地

Lerni

Tradukadon


Vintra Luno

Hilda Dresen

La plenlunaj vintronoktoj estas nedireble belaj:
Froste bluas kaj arĝentas neĝo pro la luna bril'.
Al ĉiel' en muta preĝo sin etendas la malhelaj
Kriplaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil'.

Kaj arĝentaj rememoroj la animon preterglitas,
Rememoroj lune mildaj, frustretantaj al la kor',
Kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas
Malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor'.

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l' kurtenoj:
Kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar'.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
Kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum' laŭ la klavar'.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l' animo:
La lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer'.
Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
Malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝis mi sub nigra ter'.

 

冬 月

Dresen Hilda


满月的冬夜,我无法形容你的美,
月光下的雪野银白,寒光闪闪。
寂静里昏睡的果树忧郁地伸展断残的枝杆,
向着虚空的天际嘶哑的祈祷。

银色的回忆轻轻绕过忧伤的灵魂,
温柔地对心儿轻轻私语。
尽管夜已深深,早该安寝,
可我怎愿从这醉人的窗前走开。

月光透过窗帏洒满房间,
家具像条条恐怖的大汉站立在灰暗的角落。
张张靠背椅问似的相互疑望,
月光如同幽灵在琴键上爬行,

温柔的记忆已从灵魂中跑光;
寒冷的死光呈现出一片恐惧。
不祥的预感从各个角落向我侵袭,
月光银白,可我仿佛已在幽暗的地下长眠。

胡国鹏 汉译
 

                                                                      返回目录