学译园地 |
Lerni Tradukadon |
等你, 在雨中
余光中
|
Vin Atendas Mi en Pluvo Yu Guangzhong Vin atendas mi en pluvo en la pluv’ graveda jen je ĉielarko cikad-ĉirpoj kvietiĝis kaj ran-kvakoj ekeksplodas ruĝ-lotusoj plenas en lageto kiel ruĝaj flamoj en la pluvo
ĉu vi venas aŭ ne, mi eĉ sentas ĉiu lotusflor’ similas al vi precipe en krepuska kovro en tia pluv’ vual’ delikata
eterne aŭ tempete tempete aŭ eterne vin atendas mi en tempo iksa aŭ fiksita vin atendas mi ĉu temepte aŭ eterne
nun se via mano en la mia kaj se via freŝa elspireto en naztruoj miaj al vi mi dirus karulino mia
nu, ĉi mano pluku lotussemojn en ĝarden’ la imperia tiu man’ skuetu la remilon en boat’ el magonia ligno
stelo alte pendas super la kupolo kiel pendolanta orelringo la horloĝo l’ sepan batas subite vi alpaŝas
vi alpaŝas tra postpluvaj lotusfloroj leĝere kaj gracie kiel poemet’ skandita pri anekdoto ama
vi alpaŝas ritme
el poemoj antikvtempaj |