学译园地 |
Lerni Tradukadon |
叩 门 |
Frapoj je la Pordo Maŭdun Pum, pum, pum!! Mi vekiĝis salte el la sonĝo. Kiu frapis je mia pordo? Mi pensis konfuzite. Mi streĉis mian orelon por aŭskulti. Frapsono jam malaperis. La lampo surkape disverŝis iom da helflava lumo sur mian dormeman vizaĝon. La fenestroj gluitaj per papero kaj litvualo restis tiel kvietaj kiel antaŭe. Turninte sur alian flankon, mi estis apenaŭ dormeme revenonta en la sonĝon, kiam la frapsono min vekis ankoraŭfoje. La frapadon supersonis hurlado. Ĉu la norda vento muĝas aŭ homoj vokas por veki? Mi ne povis fari decidon. Tamen mia sango ekbolis. Kvazaŭe mi jam elflugis el la ĉambro kaj tranĉis la ĉielon, rajdante sur la nuko de la norda vento! La surdiga hurlado tamen obtuziĝis, mallaŭtiĝis kaj fine malaperis. Tio, kio restiĝis, transformiĝis en solecan malplenon. Ĝuste tia malpleno ekestigis tian laŭtan hurladon! Mi ekridis, kompreninte ke mi estis trompita de halucinacino. Kun rondigitaj okuloj mi volviĝis en profundaj pensoj. Multaj vizaĝoj dancis unuj post aliaj antaŭ miaj okuloj; multe da voĉoj bruis laŭte aŭ mallaŭte ĉe miaj oreloj. Abrupte ĉio pereis. La mallaŭta frapado persiste albloviĝis el la fenestroj, kvazaŭ iu frapus je la pordo. “Kiu vi estas? Kio okazis?” Mi malpacience krie demandis, sed ne venis respondo. Mi malŝaltis la lampon. Ekster la fenestroj sporade glimis kelkaj steloj sur la frosta kaj malhele blua ĉielo. Ne povis esti, ke iu frapas je la pordo en tiel profunda meznokto. Se vere estas homo, mi pensis, li certe estas malĝentila ulo, kiu vekas aliulon per pordfrapado, sed ne donas respondon. Mian kontempladon interrompis la tondrosimila bruo ekster la pordo. Nature tio ne estis la bruo de moskita svarmo. Kvankam ili vere ekzistis, ili, kaŝante sin en mallumaj anguloj, tamen jam perdis la forton por ekestigi bruan tondron. Tio ne estis vera tondro, mi komprenis, ĉar estis ankoraŭ tre frue por tondra sezono. Mi turnis sur alian flankon sub la litovrilo kaj premis mian maldekstran orelon sur la kapkusenon, suspektante, ke la bruo memproduktiĝas en miaj propraj oreloj. Tamen, subite sonis ankoraŭfoje pum, pum, pum! La triafoja frapsonado disfuziĝis en la frida aero, tre sonore kaj triste. Neniel ĝin eltenante, mi saltis el la lito kaj tirmalfermis la pordon por pririgardi eksteren. Sin trovis nenio. La lunarko super la lageto antaŭdoma disverŝis malvarmetan lumeton; vico da ĉerizarboj ĉe la lageto, nudaj en la glaciiĝinta aero, tremetis leĝere. Sin trovis nenio, krom nigra hundo, kiu kuŝis surventre ĉe la pordo, kun kapo flanken klinita, kvazaŭ subaŭskultante, kaj nun klininte sian kapon hontŝajne, malrapideme iris sub la plankon antaŭ la tegmentrando kaj kuntiriĝis en bulon kun sia buŝegon en haraĵan kolon. Mi naskis portempan kompaton al tiu griza besto, kvankam tra mia menso fulmis riproĉeto: Estas ci bojemulo, kiu petolaĉe vekis homon, sed postlasis malplenon al li. elĉinigis Vejdo |