学译园地 |
Lerni Tradukadon |
|
Xi Murong egalas al pureco kaj mildec’ de vivo mi kredas jen al ĉiu reflekt’ kaj intersend’ de lum’ kaj ombro
mi kredas ke la floroj kovrantaj l’ arbon nur originas el la semo sola en glacineĝo mi kredas ke en tri cent poemoj tio, kio prezentiĝas ripetfoje ’stas l’ ununura vorto, kiun ne elbuŝigis oni en juneco
mi kredas ĉion aranĝitan de l’ Ĉielo mi ankaŭ kredas, ke se vi volontos postsekvi l’ distan fonton de humilo finfine ni interkomprenos tradukis Lin Lin |