学译园地 |
Lerni Tradukadon |
一块石头 刘国芳
桥面上有一块石头。
|
Peco da Ŝtono Liu Guofang Sur la ponto troviĝas peco da ŝtono. Ĝi, iom pli granda ol briko, elfalis el la kamiono plena je gruzoj. La ponto, ne tre larĝa, ligas la urbinternon kaj eksteron. Ĉiutage multaj homoj iras kaj reiras tra la ponto, la homplena spektaklo! Neniu priatentas tiun ŝtonon surponte. Aŭtobuso alproksimiĝas al ĝi. Kiam la aŭtisto, vidinte ĝin, volas konduki la buson ĉirkaŭ ĝi, li ne sukcesas pro la rapideco de la buso. Kaj li volas bremsi la aŭton, sed jam estas malfrue. Pum! La aŭto subpremas la ŝtonpecon, kio skuigas la aŭton kaj preskaŭ faligas kelkajn pasaĝerojn. Kelkaj el la pasaĝeroj malkontentas, “Kiel vi kondukas la aŭton?” La aŭtisto respondas, “Damne! Kiel ŝtonpeco kuŝas sur la ponto?” Pasaĝero proponas, “Prefere vi ĝin forĵetu de la ponto, alie vi trafos ĝin alian fojon.” La aŭtisto diris, “Ĉu vi volas, ke mi ĵetu ĝin? Ĉu mi estas freneza? Kiam mi revenos, mi ĉirkaŭiros ĝin.” Aŭtomobilo rapide alproksimiĝas kaj subpremas la ŝtonpecon sammaniere. Ĝi alte saltas,kio surprizas la pasaĝerojn. Kiam ili ekscias pri la ŝtona incidento, ili malkontentas, dirante, “Malgranda loko estas malgranda loko. Ĉie estas en malordo.” Post tio, la aŭtomobilo retiriĝas, ĉirkauiras la ŝtonon kaj forkuras. Iome poste, homo ŝanceleme alproksimiĝas la ŝtonpecon. Li iras laŭ la aŭtovojo anstataŭ trotuaro, ĉirkaŭrigardante, kaj jen li piedbatas la ŝtonon. Tio dolorigas lin. Koleriĝante, li aŭtomate donas alian piedbaton al la ŝtono kaj li ricevas pli grandan doloron. Li blasfemas kolere kaj ĉirkaŭiras ĝin. Biciklo alvenas Babilante kun alia, la biciklisto kondukas sian biciklon sur la ŝtonon. Kaj li falas el la biciklo kaj ne sukcesas sin starigi post longa tempo. Unu el la apudstarantoj miris, “Kiel povus esti, ke troviĝas ŝtono sur la ponto?” Alia komentas, “Kion la purigistoj faras? Ili eĉ ne forigas la ŝtonojn sur la ponto.” Kiam la falinto restariĝas, por mildigi sian koleron, li levas la ŝtonon kaj ĵetas ĝin sur la antaŭan lokon. Post tio, li foriras rajdante la biciklon. La ŝtono ankoraŭ restas sur la ponto. Sur la ponto homoj kaj aŭtoj iras kaj reiras. De tempo al tempo jen aŭtoj subpremas la ŝtonon jen homoj piedbatas ĝin. Tiuj piedbatintoj sakras kaj foriras kolereme. Neniu volas forigi la ŝtonon. Memkompreneble, ne ĉiuj estas samaj en pensado. Unu homo volas forigi la ŝtonon. De malproksime vidinte ke la ŝtono saltigas aŭton, li sin direktas al la ŝtono, preta forigi ĝin. Li apenaŭ alproksimiĝas ĝin kiam aŭto fulme kuras al li. La aŭto knare bemsiĝas apud li. Kapo sin ŝovas el la fenestro de la aŭto kaj sekvas riproĉo, “Ĉu vi volas morti?” L piediranto, insultita de la aŭtisto, koleriĝas kaj ĵetas blasfemon al la aŭtisto. Li reiras al la trotuaro kaj forpasas. La ŝtono ankoraŭ kuŝas sur la ponto. elĉinigis Wu Tong
|