学译园地 |
Lerni Tradukadon |
超人
冰心
他的脑子累极了,竭力的想摈绝这些思想,无奈这些事只管奔凑了来。
他忙着都收拾好了,握着手周围看了看,屋子空洞洞的——睡下的时候,他觉得热极了,便又起来,将窗户和门,都开了一缝,凉风来回的吹着。
|
Bingxin(1900-1999) Superhomo He Bin estis malvarmkora junulo. Li estis neniam rimarkita komunikiĝi kun aliaj ĉirkaŭ si. En la etaĝdomo, kie li loĝis, vivis multaj liaj najbaroj, sed li donis nenian atenton al ili. Li eĉ ne prenis manĝon en la sama kantino kune kun ili. Okazis, ke li renkontis ilin, kaj li ne facile interŝanĝis salutojn kun ili. Kiam poŝtisto venis, multaj junuloj ĝoje kuris por ricevi siajn leterojn, sed li havis nenian leteron. Li ĉiam fermis sian buŝon, escepte de la tempo kiam li interŝanĝis sian opinion kun liaj kolegoj pri la aferoj en la oficejo kaj de tiam kiam li eligis kelkajn dankajn vortojn al la dommastrino anjo Cheng, kiu alportis manĝojn por li. Sen ajna kontakto kun aliuloj, li eĉ ne ŝatis ion vivantan. En lia ĉambro vidiĝis nek floro nek herbo, malviva kaj dezerta kiel en kaverno. Nur bretoj estis plenŝarĝitaj per libroj. Kiam li revenis de la oficejo kun klinita kapo, li enpaŝis la ĉambron, fermis la pordon, deprenis la ĉapon kaj sidiĝis ĉe la tablo. Preninte libron, li foliumis sencele, kaj kelkfoje, kiam li sentis lacon, li stariĝis kaj paŝis tien kaj reen, aŭ tirmalferminte la fenestran kurtenon, li faris rigardadon, kaj post iom da tempo, li ĝin fermis. Anjo Cheng estis traktita de li alimaniere. Kiam ŝi alportis manĝon en lian ĉambron, ŝi, kelkfoje starantes apude, parolemis al li, demandante kial li vivis sola. Post multe da ŝiaj paroloj, li respondis per tia parolo, kia “La mondo estas malplena kaj la vivo estas senkonscia. La kunesto de homoj, universo kaj aliaj estaĵoj estas nenio alia ol dramo. Sur la scenejo oni estas intimaj gepatroj kaj gefiloj, sed malsuprenirinte la scenejo, ili deprenis maskojn kaj disiĝis en diversaj direktoj. Tio ankaŭ aplikeblas al plorado aŭ ridado. Oni preferu forlasi unu de alia ol teni ligojn inter si. Kaj Niĉeo bone diris, ke amo kaj kompato estas malbonoj...” Kvankam ŝi ne plene komprenis kion li diris, ŝi tamen eltiris iom da kompreno el lia parolo. Ŝi diris, ridetante, “Se tiel, kian signifon havas via vivado? Estas pli bone morti aŭ perei. Kial oni devas sin vesti aŭ sin manĝigi?” Kun rideto, li respondis, “Se tiel, ĉu oni ne alte taksas sin mem kaj la mondon? Estas pli bone, ke oni vivu rezignacie kiel kurantaj nuboj kaj fluanta akvo.” Kvankam ŝi volis paroli plu, tamen, vidinte lin kapklinite sin manĝigi kun apatia vizaĝo, ŝi ne aŭdacis eligi vortojn. Tiun nokton li subite vekiĝis. Aŭdiĝis trista ĝemado sube. La doloraj sonoj intermite kaj persisteme tremadis en la kvieta nigra nokto. Kvankam li ne naskis ajnan kompaton, li tamen ne sukcesis endormiĝi pro la ĝemado. Lunlumo, kiu akve verŝis tra la fenestra gazo, rememorigis lin pri multaj aferoj en lia knabeco — afabla patrino, steloj sur la ĉielo, floroj en la korto... Lia cerbo ekstreme laciĝis kaj li penis elpuŝi tiujn penserojn, sed male tiuj penseroj svarmis seninterrompe ĝis tagiĝo, kiam li ekhavis dormeton. Dum sinsekvaj tri noktoj li aŭskultis al ĝemoj, pririgardis la lunon kaj mediti pri la pasintaĵoj. Dormado kaj manĝado perdiĝis en malordon — li ekhavis bluringajn okuojn kaj palan vizaĝon. Kiasm li okaze rigardis en spegulon, li sentis eta surpriziĝon. Li tamen mekanike faris sian rutinon. Tamen en lia malplena cerbo abrupte aldoniĝis malsanulo en profunda nokto. La sepan tagon kiam li elitiĝis en la frua mateno, li subite demandis al anjo Cheng kiu estas la malsanulo sube. Ŝi mire respondis, “li estas la knabo Luĉjo kiel aĉetisto de la kantino. Tiun tagon, li eliris kaj oni ne scias kiel li falvundis sian feruron. Li kuracis sin per plastro, sed tio ne efikis. Li estas la ĉiunokta ĝemanto. Vere kompatinda, li aĝas nur dek du ĉijare. Li estas tre laborema kaj zorgema...” He Bin sin vestis kaj ĉapigis, kaj paŝis al la pordo, kvazaŭ li ne aŭdus la rakontadon. Haltiginte sian vortfluon, ŝi ekprenis manĝilojn kaj pretis elpaŝi. Tiam li elpoŝigis bankbileton malrapide kaj donis al ŝi, dirante, “Donu ĝin al Luĉjo por kuraci sin ĉe kuracisto.” Dirinte tion, li eliris sen turni kapon. Vidinte la enorman nombron sur la bankbileto, ŝi ŝtoniĝis je lia neatendita konduto de kompato.; Kun manĝiloj en la mano, ŝi distriĝeme staris ĉe la pordo.
La
sonoj de ĝemado mallaŭtiĝis iom post iom kaj la luno krescentiĝis. Tamen lia
cerbo ankoraŭ troviĝis en svaga stato: afabla patrino, steloj sur la ĉielo,
floroj en la korto... Post kelkaj tagoj, la voĉo de ĝemado ĉesiĝis. La nokto restis kvieta kiel antaŭe, kaj He Bin havis sensonĝan dormadon. Tiuj pensoj antaŭ kelkaj tagoj, similaj al malforta lumo de matena luno sur la pinto de glacimonto, malaperis dum momenteto. Anjo Cheng, kunportante Luĉjon, venis kelkfoje por diri dankon al him, sed li tamen ŝajnis forgesi tion. Flegme levinte sian kapon kaj ĵetinte ekrigardon, li skuis sian kapon kaj revenigis siajn okulojn al la libro. Siaparte Luĉjo, kun suprenlevita nigra kaj pufa vizaĝo, staris ekster la pordo, maltrankvile preskaŭ ĝis larmoj. Tiun tagon ĉe vespermanĝo, He Bin diris al Anjo Cheng, ke li transposteniĝos al alia loko kaj ekiros postmorgaŭ matene, kaj li volis likvidi sian ŝuldon por loĝado kaj manĝado. Anjo Cheng eksentis deprimiĝon. La kvietaj luantoj kiel li estis raraj, sed ŝi ne povis reteni lin, kaj nur diri gratulon anstataŭe. Iome kapjesinte, li reiris al sia ĉambro por ordigi la librojn. Li sentis sin terure laca kaj endormiĝis post momenteto. ---- Subite li aŭdis kelkfojajn movetojn de la pordon kaj iu ŝajnis ĝin puŝmalfermi. Senvorta kaj senmova, li kuŝis kviete, kaj post momenteto tute malaperis ĉiaj sonoj. La sekvan tagon, li sin okupis malantaŭ la pordo riglita. Li eĉ rifuzis la helpoproponon de Anjo Cheng kaj promesis postuli ties helpon kiam li estis bezononta. Post kiam ŝi malsupreniris, li abrupte sin atentigis, ke li forgesis aĉeti ŝnurojn. Kiam li malrapide malfermis la pordon, homfiguro fulme malaperis. Je plua pririgardado, li trovis, ke Luĉjo sin kaŝis malantaŭ la kontraŭa pordo. Ĵetinte sian heziteman rigardon ĉirkaŭen, li ne trovis serviston ĉeloke. Kaj li vokis, “Luĉjo, aĉetu por mi kelkajn ŝnurojn.” Luĉjo ŝanceleme alpaŝis, kaj ĝoje preninte monon, fluge malsuprenkuris la etaĝon. Post kelka tempo, Luĉjo, kun ruĝaj vangoj pro kurado, anhele suprenkuris, prenante ŝnurojn en unu mano. Li tenis sian alian manon malantaŭ la dorso, el kiu unu aŭ du orflavaj steletoj malkaŝiĝis malklare. Li donis la ŝnurojn kaj ŝajnis diri ion kun la kapo levita. Lia mano ankaŭ malrapide moviĝis antaŭen el post la dorso. Donante nenian atenton al li, He Bin deprenis la ŝnurojn kaj eniris. Post ordigo en okupiteco, li, kuntenante siajn manojn, paŝis tien kaj ĉi tien por rigardi. La ĉambro jam fariĝis malplena. Kiam li kuŝigis sin, li sentis varmegon. Kaj li ellitiĝis kaj iomete malfermis la pordon kaj fenestrojn, tiel ke li povis ĝui la envenantan friskan venteton.. “Ankoraŭ varmege. La cerbo ŝajnas en malordo. Kaj la ĉambro estas tro vaka kaj malplena. --- Jam du tagojn mi lacigas min per okupiteco. Nature mia vivado sin montras malnorma. Tamen kial mi ekpensas pri la malsanuleto en la malfrua nokto? ... Amata... Ne pensu plu. Mi ekstreme enuiĝas!” La delikata venteto flirte levis la mallongajn harojn ĉe lia frunto, sekigis la ŝviterojn sur lia kapo, kaj iom post iom lule ventumis lin en la sonĝon. La blankaj muroj je kvar flankoj, malhela lumo en la ĉambro tuttage, mallumaj ombroj ĉe la murangulo. Tempo forpasis minuton post minuto. Amata patrino, miriadoj da steloj sur la nokta ĉielo, floroj en la korto. Ne pripensu plu... tro... enuige. Mallumo rampis sur la tegmento. Nenio videblis. Tempo forpasis minuton post minuto. Vento intensiĝis. La aloĉambro ekheliĝis. Miriadoj da steloj pelmele flirtis enen. En stellumo malrapide eniris virino blanke vestita, kun la dekstra mano levanta la baskon de jupo kaj la maldekstra premanta sian frunton. Ŝi alproksimiĝis akompanate de delikata bonodoro. Klininte sian korpon, ŝi pririgardis, pririgardis solene kaj kviete. Ŝia rigardo plenis je amo. Lia ekhavis sensentajn nervojn dum momento! Ellitiĝu, ne, ĉar estas en la lulilo. Ho, patrino, amata patrino! Ho, patrino! Mi volas ellitiĝi kaj sidiĝi en via sino. Vi brakumu min en vian sinon. Ho, patrino! Ni sopiru unu al alia, ne forlasu unu de alia. Ŝi retiriĝis malantaŭen iom post iom, ankoraŭ kun amemo en sia rigardo. Ĉio malklariĝis. Steloj faladis kiel pluvo kaj ĉiuj horizonte flugis al la malluma ombro ĉe la murangulo. --- “Ho, patrino! Ne foriru, ne foriru!...” La vizaĝesprimo de amo, kiu jam kaŝiĝis dum dek kelkaj jaroj, denove riveliĝis sur la vizaĝo de He Bin, kaj liaj larmeroj, kiuj nevidebliĝis, ankaŭ faladis perle. Ankoraŭ restis al delikata bonodoro, la virino blanke vestita. Li iome malfermis siajn okulojn. La blankaj muroj ĉe kvar flankoj, la malhela taglumo, kelkaj mallumaj ombroj ĉe la murangulo, kaj alblovita delikata bonodoro. Kiam li ekmovis, li tuj sentis, ke malgranda homfiguro eliras piedpinte kaj ĉe la pordo turnas sian etan vizaĝon por rigardi. Li estis Luĉjo, la malsanuleto en malfrua nokto. He Bin penis sidiĝi. Tie sur la ŝnure ligita librostako staris korbeto da orflavaj floroj. Vestinte sin per sensubŝtofa jako, li aliris la korbeton, sub kiu estis subpremita paperpeco kun skribaĵo. Sub la malhela lumo, li legis: Mi ne scias, kiel danki vin pro via bonfaro. Kelkfoje mi pririgardis ĉe via pordo kaj ne trovis florojn sur la tablo. Ĉi tie estas multaj florvendistoj. Ĉu vi rimarkas ilin, sinjoro? La floroj en ĉi tiu korbeto, kies nomon mi ne scias, estas kultivitaj de mi mem. Tre bonodoraj, ili plej plaĉas al mi. Mi pensas, ke ili ankaŭ plaĉas al vi sinjoro. Mi devintus sendi ilin al vi, sed mi ne trovis ŝancon. Hieraŭ mi aŭdis, ke vi estas forironta, kaj mi ilin sendis tuj. Mi supozas, ke vi sinjoro certe ne bezonas ilin. Tamen mia patrino estas ankaŭ dankema al vi pro sia amo al mi. Ĉu via patrino ankoraŭ vivas, sinjoro? Ŝi certe amas vin, sinjoro. Tiel mia patrino kaj la via estas bonaj amikoj. Do, sinjoro, vi devas akcepti la donaceton de la filo de la amiko de via patrino. Luĉjo skribis kun respektemo. Leginte tiujn liniojn, He Bin, kun floroj en ambaŭ manoj, reiris al la lito. Li, sentante nenian fortojn restantaj en sia korpo, nevole eksplodis per plorsingultoj. La delikata bonodoro restis, sed la patrino jam foriris! Interne kaj ekstere de la fenestroj kontrastis unu kontraŭ alia estis nur lunbrilo, stelflagro kaj larmlumo. elĉinigis Vejdo
|