学译园地 |
Lerni Tradukadon |
男孩女孩的故事 陈玉龙
女孩躺在床上已两天没吃喝,那个被称做丈夫的男人和称做婆婆的女人来来回回劝过无数次,女孩就是不肯进食。
|
Rakonto pri Knabo kaj Knabino Chen Yulong Jam du tagojn la knabino kuŝis en la lito sen preni manĝojn kaj trinkaĵojn. La tielnomata edzo kaj tielnomata bopatrino iris multafoje al ŝi por persvadi ŝin sin manĝigi, sed ŝi neniel obeis. La knabino estis trompe vendita ĉi tien de sur la trajno, sur kiu ŝi vojaĝis sen scio de siaj gepatroj. Tiun nokton sub la perforto de grupo da lupsimilaj viroj ŝi estis subpremita en la lito de la tielnomata edzo. Ek de tiu momento, ŝi eksentis, ke ŝi troviĝas en alia mondo kaj ke vivi aŭ morti ne gravas. La trian tagon ŝi ankoraŭ ne volis manĝi aŭ trinki, kaj nur levis sian kapon por rigardi al la mallarĝa spaco de la ĉielo. Tiun saman tagon melankolia knabo venis al ŝia lito. Li diris, ke ŝiaj poentoj por enirekzameno estas nur dek poentojn malpli ol la varba postulo kaj liaj dudek malpli. Ŝi tuj kaptiĝis de ekmiro, ne atendante, ke li eldiris tiujn vortojn. Li honteme klinas sian kapon, dirante, “Pardonon. Mi kaŝlegis vian taglibron. Estas mia frato, kiu donis ĝin al mi.” Li aldonis, “Kia hazardo! Ankaŭ vi havas dek ok jarojn.” La knabino sentis korpremon. Tion kompreneble li ne povis rimarki. “Mi scias, ke vi havas ion por diri. Elmetu kiajn ajn postulojn kaj ni ilin diskutos.” Li aspektis maldika kaj febla, sed kun orelplaĉa voĉo. Ŝiaj lipoj movetis, ne eligante voĉon. Li kompreneme ohis kaj eliris. Preninte plumon kaj paperon el sia ĉambro, li revenis kaj diris, “Mi scias, ke vi ne volontas diri, kaj ankaŭ ne povas eldiri. Skribu do.” Post momenta stuporo, ŝi tuje ekprenis la plumon el lia mano. Ŝi skribis rapide linion da vortoj kaj redonis ĝin al li. Sur la papero skribiĝis tiuj vortoj: Mi volas hejmeniri! Mi volas hejmeniri! Mi volas hejmeniri!!! La knabo ne povis bridi sian tremadon. Post longa silento, li diris, “Ĉu vi povus hejmeniri se vi nek manĝas nek trinkas?” Ŝi abrupte faris sidan pozon kaj fiksrigardis lin, “Ĉu vi promesu al mi?” Li tuj mallevis sian kapon panike kaj eliris. La knabino turnis kaj returnis tiujn vortojn la tutan nokton, naskante radion da deziro por vivi. De la sekvanta tago, ŝi komencis sin manĝigi. Ŝia sinteno altiris atenton de la tuta familio kaj eĉ tuta vilaĝo. De tiam la knabo ne plu alparolis al la knabino. Nur ĉe manĝtablo, ŝi vidis lin sin manĝigi melankolie. Iom post iom ŝi eltrovis, ke lia malsukceso en enirekzameno perdigis lian pozicion en liaj familio kaj vilaĝo. Vidinte, ke li kovas memhumilecon, ŝi tuj ekhavis senton de samsortulo. Kiam ŝi rememoris pri sia tiama aŭdaca forlaso de la hejmo kaj pri hodiaŭa dilemo, pluvis ŝiaj pentemaj larmoj. Ŝi ĉiam penis trovi la ŝancon por eskapi, sed vane. Tagon post tago ŝi brulis de malpacienco. Iun nokton, la knabo malŝlosis la pordon de la knabino per la ŝlosilo konfidita de sia frato. Ŝi ĵus senvestinte kuŝiĝis en la lito. Vidinte lin, ŝi instinkte protektis sian korpon kaj kriis panike, “Kion vi volas fari?” Li diris, “Ne parolu laŭte. Mia frato ne revenos ĉinokte.” Ŝi elprenis tondilon el sub la kapkuseno, dirante, “Se vi kuraĝas fari plian paŝon, mi ŝrikos por venigi homojn.” La knabo ankoraŭ duonvoĉe diris, “Mia frato ne revenos ĉinokte!” Post tio, li eliris sen kapturno. Post kiam ŝi ŝtoniĝis momenton, ŝi tuj komprenis kaj postkuris. Tirante ŝin je la mano, la knabo turnis sin jen laŭ dekstra direkto jan laŭ la maldekstra kaj fine eliris la vilaĝon sub la nokta vualo. Senparola, li kapklinite plirapidigis sian iradon, dum ŝi lin sekvis jam kun kelkaj vezikoj sur la plandoj. Ĉe tagiĝo, ili fine atingis la stacion de la urbeto. Li aĉetis bileton kaj donis ĝin al ŝi, dirante, “Vi hejmeniru!” Ĉimomente la knabino povis eligi neniun vorton kaj nur faligis larmojn. En la momento, kiam la buso startis, ŝi rimarkis lian amaran rideton. “Ankaŭ mi devas hejmeniri.” Iun tagon post unu monato, kiam knabo, kiu paŝis helpe de lambastonoj, ricevis la de poŝtisto donitan leteron el malproksima loko, li unuafoje montris sian rideton sur la vizaĝo. elĉinigis Kanglong |