学译园地 |
Lerni Tradukadon |
近来的冬天
|
En Pasinta Vintro (Proza Poemo) Bang Chui En pasinta vintro, mi, depende de sopiroj, ofte min varmigis Kvankvam la folioj defalintaj, kiuj flirtis pli kaj pli forforen, ne plu estis freŝaj vangoj, la temperaturo de florado en la memoro same povas flari la konatan estintecon. Ni, renkontiĝinte en la sama sezono kaj disiĝinte en la alia, similas la du flankoj de la sama folio sur la sama branĉo, kiuj intime ligiĝas unu kun la alia, sed neniam intervidiĝas. Prosperiĝo kaj velkiĝo certe aranĝitis kiel flagra enigmo destinita tute en la antaŭmorta mondo. Kaj kiu daŭrigos tiun labirinton en la postmorta mondo? La sama korligo estas rekta linio jen aperanta jen malaperanta, liganta min ĉe ĉi fino kaj vin ĉe la alia. Nia sorto ŝajnas liuta kordo kaj tamen rompita lotusradiko kun nerompitaj fibroj. La sentnodo, kiu ne plu estas klasika, ĉiam obstine cirkulas en malsamaj aferoj. En la pasinta vintro, la sopiro, kiun mi ekbrulis, povis ankoraŭ ne baksekigi ajnan frazon interne. Kruĉo da teo, kiu ŝanĝiĝas de forteco al malforteco kaj inverse, sidas sur la forno meditante. Por repagi tiun, kiu donis al vi varmon, vi devas fintrinki sopirojn. Kiam vi tenas te-tason en la mano, vian vizaĝon karesas la aromo, vere similanta al la intima figuro. Transpasinte montojn kaj riverojn, piedpreminte knare la postrestantan neĝon kaj enirinte la koran ĝardenon pere de sekreta vojeto, ni revoku antaŭ niajn okulojn la hirundojn, kiujn ni liberigis tiun jaron. Fakte estas malfacile por ni renkontiĝi. La imago plene disvolvita ankaŭ fariĝis akva fumo incitita super la akvosurfaco de la rivero. Lasu la lastan romantikon flosi kiel strioj da malpleno. Kion povas diri la krepuskaj nuboj sub la vaste malplena ĉielo ekster la fenestro? En ĉi tiu momento, kiam ni mantenas ĉi tian poezian senton samkiel enŝovante faskon da ĉiamverdaj pinbranĉoj en maljuniĝantan sunlumon por vidi, kiel la delikata aromo fluas en la dormon longnoktan. Dum sekva vintro, ni, depende de niaj sopiroj, eblos nin liberigi de la implikado de frosto. elĉinigis Niu Niu |