学译园地 |
Lerni Tradukadon |
|
Ai Qing (1910-1996) Dedeĉite al la Suno Matene kiam mi vekiĝas, mi ĝojas je la vid’ de via lumo, lastnokte kvankam mi tre lacis kaj min obscedis inkuboj sennombraj. Karesa, freŝa, hela lumo via ŝutiĝas sur fenestron mian longe fermitan, la fenestropaperon farbas per helflav’ kiel poleno, en krado hele blua inkrustitan. Mi saltas el la lito, kun dankemo, apertas la fenestron dum tutvintr’ fermitan, enlasas l’ or-teksitan tablotukon diafanan sterniĝi sur la tablon apud la fenestro. Kun mir’ kaj ĝojo, mi vin vidas: ververe kaj sendube vi staras sur la montpinto kontraŭa serene ridetante. Mi pene mian okulparon malfermegas por kapti soife imagon vian: vi tiel ’stas intensa, svaga kaj majesta! pupitrojn miajn via lum’ pikdolorigas. Ho, Suno, vi senmorta sciemulo, vin vidas eĉ la plej malfeliĉulo, enkore sentas li konsolon vian. Forĝist’ de temp’ vi estas, kaj orumisto de bonhava vivo; vi forĝas tagojn en sennombrajn radojn, surper antikva ebenaĵo rondflugantajn... Se ne ekzistus vi, ho Suno, vivaĵoj ĉiuj dronus en mallumo, eĉ se flugilojn ili havus, ili kiel vespertoj flugus en eterna nokto. Vin amas mi jen kiel mian proran panjon. vi nutras miajn pensojn kaj konceptojn, pro tio mi fervore vivas, min turmentas por la idealo, ĝis kiam Mort’ forportos mian vivon. Post longa kaj soleca vintro, hodiaŭ volas mi ascendi la montpinton, min senvestigi kaj nudigi
por duŝi mian animon
en via lumo... |