学译园地 |
Lerni Tradukadon |
收 获 金 波
××银行爵士大道支行坐落在最繁华的市中心地带。这里的建筑古色庄重,门前车水马龙,一看就知道生意兴隆。
|
Kun antikvece impona konstruaĵo, la Branĉo Ĵazo-Voja de Banko X situas ĉe la plej homplena kaj multokupita distrikto de la urbcentro, donante la impreson de prospera negocado. Tagmeze de tiu tago —— la momento, kiam kompare malmultis klientoj, la svingpordo de la banko malfemiĝis malpeze. Kun paŝbruo, juna blondulino eniris la halon de la banko, tenante mansakon. Ŝi sin direktis rekte al la giĉeto de kreditado kaj frapetis sur la giĉetvitro. “Mi volas monprunti, s-ro.” Ĝenerale, la profito de bankoj naskiĝas depende de monpruntado. Vidante la elegantan klientinon, kiu memvole postulas krediton, la komizoj senhezite ŝin akceptis kaj klarigis al ŝi ĉion necese farotan pri monpruntado ĝentile kaj zorgeme. La fraŭlino bezonis cent milon da usonaj dolaroj. Laŭ la reguloj de lombardado, ŝi proponis sian tutnovan aŭto BW kiel garantion. Akompanate de ŝi, la komizoj unue kontrolis la aŭton: bonege, vere fabrikita en Germanio, ĝi havas novan stilon kaj tuton da funkcioj, kaj krome, al ĝi instaliĝas novtipa inteligenta alarmiga sistemo de sekureco —— videble ĝia valoro plimultas ol cent milo da dolaroj. Poste, la komizoj kontrolis ŝiajn diversajn dokumentojn de aĉetado kaj veturigado, kiuj estis laŭleĝaj kaj senmankaj. En la okuloj de tiuj spertoriĉaj komizoj, neniu dubo troviĝis en kontrolado. “Bone, fraŭlino! Bonvole traktu la oficialan proceduron de lombardo.” Post kiam ĉiuj tabeloj estis nete plenigitaj, karto por eltiri kontantan monon doniĝis al la monpruntantino. “Ne! Bonvolu deponi la sumon en via banko.” La komizo ĵetis al ŝi ekrigardon, sentante ion neatendita. Tamen li tuj procedis pri la deponado. Jes, ĉu ekzistas financaj reguloj, ke la freŝe elpruntita mono ne licas deponiĝi denove? Klientoj estas dioj, kies laŭleĝajn kaj laŭrezonajn postulojn oni ne povas kontraŭstari. Post kiam ĉiuj formalaĵoj estis finitaj, la eleganta kaj belaspekta fraŭlino, balancinte sian kapon ridete, sin direktis al la pordo kun granda kontento. “Bonvole atendu momenton, fraŭlino Luvis!” Tiam aŭdiĝis fremda voĉo. Turninte sian kapon, ŝi vidis kvindek-al-sesdek-jaran maljunulon kun arĝentkoloraj haroj, granda ventro kaj dikaj vangoj, vestitan okcidentstile. Antaŭe, kiam ŝi trapasis la formalaĵojn, li dumtempe servis kiel helpanto ĉe la komizo. “Por kio vi vokis min, s-ro?” demandis Luvis. “Mi prezentu min al vi. Mi nomiĝas Vejdeman Ejvejc, la estro de la banko. Vi estas honorinda kliento. Vi estas bonvena al ni por via bankaj aferoj. Ĉu vi permesas, ke mi elmetu demandon al vi?” “Sinjoro Vejdeman? Kian honoron mi havas! bonvolu demandi,” Luvis diris respektoplene. “En mia memoro, ĉiuj klientoj, kiuj venas ĉi tien por monprunti, estas en urĝa bezono de mono. Kial vi deponis la freŝe elpruntitan monon?” “Ĉu vi volas scii la kialon?” ŝi montris rideton. “Kompreneble. Tio ŝajnas nekonforma al la principo de financa mastrumado.” “Bone. Tiel okazas, s-ro Vejdeman, ke mia kliento estas veturonta eksterlanden kaj revenos post unu jaro. Li maltrankviliĝas de neniu aĵo, kiun li posedas, sed la freŝdate aĉetita aŭto BW, por kiu li malfacile trovas sekuran lokon por deponi. Li konsultiĝis ĉe ĉiuj remizoj en la urbo por ĝin deponi. La kosto por deponado de la aŭto altiĝas ĝis kvin dek milionoj da usonaj dolaroj. Pro sia amata ĉevaleto, li ne domaĝas monon, sed neniu aŭtdeponejo garantias pri la absoluta sekureco de la aŭto. Se ĝi estus ŝtelota, mi povas imagi kio okazus al mia kliento. Senrimede li turnis al mi por helpo. Li diris, ke se mi tenas la aŭton sindifekta ĝis lia reveno, li preferas doni al mi cent mil dolarojn kiel honorarion. Ĉe tiuj vortoj, mi tuj konsentis. Tamen, mi postulis, ke la proprieto de la aŭto metiĝu sub mia nomo portempe, kaj post unu jaro mi redonos ĝin sendifekta. Pri tio la kliento konsentis. Sekve ni surskribis kontrakton kaj petis pruvon ĉe la notaria oficejo...” “Do...” S-ro Vejdeman, kapjesante, daŭrigis, “do, vi lombardis la aŭton kontraŭ la elprunto de mono. la banko estas absoluta kompetenta gardanto, kiu povas teni la aŭton sendifekta. Kvankam la intereza procento de elprunto de mono ĉiam pli altas ol tiu de mondeponado, tiu honorario de cent mil dolaroj sufiĉe povas kovri la saldon inter ambaŭ, kaj vi certe profitos el tio je miloj da dolaroj...” “Pravas,” diris Luvis ne sen fieremo. “Mi kapablas fari tion, kion oni ne kapablas —— tio ankaŭ estas mia moto.” “Fraŭlino Luvis, via sagaceco ombras min. Ĉu mi povus scii, kie vi oficas? Se plaĉas al vi, bonvole prenu oficon en nia banko. Mi donos al vi kontentigan oficon kun alta salajro. Ĉe ni mankas tiaj kompetentuloj en financa mastrumado kia vi.” “Dankon. S-ro Vejdeman, vi estas elstara financisto. Kiel doktoro de financa studfako, mi eĉ sonĝas labori sub via gvido.” “Se tiel, vi konsentas, ĉu ne?” “Ne! Mi jam havas mian entreprenon. Mi estas kreinto kaj direktoro de ‘Financa Kompanio de Novaj Ideoj’.Jen estas mia nomkarto. Mi esperas, ke ni kunlaboru refoje estonte.” Okulsekvante fraŭlinon Luvis, kiu malrapide trapaŝi Ĵazo-Vojon, li nereteneble glatigis sian grizblankan barbon... elĉinigis Vejdo |