学译园地

Lerni

Tradukadon


                     
                      野   草
                        夏  衍
 
  有这样一个故事。
 
  有人问:世界上什么东西的气力最大?回答纷纭的很,
有的说“象”,有的说“狮”,有人开玩笑似的说:是“金
刚”,金刚有多少气力,当然大家全不知道。
 
  结果,这一切答案完全不对,世界上气力最大的,是植
物的种子。一粒种子所可以显现出来的力,简直是超越—切。
这儿又是一个故事。
 
  人的头盖骨,结合得非常致密与坚固,生理学家和解剖
学者用尽了一切的方法,要把它完整地分出来,都没有这种
力气,后来忽然有人发明了一个方法,就是把一些植物的种
子放在要剖析的头盖骨里,给它以温度与湿度,使它发芽,
 
一发芽,这些种子便以可怕的力量,将一切机械力所不能分
开的骨骼,完整地分开了,植物种子力量之大,如此如此。
 
  这,也许特殊了一点、常人不容易理解,那么,你看见
笋的成长吗?你看见过被压在瓦砾和石块下面的一颗小草的
生成吗?他为着向往阳光,为着达成它的生之意志,不管上
面的石块如何重,石块与石块之间如何狭,它必定要曲曲折
折地,但是顽强不屈地透到地面上来,它的根往土壤钻,它
的芽望地面挺,这是—种不可抗的力,阻止它的石块,结果
也被它掀翻,一粒种子的力量的大,如此如此。
 
  没有一个人将小草叫做“大力士”,但是它的力量之大,
的确是世界无比。这种力,是一般人看不见的生命力,只要
生命存在,这种力就要显现,上面的石块,丝毫不足以阻挡,
因为它是一种“长期抗战”的力,有弹性,能屈能伸的力,
有韧性,不达目的不止的力。
 
  种于不落在肥土而落在瓦砾中,有生命力的种子决不会
悲观和叹气,因为有了阻力才有磨炼。生命开始的一瞬间就
带了斗争来的草,才是坚韧的草,也只有这种草,才可为傲
然地对那些玻璃棚中养育着的盆花哄笑。
 
                                     1940年

 

Sovaĝa Herbo

                                              Xia Yan

Estas tia rakonto:

Iu demandis, kio estas la plej forta en la mondo. La respondoj suficĉe variis. Iuj respondis per “elefanto”, aliaj per “leono” kaj triaj ŝerceme per “diamanto” — tamen, kiel forta estas la diamanto, kompreneble neniu scias entute.

Sed fakte, ĉi ĉiuj respondoj tute eraras. Tio, kio estas la plej forta en la mondo, estas nenio alia ol la plantaĵa semo! La forto, kiun unu semo povas elmontri, simple superas ĉion. Ĉisube legiĝas alia rakonto:

La homa kranio estas tiel kompakte kaj fortike kunigita, ke fiziologoj kaj anatomoj neniel povis ĝin perforte dividi popece, kvankam ili jam eluzis ĉiom da siaj rimedoj por fari tion. Poste, oni elcerbumis alian rimedon: enmeti semojn en la sekcotan kranion, kaj provizi ilin per konvena varmeco kaj humideco por ilin burĝonigi. Je burĝonado, la semoj kapablas, per teruriga forto, popece dividi la kranion, kion ĉiuj mekanikaj fortoj ne povas plenumi. Kiel granda estas la forto de semoj!

Tio, kredeble, estas iom speciala, tiel ke ordinaruloj ne povas facile kompreni. Sed do, ĉu vi vidis kiel kreskas bambuŝosoj? Ĉu vi vidis kiel vegetas herbeto subpremata de ruboj aŭ ŝtonoj? Por sin bani en sunradioj, por realigi sian volon de vivekzisto, ŝi certe pli aŭ malpli rekte kaj obstineme elpuŝiĝas supren de sub tero el inter la mallarĝa spaco de ŝtonoj, spite al pezego de ŝtonoj sur si. Ŝiaj radikoj suben etendiĝas en tero kaj ŝiaj ŝosoj sin puŝas supren. Tio estas ne rezistebla forto kaj la ŝtonoj, kiuj malhelpas ŝin, definitive estas renversitaj de ŝi. Kiel granda estas la forto de semoj!

Neniu konsideras herbeton “giganta”, sed ties forto estas senkompara en la mondo. Tia forto estas vivipovo, nevidebla al ordinaruloj. Se nur ekzistas vivo, tia forto nepre sin montras. La ŝtonoj sur ĝi neniel povas bari al ĝi la vojon, ĉar ĝi estas la forto de “longdaŭra rezistado”, la forto elasta, fleksebla, obstinema kaj neĉesigebla sen atingi la celon.

Kiam semoj falas inter rubon anstataŭ en fekundan grundon, tiuj vivfortohavaj semoj nepre ne fariĝas pesimismaj, suspirante, ĉar ili povas sperti hardadon el malhelpado. Nur tiuj herboj, kiuj ekluktadis je la komenciĝo de sia vivo, estas ja tenacaj; kaj ankaŭ nur tiuj herboj rajtas fiere priridi vazflorojn kulturatajn en vitrodomo.

                                                            Elĉinigis Xiong Linping

*Xiayan(1900-1995), pseŭdonimo de Shen Duanxian, ĉina fama moderna verkisto.

 

                                                                      返回目录