学译园地 |
Lerni Tradukadon |
满脑子都是鱼 常路明
小兵得了怪病。 |
Cerbo Plena je Fiŝoj Chang Luming Bingĉjo estis trafita de stranga malsano. Por kuraci lin, liaj gepatroj eskortis lin al malsanejo. La kuracisto diagnozis, ke akvo eniris en la cerbon de la infano. La gepatroj gapis kun grandigitaj okuloj je la ŝajnigita ŝerco de la kuracisto. Kaj tiu serioztone diris, “Pli ol akvo. nombro da fiŝoj naĝas ene!” Je tio ili maltrankviliĝis kaj petis lian helpon. La kuiracisto kapskue diris, “Tio estas la unua kazo de akva invado en cerbo en la historio de homaro!” La gepatroj turnis al interreto por trovi helpajn informojn. Ekster ilia atendo, la informoj sur la reto surprizigis: multaj infanoj suferas de la samspeca malsano. La sciigo pri la malsano ĉien dsivastiĝis rapide kiel fungoj kreskas post pluvo. La registaro tuj formigis urĝan grupon por fari enketadon pri la malsano. Laŭ la analizo de specialistoj, la eblo estis, ke la cerba strukturo de la infanoj abrupte ŝanĝiĝis pro iliaj kontaktoj kun estaĵoj el aliaj planedoj. La gepatroj ege ĉagreniĝis fronte al la infanoj, kiuj emis nek manĝi nek trinki. Sed kiam temis pri retumo en interreto, la infanoj tuj ekscitiĝis. Ankaŭ specialistoj tion trovis stranga. De kie akiras energion la infanoj, kiuj ne manĝas? La specialistoj komencis fari detalan enketon kaj esploron pri la malsano de Bingĉjo. Ili konkludis, ke li suferas de malemo al manĝado, neŭrastenio kaj distriĝemo. Ili penis komuniki kun Bingĉjo, sed tiu rifuzis malfermi sian buŝon. Kaj la gepatroj de Bingĉjo atentigis ilin komuniki kun li per interreto. Finfine ili sukcesis komuniki kun la infano. La gepatroj kaj specialistoj sin registris surrete per tre alloga retnomo: Cerbo Plena je Fiŝoj. Rezulte de tio, multe da infanoj, je ilia pli granda miro, memvole babiladis kun ili. La fakto pruvis, ke ili kaŝas multajn sekretojn de aliaj en sia koro. Kaj multaj fiŝoj loĝis en la cerbo de tiuj infanoj, kiuj ne komunikis kun siaj gepatroj. Tra interbabilado, oni komprenis, kiel ĉagrenaj estas tiuj infanoj, ekzemple, pro multaj hejmtaskoj, pro kritikoj de instruistoj pri ilia malforta kapablo de memmastrumado, pro dimanĉa malpermeso al ludado en parko pro perforta lernado de pian-ludado, dancado aŭ kantado, pro malpermeso al spektado de televidaj programoj en vespero... Tiaj katenoj pereigis ilian naturon de senĝeneco. La specialistoj kaj gepatroj akceptis la realon kun miro. Tamen, kiel okazis iliaj kontaktoj kun estaĵoj el aliaj planedoj? Okazis, ke, ĉar la infanoj ne povis trovi komunikeblajn personojn, ili, pere de interreto, dissendis SOS-leterojn por peti helpon, kaj fine ili ricevis poŝtleteron. La specialistoj provis malfermi la misteran leteron, sed ili ne povis, ĉar laŭ la indiko sur la letero ĝi estis fermita al la uzo de personoj, kiuj aĝas pli ol de ok jarojn. Sen sukcese akiri la sekreton el la letero, ili turnis sian atenton al retaj babilejoj. En babilejo kolektiĝis amaso da babilantoj kaj ondadis informoj. Ĉi tie okaziĝis diskutkunveno kun dekmil partoprenantoj, kies temo estis “Fiŝo Aspiranta al Senĝeneco”. Kiam aperis la retnomo “Cerbo Plena je Fiŝoj” en la listo de la babilejo, ĝi eĉ altiris nombron da malgrandaj retamikoj. Ili demandis, “Ĉu vi estas estaĵo el alia planedo? Kial vi nomiĝas tiel?” La specialistoj ekstreme ekĝojis. Kun helpo de la infanoj, ili deĉifris la leteron. Tamen, subite ili trovis, ke en iliaj propraj cerboj naĝas fiŝoj. En la virtuala spaco, ili malgaŭvole forgesis sian identecon kaj ŝajne fariĝis junaj je pli ol multaj jaroj. La premo kaj streĉiteco, kiujn ili eltenis en la aktuala socio, senspure malaperis kvazaŭ la forlasita neĝo tuj post la alveno de printempo. La jena frazo el la enketa raporto far la specialistoj legiĝis, “Tio, kio la interreto alportas al la homaro, estas ne nur la ŝanĝiĝo de labora kondut-maniero, sed, pli grave, la rekta influo sur la evoluo de hma cerbo... Fakte, se la homaro volas iri ekster sian memon, bezonataj estas pli aliaj manieroj.” Poste Bingĉjo “pliboniĝis” iom post iom. Iun tagon, li tre ĝentile diris al siaj gepatroj, “mi tre volas perlabori la unuan sumon de mono por aĉeti donacon por vi!” La unuan tagon de la luna jaro, la gepatroj ricevis donacon, la nomo de kies donacinto estis “Senĝena Fiŝo en Akvo”, kun adreso “el Interreta Ĉielo”. Malferminte la pakaĵon de la donaco, ili vidis la de estaĵo el alia planedo skribitan leteron, kiu legiĝis, “Respektataj gepatroj, jen estas nia premio al via filo pro ties klopodo. Li tamen petis nin transdoni ĝin al vi.” La gepatroj neniel elcerbumis la racian klarigon pri la premio, je kiu ilia filo indis. Kian kontribuon finfine ilia filo faris? Kiam ili havis liberan tempon, la gepatroj ofte retumdis por serĉi la solvon. Ili komencis senti, ke en ilia cerbo naĝas pli kaj pli multaj grupoj de fiŝoj, kaj ankaŭ aliaj pejzaĝoj kaj animaloj, kio pruvis, ke la homaro ne estas izolita. Siaparte, Bingĉjo sin sentis feliĉa, ĉar li povis finfine eniri, subtenate de siaj gepatroj, la interretan spacon senĝene kune kun ili. Tio, kio pli ĝojigis la gepatrojn, inkludis la registropaperon de lia lernpoentoj, lian spiritan fizionomion kaj multajn aliajn. Se vi interbabilos kun Bingĉjo vizaĝ-al-vizaĝe, vi certe rikoltos multe. Ho, mi forgesis mencii la retnomon de Bingĉjo: Senĝena Fiŝeto. elĉinigis Vejdo |