学译园地 |
Lerni Tradukadon |
叫我如何不想她 刘半农
天上飘着些微云,
|
Liu Bannong (1891-1934)
Sur la ĉielo vagas svagaj nuboj, surtere blovas jen kaj jen zefiro. Aĥ! Karesas la zefiro miajn harojn, kiel ne sopiras mi l ŝi?
Sunlumo enamiĝas al la maro, la maro enanimiĝas al sunlumo. Aĥ! En la nokto miel-dolĉa, kiel ne sopiras mi al ŝi?
Surakve falfolioj fluas lante, subakve naĝas fiŝoj jen senĝene. Kion diris vi, hirundoj? Kiel ne sopiras vi al ŝi?
Velkantaj arboj skuas en malvarma vento. Sovaĝa fajro brulas en krepusk’ vespera. Aĥ! Sur ĉielo okcidenta pendas iom da nuberoj, kiel ne sopiras mi al ŝi? elĉinigis Kulo
|