学译园地 |
Lerni Tradukadon |
狼 恋 刘万里
我是一只善良的狼。
|
Enamiĝo de Lupo Liu Wanli Mi estas bonkora lupo. Ekde kiam mi ekhavis komprenkapablon, mi eksciis pri la fifamo de lupoj kaj pri la ĉiama singardemo de homaro al lupoj. Por ŝanĝi ties malbonan situacion, mi decidis unue ŝanĝi mi mem. Mi neniam vundis nek mortigis malfortajn kaj malgrandajn animalojn, tamen neniu animalo volis amikiĝi kun mi, tiel ke mi sentis min izola kaj soleca. Ĝis kiam tiu leporo aperis, mia vivo tuj ekbrilis, plena je sunlumo. Tiun tagon, kiam mi sola serĉis manĝaĵon, mi trovis, en herbaro, leporon kun neĝe blanka hararo. Mi, tiam en komenca sentemo de amo, estis frapita kvazaŭ de elektro. Ĉu tia sento estas la amsento je la unua vido kiel priskribita en libro? Mi iris al ŝi. Ŝi tremis trakorpe kun panika timo en siaj okuloj, preta por lukti kontraŭ mi. Mi diris, ke mi ne vundos vin. Sed ŝi ankoraŭ tremis kun okuloj plenaj je sangaj strioj. Okazis, ke, vundita, ŝia kruro sangas. Mi alproksimiĝis. Kaj ŝi malfacile stariĝis kaj volis forkuri, sed ŝi falis surteren tuj post kelkaj paŝoj. Kredu min, mi diris, mi ne vundos vin. Ŝi direktis sian dubeman rigardon al mi. Mi helpe starigis ŝin kaj bandaĝis ŝian vunditan kruron. Mi demandis, kie ŝia hejmo lokiĝas, kaj mi volis eskorti ŝin al ŝia hejmo. La timego en ŝiaj okuloj tuj malaperis. Ŝi diris tre amikece, ke ŝia hejmo troviĝas en Lepora Rokego. Trapasinte montojn kaj montojn, mi helpe subtenis ŝin ĝis ŝia hejmo, kaj mi returnis sola. Ekde tiam mi kaj ŝi fariĝis amikoj. Tagon post tago ambaŭ la amikeco kaj amo inter ni pliiĝis freneze. Mi eĉ maltrankviliĝis se mi ne vidis ŝin nur por unu tago. Mi decidis malkaŝi mian korinklinon al ŝi. Je sunplena posttagmezo, kun fasko da sovaĝaj floroj, kiujn mi kolektis, mi surgenuiĝis antaŭ ŝi kiel homoj faris la samon, dirante, “Mi amas vin. Edziniĝu al mi!” Kun larmplenaj okuloj, ŝi kapjesis feliĉe. Post hejmreveno, mi informis miajn gepatrojn pri nia geedziĝo. Tion ili forte kontraŭis: kiel eblas la geedziĝo inter lupo kaj leporo? Mi respondis, “Mi amas ŝin.” La patro replikis, “Ĉu vi scias, kio estas amo? De kelkaj mil jaroj leporoj estas niaj ĝismortaj malamikoj. Ni devas neniigi ilin ĉiujn.” Mi diris, “Avideco, maliceco kaj krueleco ĉiam okupas vian koron, ĉu restas io bonkora, bonfarema kaj amikeca en via konduto? Ne estas mirinde, ke ni lupoj havas fifamon. Jen estas vi fiuloj ruinigis nian reputacion.” La patro kolere kontraŭdiris, “Se vi insistas edzinigi ŝin, mi malakceptos vin kiel mian filon. Vi ne estos permesata plu iri en nian hejmon por eterne. For!” “Do mi foriru!” mi respondis. Mi iris al la hejmo de la leporo. La pordo estis riglita. Mi frapis je la pordo, vokante ŝin. Ŝi plore respondis. Mi demandis, kial ŝi ploras. Ŝi respondis, ke ŝia patrino oponas nian kuniĝon kaj ne perrmesas al ŝi eliri post la riglita pordo. Ankaŭ mi rakontis pri la malaprobo de mia patro. Aŭdinte tion, ŝi ploris pli dolore. Mi proponis, “Ni simple forfuĝu por nia pura amo!” Post kelka pripensado, ŝi konsentis. Rompinte la pordon, mi tiris ŝin je la mano kaj forlasis Leporan Rokegon. Antaŭ ol ni foriri disde niaj hejmoj, mi decidis hejmiri por diri ĝisrevidon al miaj gepatroj, ĉar ili, malgraŭ ĉio, donis al mi favoron de naskigo kaj vartado. Surgenuiĝante antaŭ miaj gepatroj, mi petis ilin pardoni min pro mia mallojaleco kaj esperis, ke ili sin zorgu post mia foriro. La patro insultadis pro kolerego, ke mi estas malkonfidindulo kaj perfidulo. Kaj li malpermesis al mi hejmenreiri. Li levis pecon da ŝtono por frapi al mi, kaj mia patrino baris al li, petante, ke mi forkuru tuj. Tirante la leporon, mi forkuris kontraŭ la subiranta suno, kun larmoj en la okuloj. Mi malamis ilin pro iliaj obstineco kaj kruelco. Mi volis pruvi, ke mi ne estos perfidulo kaj malkonfidindulo, ĝis kiam mi fariĝos kapablulo estontece. Mi kaj la leporo fine konstruis novan hejmon en kavo. Ĉiutage ni kune eliris por serĉi manĝaĵon, petole ludi, kapti papiliojn... Nia vivo sin montris bona kaj feliĉa. Iutage, la leporo malsaniĝis. Mi eliris sola por kolekti herbdrogojn por ŝi. Je sunsubiro, mi jam kolektis plenkorbon da herbdrogoj. Kiam mi revenis dekkelkajn metrojn fore de la hejmo, mi ĝoje vokis ŝian nomon. En la kavo mi ne trovis la leporon, sed mian patron anstataŭe, kiu manĝis ion kun gusto. Mi demandis, “Kie estas la leporo?” Senparolaj, miaj gepatroj daŭre manĝis, donante nenian atenton al mi. Vidinte sangmakulojn sur la tero, mi tuj komprenis, ke ili mortigis kaj formanĝis ŝin. Indigno tuj plenigis mian tutan korpon. Mi alkuris kaj kaptis mian patron je la kolo, dirante, “Kiel vi...” Mi ne povis eligi aliajn vortojn pro kolerego. La patro respondis, “Mi ne volas perdi mian filon, kaj krome, tiel delikata leporo allogas ĉies apetiton.” Miaj manoj kunteniĝis pli kaj pli firme, kaj miaj fingroj eniĝis en la karnon de mia patro. La vizaĝo de la patro deformiĝis kaj liaj okulgloboj iom post iom senmoviĝis. Mi eĉ strangolis mian patron. Vidante la kadavron de mia patro, mi sentis nenian pentemon, sed malamon anstataŭe en mia koro. Rigardante la subirantan sunon, mi ekhurlis raŭke, kiu timige ŝvebis tra la valo. Mi decidis malsupreniri la monton. Mi sciis, ke ekde nun mi fariĝos vera lupo. elĉinigis Vejdo |