学译园地 |
Lerni Tradukadon |
绿 血 蔡天新
|
Verda Sango Cai Tianxin de norde mi revenis en profunda nokto endomiĝinte, kiam fermis mi la pordon mi trovis arb-foliojn sub ŝtuparo falintajn el platano blov-renversita de uragano l’ arbkorp’ jam fortiritis mi ŝajnis vidi flakon sangan stagnantan sur la tero en mia rememor’ gepatroj miaj amis sin refreŝigi kaj ripozi sub la arbo pri siaj nepoj babilante ankoraŭ rememoras mi, ke ili ĝueme senŝeligas melonsemojn brunajn okazis tio en somer’ lastjara ĉi-jare, tamen, mi ne scias kiele ili ja pasigos la someron tradukis Yang Fang
|