学译园地 |
Lerni Tradukadon |
梦见自己 陈 鱼
|
Chen Yu mi sonĝis pri mi mem kiel alitriban’ kun mask’ maldika gaze algluita survizaĝe mi antaŭ la spegulo deprenas tavolon post tavol’ sed mi ne povas identigi kiu tavolo estas mi mem mi sonĝis pri mi mem sed konis ne identecon mian, foj-refoje mi elkuris jen ĝuste tiam mi vidas min prezenti teatraĵon, sensukcese divenas kiu el mi tion fari, dum en la ludado tavolon ĉiun mian spronas via lumo sekrete kreski al vi ensonĝe mia kap’ komencas al vi flankiĝi forte
en suferiga longlonga tenebr’ komencas mi min emancipi revolucian kanton kantas mi jen volas mi konstrui landon en la korp’ moralon la alienitan de ekzisto krei demokratio mia kopiiĝas laŭ l’ feliĉo de alienitaj triboj do, kiaj anormalaj vermoj, papilioj aŭ serpentoj mi estas limigita en sezonoj difinitaj pupiĝi, senŝeliĝi kaj mistere transformiĝi, bele flirti
penado en mallumo malebligas al mi simila al reĝin’ en ŝia propra land’ sidanta mi male pli similas jen al sorĉistino mi tamen povas pentri per la mano detale paŭsi min mem al vi mi antaŭ la spegul’ kaj blank’ tuj ekscitita de pasi’ revolucia imagas al mi l’ deziratan fizionomion kaj la kapablon memfanfaronan, sed forgesas, antaŭ mia maturiĝ’, kreskigi al mi mano-paron, kaj tuj antaŭ mia ekparolad’ fabriki al mi unu buŝon mi kun rigida korp’ rigardas vin ensonĝe senmove kaj senparole elĉinigis Hongjia |