学译园地 |
Lerni Tradukadon |
无题
|
Sentitole Adiaŭado al s-ro Dai Liming, la kunbatalanto, kiun mi neniam vidis Lu Hai-er mi ĵus aŭdis, lastajare en Pekin’ ankaŭ partoprenis vi l’ Kongreson do, ni perdis ŝancon konatiĝi via nom’ konata freŝe al mi jam dum nokt’ falstele fulmis tra l’ ĉiel’ fikse mi vin pririgardis, nur svagaĵ’ vualis okulparon mian
Jen sporade! sur la malfacila voj’ malmultiĝas homfiguroj jam nun mi domaĝas, ke sublima via korp’ en malhela stelobril’ malaperis jen nerimarkebla...
tion, kion vere vi deĵetis, estas torĉ’, brulanta decideme en flagranta stelolum’ torĉ’ kaj torĉ’ matenruĝon prilumigas
elĉinigis Elerno
|